195a. Ho ve! ĉu sangis la Savant'

1. Ho ve! ĉu sangis la Savant'?
Ĉu mortis mia Di'?
Ĉu li oferus kapon sanktan
Pro pekema mi?

2. Ĉu mortis li pro mia krim'?
Ho granda am-deklar'!
Kompat' mirinda, grac' sen lim',
Kaj amo sen kompar'!

3. Ja dece kovris sin la sun',
Sin kaŝis ĝia bril':
Por homaj pekoj per krucum'
Kompensis Dia Fil'.

4. Ruĝigus min pro hont' skrupulo
Antaŭ lia kruc',
Kaj kaŭrus mi dum ĉe l' okul'
Fluegus larma ŝpruc'.

5. Sed larmaj gutoj ne repagos
Kiom ŝuldas mi:
Jen, ho Sinjor', mi cedas min;
Ne eblas fari pli!

Text Information
First Line: Ho ve! ĉu sangis la Savant'
Title: Ho ve! ĉu sangis la Savant'
Original Language: English
Author: Isaac Watts (1707)
Translator: Ros' Haruo (1999)
Publication Date: 2009
Scripture: John 19:34
Topic: Crucifixion
Tune Information
Name: BALLERMA
Composer (attributed to): François Barthélemon
Source: Spanish melody or composed by François Barthélemon



Media
MIDI file: Ballerma
More media are available on the tune authority page.




Advertisements