43a. Kantas anĝelara ĥor'

1. Kantas anĝelara ĥor'
"Inter homoj Di-favor'!:
Paco venas al la ter',
Por pekuloj nov-esper'!

2. Tial ĝoju tut-homar'
Per triumfa laŭd-kantar',
Sonas la anĝela kri':
"Jen naskiĝis Krist' por vi".

3. Estu do al li ador',
De eterne la Sinjor';
Ĉar la Sankta Virgulin'
En la mondon naskis lin;

4. Jen por ni homiĝis Di',
Enkarniĝis la Mesi'!
Venis li — Emanuel',
Al la tero el ĉiel'.

5. Jen la Princ' de Paco nun,
De Justeco vera Sun',
Lumon, sanon, portas li
Al homaro tie ĉi;

6. Sian gloron cedis Li,
Ke sin montru am' de Di',
Renaskiĝon donas li,
Por ke ĉiam vivu ni.

Text Information
First Line: Kantas anĝelara ĥor'
Title: Kantas anĝelara ĥor'
English Title: Hark! the herald angels sing
Author: Charles Wesley (1738)
Translator: Leonard Ivor Gentle
Language: Esperanto
Topic: Christmas
Source: Himnaro Esperanta #37
Tune Information
Name: COOKHAM
Composer: Nekonata
Source: Sacred Harp



Media
MIDI file: Cookham (4 ll.)
MIDI file: Cookham (6 ll.)
More media are available on the tune authority page.

Suggestions or corrections? Contact us