Text Results

Scripture:Luke 2:8-20
In:texts

Planning worship? Check out our sister site, ZeteoSearch.org, for 20+ additional resources related to your search.
Showing 511 - 520 of 608Results Per Page: 102050
TextAudio

Aŭdu : Sonas pastoralo

Author: Albrecht Kronenberger; Anonima Appears in 1 hymnal Scripture: Luke 2:20 Lyrics: 1. Aŭdu : Sonas pastoralo, ŝalmo, fluto kaj cimbalo de l' paŝtistoj. Ĉar en stalo Di' homiĝis, laŭdu Lin. 2. Vidu : Magojn el malhelo logas orienta stelo. Betleĥem' ilia celo : jen reĝido, benu Lin. 3. Kun la grandaj ni honoras, kun la etaj ni adoras Kriston. Lin ni ĝoje gloras. Kun anĝeloj kantas ni. 4. Ĉar Li saltis de la trono, iĝis ĉies diakono : de l' piulo, de l' latrono. Di' por ni, do ni al Li! Topics: Kristnasko Used With Tune: QUEM PASTORES LAUDAVERE Text Sources: ADORU #250
TextAudio

Ĉesu, milita bru'

Author: William H. Draper; Ros' Haruo; Ros' Haruo Appears in 1 hymnal Scripture: Luke 2:11 Lyrics: 1. Ĉesu, milita bru', silentu naciar': Aŭskultu sur genu' al la anĝel-deklar': Liberu el katenoj — jen la Di-donac': Naskiĝis por vi ĵus la Dia Princ' de Pac'. 2. Ne plu disigu vin, ho homa gefratar'! Forigu la malamon, plektu amon, ĉar Gefratoj amikiĝu en la jar' de grac': Naskiĝis por vi ĵus la Dia Princ' de Pac'. Topics: Christmas Used With Tune: PRINCE OF PEACE
TextAudio

Fama rakonto en Evangelio

Author: Albrecht Kronenberger Appears in 1 hymnal Scripture: Luke 2:10 Lyrics: 1. Fama rakonto en Evangelio: Nova sciigo jen pri la Mesio. Kie la kara Dia Fil'? Jen Lia klara Dia bril'. Venu, alkuru kun jubil' Gloron al Li! 2. Sonas ĝojeg', ekzalt' en la ĉieloj. Brilas lumeg' el alt', kantas anĝeloj. Kie la kara Dia Fil'? Jen Lia klara Dia bril'. Venu, alkuru kun jubil' Gloron al Li! 3. Zorgas la Virgulin' pri la infano, servas kun kor-inklin' laŭ Dia plano. Kie la kara Dia Fil'? Jen Lia klara Dia bril'. Venu, alkuru kun jubil' Gloron al Li! 4. Ankaŭ Jozefo Lin vartas kaj flegas, Lin, kiu mem sen fin' estras kaj regas. Kie la kara Dia Fil'? Jen Lia klara Dia bril'. Venu, alkuru kun jubil' Gloron al Li! 5. Kaj la paŝtista ar' pie adoras, miras pri l' Dia far', gapas kaj gloras. Kie la kara Dia Fil'? Jen Lia klara Dia bril'. Venu, alkuru kun jubil' Gloron al Li! 6. Magoj el orient' sekvas la stelon, trovas en okcident' Emanuelon. Kie la kara Dia Fil'? Jen Lia klara Dia bril'. Venu, alkuru kun jubil' Gloron al Li! 7. Evangelion ĉi prete ni aŭdu, kaj la Mesion ni benu kaj laŭdu. Kie la kara Dia Fil'? Jen Lia klara Dia bril'. Venu, alkuru kun jubil' Gloron al Li! Topics: Christmas Used With Tune: WESOŁĄ NOWINĘ Text Sources: Anonymous Polish song; Esperanto version in NV #124, 1985.
TextAudio

For, longe for, en Judea land'

