Instance Results

‹ Return to hymnal
Hymnal, Number:thcfinal
In:instances

Planning worship? Check out our sister site, ZeteoSearch.org, for 20+ additional resources related to your search.
Showing 101 - 110 of 740Results Per Page: 102050
TextAudio

Ĉe-sine kuŝas Krist' la Beb'

Author: Gilbert Keith Chesterton; Leonard Ivor Gentle Hymnal: THCFinal #68 Lyrics: 1. Ĉe-sine kuŝas Krist' la Beb' La haroj kvazaŭ lum' En malespero, jen, la mond' Sed tie ĉi, plenum'. Sed tie ĉi, plenum'. 2. Ĉe-ŝultre kuŝas Krist' la Beb' La haroj kvazaŭ stel', Ruzege agas regantar' Sed tie ĉi, fidel'. Sed tie ĉi, fidel'. 3. Ĉe-kore kuŝas Krist' la Beb' La haroj kvazaŭ flam' Senfide vagas la homar' Sed tie ĉi, Di-am'. Sed tie ĉi, Di-am'. 4. Surkrure sidas Krist' la Beb' La haroj kvazaŭ kron' Sin klinas floroj, en ador', Kaj steloj — al la tron', La Bebo kun la Madon' ! Topics: Christmas Scripture: Luke 2:7 Languages: Esperanto Tune Title: IN DER WIEGEN
TextAudio

Ĉe-sine kuŝas Krist' la Beb'

Author: Gilbert Keith Chesterton; Leonard Ivor Gentle Hymnal: THCFinal #68a Lyrics: 1. Ĉe-sine kuŝas Krist' la Beb' La haroj kvazaŭ lum' En malespero, jen, la mond' Sed tie ĉi, plenum'. Sed tie ĉi, plenum'. 2. Ĉe-ŝultre kuŝas Krist' la Beb' La haroj kvazaŭ stel', Ruzege agas regantar' Sed tie ĉi, fidel'. Sed tie ĉi, fidel'. 3. Ĉe-kore kuŝas Krist' la Beb' La haroj kvazaŭ flam' Senfide vagas la homar' Sed tie ĉi, Di-am'. Sed tie ĉi, Di-am'. 4. Surkrure sidas Krist' la Beb' La haroj kvazaŭ kron' Sin klinas floroj, en ador', Kaj steloj — al la tron', La Bebo kun la Madon' ! Topics: Christmas Scripture: Luke 2:7 Tune Title: VAN PELT
TextAudio

Ĉesu, milita bru'

Author: William H. Draper; Ros' Haruo; Ros' Haruo Hymnal: THCFinal #69 Lyrics: 1. Ĉesu, milita bru', silentu naciar': Aŭskultu sur genu' al la anĝel-deklar': Liberu el katenoj — jen la Di-donac': Naskiĝis por vi ĵus la Dia Princ' de Pac'. 2. Ne plu disigu vin, ho homa gefratar'! Forigu la malamon, plektu amon, ĉar Gefratoj amikiĝu en la jar' de grac': Naskiĝis por vi ĵus la Dia Princ' de Pac'. Topics: Christmas Scripture: Luke 2:11 Languages: Esperanto Tune Title: PRINCE OF PEACE
TextAudio

Ĉetable estu, ho Sinjor'

Author: J. A. Balshaw Hymnal: THCFinal #70 Lyrics: Ĉetable estu, ho Sinjor', Akceptu laŭdojn kun ador': Nin benu nun, kaj donu vi Ke festu en ĉielo ni. Topics: Mealtime Thanks Languages: Esperanto Tune Title: OLD 100TH
TextAudio

Ĉiam obeantaj al la Di-komand'

Author: Philip Paul Bliss; Montagu Christie Butler Hymnal: THCFinal #71 Lyrics: 1. Ĉiam obeantaj al la Di-komand', Vivu la herooj de la Daniela Band'! Havu la kuraĝon esti Daniel', Sole kaj senkaŝe iri rekte al la cel'. 2. Pro timemo mankas granda fortular', kiu devus esti en la Danielanar'. Havu la kuraĝon esti Daniel', Sole kaj senkaŝe iri rekte al la cel'. 3. Multe da gigantoj en la tuta land' falus ĉe renkonto kun la Daniela Band'. Havu la kuraĝon esti Daniel', Sole kaj senkaŝe iri rekte al la cel'. 4. Brave kontraŭstaru eĉ al diablar'; levu la standardon de la Danielanar'. Havu la kuraĝon esti Daniel', Sole kaj senkaŝe iri rekte al la cel'. Topics: Courage; Fervor Languages: Esperanto Tune Title: DANIEL'S BAND
TextAudio

Ĉielojn fendu, ho Sinjor'

