Author: Annie L. Walker-Coghill (1836-1907); Agnes B. Deans Hymnal: TTT-Himnaro Cigneta #138 First Line: Faru laboron nune jam en la vivmaten’; Lyrics: 1. Faru laboron nune jam en la vivmaten’;
Dum la roseroj brilas en la korĝarden’.
Tempo rapide pasas, ĉiam laboru vi.
Baldaŭ la nokto venos, kiam ĉesos ni.
2. Faru laboron ankaŭ en la tagmeza glor’.
Estu laboroplena ĉiu hela hor’
Arde la suno brilas, tamen fortigu vin.
Venos la rekompenco en la tagofin’.
3. Faru laboron same en la vespera hor’,
Kiam en okcidento lumo mortas for.
Dum en ĉielo velkas lasta la sunradi’ —
Dum vi ankoraŭ povas, laboradu vi. Scripture: John 9:4 Languages: Esperanto Tune Title: WORK SONG
Faru laboron nune