Author: Kloster Kirchberg Appears in 1 hymnal Refrain First Line: Alkuru, ni adoru, alkuru, ni adoru Lyrics: 1. Ĉeestu, fiduloj, ĝoje triumfantaj,
Ho venu, ho venu al Betleĥem'.
Vidu naskitan reĝon de l' anĝeloj.
Alkuru, ni adoru, alkuru, ni adoru,
Alkuru, ni adoru la reĝon de glor'.
2. Li, Dio el Dio, Lumo el la Lumo,
Kaj tamen naskita el virgulin'.
Jen Dio vera, Die generita!
Alkuru, ni adoru, alkuru, ni adoru,
Alkuru, ni adoru la reĝon de glor'.
3. Vi, aroj anĝelaj, ĥoroj de l' sanktuloj,
Jubile ekkantu, laŭdante Lin:
"Gloro al Dio en supera alto!"
Alkuru, ni adoru, alkuru, ni adoru,
Alkuru, ni adoru la reĝon de glor'.
4. Do ame ni danku al la Dia bebo,
Pro kies naskiĝo solenas ni.
Vorto eterna nun fariĝis karno.
Alkuru, ni adoru, alkuru, ni adoru,
Alkuru, ni adoru la reĝon de glor'. Used With Tune: ADESTE FIDELES
Ĉeestu, fiduloj, ĝoje triumfantaj