Author: Henry Williams Baker; Montagu Christie Butler Hymnal: TTT-Himnaro Cigneta #200 Hymnal Title: TTT-Himnaro Cigneta First Line: Hodiaŭ ĝoju ĉies kor', elsonu gaja kanto Lyrics: 1. Hodiaŭ ĝoju ĉies kor', elsonu gaja kanto;
Laŭdata estu la Sinjor', de l' mondo la Savanto.
Montriĝas lia glor'
En ĉiu am-labor',
Li sola estas Di',
Kompatis li al ni;
Sanktuloj lin adoru.
2. Li el aflikto savis nin, aŭskultis nian krion;
Pri ĉio nur fidadu lin, kaj timos vi nenion.
Laŭtiĝu do la psalm'
De kora danka am',
Kaj kune kantu ni
En ĝoja laŭd' al li;
Konstante lin adoru.
3. Hodiaŭ ĝoju ĉies kor', elsonu gaja kanto;
Laŭdata estu la Sinjor', de l' mondo la Savanto.
Montriĝas lia glor'
En ĉiu am-labor',
Li sola estas Di',
Kompatis li al ni;
Sanktuloj lin adoru.
Topics: Joyfully praise God Scripture: Zephaniah 3:9 Languages: Esperanto Tune Title: EIN' FESTE BURG
Hodiaŭ ĝoju ĉies kor'