
 
	
	
	
			
	
		Author: Elias Blix (1836-1902); Hans Amund Rosbach Hymnal: TTT-Himnaro Cigneta #57 Lyrics: 1. Ĉarma Krist-vesper'!
Aŭdu: en l' aer'
     Sonas de l' anĝela ĥoro,
     Kiel en naskiĝa horo,
La tutsama kant':
„Venas la Savant'!”
2. Ĉarma Krist-vesper'!
Jen al nia ter'
     Nun Jesuo Krist' alvenas,
     Nin per Sia paco benas,
Kiel en ĉiel'
Ĝuas ĝin anĝel'.
3. Ĉarma Krist-vesper'!
Dion laŭdu per
     Brila, sankta flamo klara,
     Kiu el loĝej' homara
Donas signon pri
Nia fid' al Di'.
4. Ĉarma Krist-vesper'!
En plej alta sfer'
     La anĝeloj Dion laŭdas,
     Ĉar la tuta tero aŭdas
Pri la ĝoj' de Di' —
Kantu ankaŭ ni! Topics: Christmas Languages: Esperanto Tune Title: SEELENBRÄUTIGAM 
			
	Ĉarma Krist-vesper'!