178. Ho Jesu', amiko mia

1. Ho Jesu’, amiko mia,
Kiel alta estas vi!
Estas vi peranto nia,
Kiu ligas nin kun Di’.
Kiom da aflikto devas
Nenecese porti ni,
Se preĝante, Lin serĉante
Ni ne turnas nin al Li.

2. Kiam la diablo tentas
Nin kun ega energi’,
Ni ne devas timi ion,
Se kredeme preĝas ni.
Jen montriĝas la fidelo
De Jesu’, nin helpas Li,
Kiel la Savant’ potenca.
Tiun preĝe petu ni.

3. Se ni estas zorgoplenaj
Kaj nin premas tio ĉi,
Certe helpas nin Jesuo,
Niajn preĝojn aŭdas Li.
Se amikoj vin forlasas,
Diru tion nur al Li!
Li vin ŝirmos kaj konsolos.
Turnu simple vin al Li.

Text Information
First Line: Ho Jesu', amiko mia
Title: Ho Jesu', amiko mia
English Title: What a friend we have in Jesus
Author: Joseph M. Scriven (1855)
Translator: Manfredo Ratislavo (2006)
Publication Date: 2009
Topic: Jesus: Friend
Language: Esperanto
Tune Information
Name: ERIE
Composer: Charles C. Converse (1868)


Tune Information:

Alternate tune:
FRIEND
Composer : George C. Stebbins, 1878
Cyberhymnal.org also draws attention to the usability of
BEECHER and BLAENWERN


Media
MIDI file: Erie
More media are available on the tune authority page.




Advertisements