1. Ho ve! ĉu sangis la Savant'?
Ĉu mortis mia Di'?
Ĉu li oferus kapon sanktan
Pro pekema mi?
Ĉe la kruc', ĉe la kruc',
Kie trafis min la lum',
Kaj la ŝarĝo de la kor' falis for,
Tie mia fid' iĝis klara vid',
Kaj nun mi feliĉas en la kor'!
2. Ĉu mortis li pro mia krim'?
Ho granda am-deklar'!
Kompat' mirinda, grac' sen lim',
Kaj amo sen kompar'!
Ĉe la kruc', ĉe la kruc',
Kie trafis min la lum',
Kaj la ŝarĝo de la kor' falis for,
Tie mia fid' iĝis klara vid',
Kaj nun mi feliĉas en la kor'!
3. Ja dece kovris sin la sun',
Sin kaŝis ĝia bril':
Por homaj pekoj per krucum'
Kompensis Dia Fil'.
Ĉe la kruc', ĉe la kruc',
Kie trafis min la lum',
Kaj la ŝarĝo de la kor' falis for,
Tie mia fid' iĝis klara vid',
Kaj nun mi feliĉas en la kor'!
4. Ruĝigus min pro hont' skrupulo
Antaŭ lia kruc',
Kaj kaŭrus mi dum ĉe l' okul'
Fluegus larma ŝpruc'.
Ĉe la kruc', ĉe la kruc',
Kie trafis min la lum',
Kaj la ŝarĝo de la kor' falis for,
Tie mia fid' iĝis klara vid',
Kaj nun mi feliĉas en la kor'!
5. Sed larmaj gutoj ne repagos
Kiom ŝuldas mi:
Jen, ho Sinjor', mi cedas min;
Ne eblas fari pli!
Ĉe la kruc', ĉe la kruc',
Kie trafis min la lum',
Kaj la ŝarĝo de la kor' falis for,
Tie mia fid' iĝis klara vid',
Kaj nun mi feliĉas en la kor'!