124a. En Krist' ne estas sud' aŭ nord'

1. En Krist' ne estas sud' aŭ nord',
Oriento, okcident',
Sed nur gefratoj en konkord'
Sur ĉiu kontinent'.

2. Interligiĝu ĉies kor'
En Li, la Dia Fil'.
Lin servi estu de l' homar'
La firma or-ligil'.

3. Manplektu, fratoj de la fid'
El kiu ajn naci';
Servante Patron kvazaŭ fil'
Parencas vi al mi.

4. En Krist' kuniĝas sud' kaj nord',
Oriento, okcident':
Pro Kristo iĝas unu ni
Sur ĉiu kontinent'.

Text Information
First Line: En Krist' ne estas sud' aŭ nord'
Title: En Krist' ne estas sud' aŭ nord'
English Title: In Christ there is no East or West
Translator: Adolf Burkhardt (1982)
Author: John Oxenham
Publication Date: 2009
Scripture: Galatians 3:28
Topic: Oneness in Christ
Source: TK 81 (kp Ad 558)
Tune Information
Name: ST. PETER
Composer: Alexander Robert Reinagle (1836)



Media
MIDI file: St. Peter
More media are available on the tune authority page.




Advertisements