Author: John Menzies Macfarlane; Liland Brajant Ros' Appears in 1 hymnal Scripture: Luke 2:10 Lyrics: 1. For, longe for, en Judea land', Al ŝafistar' kantis anĝel-band': Gloro al Di', Gloro al Di', Gloro al Di' en plejalto; Pac' al ter', al homoj bon', Pac' al ter', al homoj bon'. 2. Dolĉas ĉi vortoj pri sava am'. Ĵuras kompaton ĉiel-proklam': Gloro al Di', Gloro al Di', Gloro al Di' en plejalto; Pac' al ter', al homoj bon', Pac' al ter', al homoj bon'. 3. Kun la anĝeloj ĝoj-kantu ni, Kantu elkore; nin helpos Di': Gloro al Di', Gloro al Di', Gloro al Di' en plejalto; Pac' al ter', al homoj bon', Pac' al ter', al homoj bon'. 4. Venu la temp' kiam tra l' tut-mond' Kantos sublime homara rond': Gloro al Di', Gloro al Di', Gloro al Di' en plejalto; Pac' al ter', al homoj bon', Pac' al ter', al homoj bon'. Topics: Christmas Used With Tune: CHATTERLEY
TextAudio

Ho restu vi en Dio

Author: Leonard Ivor Gentle Appears in 1 hymnal Scripture: Luke 2:9-10 Lyrics: 1. Ho restu vi en Dio kun ĝojo kaj esper', Ĉar Jesu-Kristo la Savant' naskiĝis sur la ter', Nin liberigi de Satan' kaj savi el mizer'. Rekantaĵo: Novaĵo! Konsolo kaj ĝoj', gloro kaj ĝoj'! Novaĵo! Konsolo kaj ĝoj'! 2. De Dio, nia Patro, alvenis anĝelar', Sciigon bonan donis al iu paŝtistar' Ke, Sian Filon sendis Di', Savanton por homar'. Novaĵo! Konsolo kaj ĝoj', ... 3. Pri tio la paŝtistoj tre miris en la kor', Kaj lasis sian gregon en tre tempesta hor', Por iri eĉ al Betleĥem' pri bebo, la Sinjor'. Novaĵo! Konsolo kaj ĝoj', ... 4. Post serĉo do en Betleĥem', por veni al la Fil', En stalo ili trovis lin — la trogo, la lulil'! Kaj, surgenue, preĝis kun Maria en trankvil'. Novaĵo! Konsolo kaj ĝoj', ... 5. Al Dio, kantu, laŭdu, geviroj tie ĉi, Kaj unu la alian brakumu ĉiam pli La Festo de la Dia Fil', ĝi restu inter ni. Novaĵo! Konsolo kaj ĝoj', ... Topics: Christmas Used With Tune: GOD REST YOU (LONDON) Text Sources: EH 40; Traditional English carol
TextAudio

Hodiaŭ, jen naskiĝis infano de renom'

Author: Anonima; Ros' Haruo, ca. 1992 Appears in 1 hymnal Scripture: Luke 2:11 Refrain First Line: Noel', Noel', Noel'! Kantadu ni sen fin' Lyrics: 1. Hodiaŭ, jen naskiĝis infano de renom', Plej inda je la sceptro, la sceptro kaj la tron': Noel', Noel', Noel'! Kantadu ni sen fin', Ĉar jen la Reĝ' de ĉiuj reĝoj nun alvenis nin! 2. Anoncon pri la naskiĝo ekaŭdis paŝtistar’ : Anoncis ĝin anĝelo kun malkaŝega klar’: Noel', Noel', Noel'! Kantadu ni sen fin', Ĉar jen la Reĝ' de ĉiuj reĝoj nun alvenis nin! 3. Al ili li parolis, dirante, "For la tim'! Ĝojegu vi, ŝafistoj, jen beno preter lim'! Noel', Noel', Noel'! Kantadu ni sen fin', Ĉar jen la Reĝ' de ĉiuj reĝoj nun alvenis nin! 4. "Ĉar jen al vi mi portas novaĵon de feliĉ': Gajegu ĉiuj homoj pro Krista la naskiĝ': Noel', Noel', Noel'! Kantadu ni sen fin', Ĉar jen la Reĝ' de ĉiuj reĝoj nun alvenis nin! 5. Kaj tiam jen aperis ĉeflanke de la anĝel' Armeo da briluloj senditaj el Ĉiel', Noel', Noel', Noel'! Kantadu ni sen fin', Ĉar jen la Reĝ' de ĉiuj reĝoj nun alvenis nin! 6. Laŭdantaj la Sinjoron, la Reĝon de Ĉiel': "Al Dio ĉian gloron!" sonegis kanta ŝvel': Noel', Noel', Noel'! Kantadu ni sen fin', Ĉar jen la Reĝ' de ĉiuj reĝoj nun alvenis nin! 7. Kaj laŭ anĝela dir', la ŝafistoj trovis tuj Marian kaj la beban Jesuon en manĝuj'! Noel', Noel', Noel'! Kantadu ni sen fin', Ĉar jen la Reĝ' de ĉiuj reĝoj nun alvenis nin! Topics: Christmas Used With Tune: A CHILD THIS DAY Text Sources: First publication, Sandys, 1833 (21 stanzas!)
TextAudio