Author: Friedrich Spee von Langenfeld; Guido Holz Hymnal: THCFinal #72 Lyrics: 1. Ĉielojn fendu, ho Sinjor', Malsupren kuru el la glor'. Forŝiru,kio estas bar', Riglil', seruro kaj rempar'. 2. Ĉielan roson sendu, Di', En ros' defluu, ho Mesi'. Verŝu, nubar', per pluva vom' La reĝon de l' Jakoba dom'. 3. Ho tero, ĝermu, ĝermu, grund', La mond' verdiĝu en abund'. Ĉi tiun floron nasku, ter', El tero saltu, Sav-esper'. 4. Ho kie restas Vi, konsol'? Al Vi ja fidas mond-popol'. Do venu de l' plej alta hal', Konsolu nin en larmo-val'. 5. Ho bela stelo, klara sun', Ni volus Vin rigardi nun. Leviĝu, sun'; sen via bril' Suspiras ni ja en ekzil'. 6. Mizer' ĉi tie nia sort'; Minacas nin eterna mort'. Konduku nin el pek-malben' Per forta man' al hejm-festen'. Topics: Advent Scripture: Isaiah 62:11 Languages: Esperanto Tune Title: O HEILAND REISS
TextAudio

Ĉio karna nun eksilentu

Author: Gerard Moultrie; Ros' Haruo Hymnal: THCFinal #73 First Line: Ĉio karna nun eksilentu, staru en tremanta timem'. Lyrics: 1. Ĉio karna nun eksilentu, staru en tremanta timem'. Vin nenio tera nun tentu, ĉar kun mano plena de ben', Kristo nia Di' descendas, vokas al senfina Amen'! 2. Vere Dio tamen naskita de Maria iam sur ter', Dia Vorto home vestita, Li en korpa, sanga ofer', Donis Sin al ni kredantoj, viva pano, vivo de ver'. 3. Range staras la ĉieluloj, gardas laŭ la voj' en ador', Dum descendas Lumo de lumoj el la regnoj de luma glor', Ke l' infer-potenc’ malpura kiel ombro pasu jam for. 4. Antaŭ Li seraf' sesflugila, kerubar', je l' epifani', Sin vualas pro Lia brilo, daŭre krias en simfoni': “Aleluja, Aleluja! Aleluja, plej alta Di'!” Topics: Eucharist; Advent Scripture: Habakkuk 2:20 Languages: Esperanto Tune Title: PICARDY
TextAudio

Ĉion al Jesu' mi cedos

Author: Judson W. Van Deventer; David Featherstone Hymnal: THCFinal #74 Refrain First Line: Ĉion cedas mi, (Ĉion cedas mi,) ĉion cedas mi, (ĉion cedas mi,) Lyrics: 1. Ĉion al Jesu' mi cedos, ĉion donos mi al li; Ĉiam mi lin ame fidos, tage vivos li en mi. Ĉion cedas mi, (Ĉion cedas mi,) ĉion cedas mi, (ĉion cedas mi,) Ĉion mi al vi, Savanto, ĉion cedas mi. 2. Ĉion nun al li ni cedu, ĉiam vivu ni por li; La Spirito nin posedu: uzu nin, ho nia Di'. Ĉion cedas mi, (Ĉion cedas mi,) ĉion cedas mi, (ĉion cedas mi,) Ĉion mi al vi, Savanto, ĉion cedas mi. 3. Ĉion al Jesu' mi cedis, sanktan flamon sentas mi: Ĝojon, kian mi ne kredis, mi ricevis, dank' al li. Ĉion cedas mi, (Ĉion cedas mi,) ĉion cedas mi, (ĉion cedas mi,) Ĉion mi al vi, Savanto, ĉion cedas mi. Topics: Surrender to Jesus Languages: Esperanto Tune Title: SURRENDER
TextAudio

Ĉiu ajn bonvena

Author: Philip Paul Bliss; Leonard Ivor Gentle Hymnal: THCFinal #75 Refrain First Line: Venu ĉiu ajn, venu ĉiu ajn Lyrics: 1. "Ĉiu ajn bonvena", kriu kun fervor', Tra la tuta mondo, kaj al ĉiu kor', Ĝoja la sciigo, kantu ĝin en ĥor', Ĉiun ajn atendas Di'. Venu ĉiu ajn, venu ĉiu ajn, Ĉien proklamadu pri la Di-favor', Ame nun la Patro vokas ĉiun ajn, Atendadas li en glor'. 2. Venu nun aŭdanto, ne prokrastu plu, La enira pordo estas mem Jesu', Vojo, Vero, Vivo, savo el detru', Ĉiun ajn atendas Di'. Venu ĉiu ajn, venu ĉiu ajn, Ĉien proklamadu pri la Di-favor', Ame nun la Patro vokas ĉiun ajn, Atendadas li en glor'. 3. "Ĉiu ajn" proklamu: laŭ la Dia vort', "Ĉiu ajn" proklamu: venko la fin-sort', "Ĉiu ajn" proklamu: vivo post la mort', Ĉiun ajn atendas Di'. Venu ĉiu ajn, venu ĉiu ajn, Ĉien proklamadu pri la Di-favor', Ame nun la Patro vokas ĉiun ajn, Atendadas li en glor'. Topics: God's Salvific Inclination Languages: Esperanto Tune Title: WHOSOEVER WILL
TextAudio

Ĉiu part' de la tero

Author: siɂał (Sealth, Seattle aŭ Seatlo); Albrecht Kronenberger Hymnal: THCFinal #76 Lyrics: 1 Ĉiu part' de la tero 2 estas al ni sankta. 3 Ĉiu part' de la tero 4 estas al ni sankta. Topics: Care for the Earth; Rounds, Canons, etc. Scripture: Psalm 24:1 Languages: Esperanto (via German) Tune Title: JEDER TEIL

Pages


Export as CSV