In Dulci Jubilo

Author: Anonima, ca. 14th century; Ros' Haruo Appears in 1 hymnal Scripture: Luke 2:16 First Line: In dulĉi jubilo', nun kantu ni kun ĝojo Lyrics: 1. In dulĉi jubilo'-o-o, nun kantu ni kun ĝo-o-jo, Kaj gajo en la koro, ĉar in presepio'-o-o Jen kuŝas la trezoro, matris' in gremio'-o-o: Alfa es et O-o, Alfa es et O! 2. O Jesu parvule'-e-e, mi vin adoras tre-e-e! Konsolu mian koron, O puer optime'-e-e, Kaj donu korfavoron, O prinĉeps glorie'-e-e! Trahe me post te-e, trahe me post te! 3. O Patris karita'-a-as! O Nati lenita'-a-as! La vundojn ni gravigis per nostra krimina'-a-a, Sed vi al ni havigis ĉelorum gaŭdia'-a-a: Ho, ke estu ni tie! Tie estu ni ja! 4. Ubi' sunt gaŭdia'-a-a, krom tie? Aŭdi la-a-a Anĝelojn! Ili kantas nova kantika'-a-a; La sonorad' konstantas in Reĝis kuria'-a-a! Ho, ke estu ni tie! Tie estu ni ja! Topics: Christmas Used With Tune: IN DULCI JUBILO
Text

La sonorilojn aŭdis mi

Author: Henry Wadsworth LONGFELLOW; ROS' Haruo; ROS' Haruo Appears in 1 hymnal Scripture: Luke 2:14 Lyrics: 1 La sonorilojn aŭdis mi En jam konata melodi': Ripet-raport' laŭ Dia vort': "Sur tero, pac'; al homoj, bon'!" 2 Mi notis, ke je tiu tag', Belfridoj sub ja ĉiu flag' Anoncas ĝin: la jarkulmin': "Sur tero, pac'; al homoj, bon'!" 3 "Sur tero, ve," suspiris mi, "Ne estas paco!" Diris mi: "Malamon fortan frontas vort' Pri tera pac' kaj homa bon'!" 4 Pli laŭtis la karol-ari': "Nek mortis nek dormadas Di'! Maljuston venkos justo, ja 'Sur tero, pac'; al homoj, bon'!" 5 Trilinte, tinte, en seren' La glob' turniĝis al maten', Senlima ĉant', sublima kant': Sur tero, pac'; al homoj, bon'! Topics: Kristnasko [Christmas]; Paco sur Tero [Peace on Earth] Used With Tune: WALTHAM
TextAudio

Across the plains one Christmas night ("The Three Drovers")

Author: John Wheeler Appears in 1 hymnal Scripture: Luke 2:20 First Line: Across the plains one Christmas night Lyrics: 1. Across the plains one Christmas night, Three drovers riding blythe and gay, Looked up and saw a starry light, More radiant than the Milky Way; And on their hearts such wonder fell, They sang with joy "Noel! Noel! Noel! Noel! Noel!" 2. The black swans flew across the sky, The wild dogs called across the plain, The starry lustre blazed on high, Still echoed on the Heavenly strain; And still they sang "Noel! Noel!", Those drovers three, "Noel! Noel! Noel! Noel! Noel!" 3. The air was dry with summer heat And smoke was on the yellow moon; But from the Heavens, faint and sweet, Came floating down a wond'rous tune, And as they heard, they sang full well, Those drovers three, "Noel! Noel! Noel! Noel! Noel!" Topics: Christmas Used With Tune: THE THREE DROVERS Text Sources: Bob Bolton via Mudcat Café

Pavetaa'evȧ Nėhe'xoveva

Author: Rodolphe Petter; Joseph Mohr Appears in 1 hymnal Scripture: Luke 2:10 Topics: Jesus Nexho'ėhotaene; Jesus Came to Us Used With Tune: SILENT NIGHT Text Sources: Based on "Stille Nacht, Heilige Nacht" Joseph Mohr, 1818

Pages


Export as CSV