Instance Results

‹ Return to hymnal
Hymnal, Number:thcfinal
In:instances

Planning worship? Check out our sister site, ZeteoSearch.org, for 20+ additional resources related to your search.
Showing 91 - 100 of 740Results Per Page: 102050
TextAudio

Ĉe l' glora Dia tron'

Author: J. Chandler; Ad. Ŝefer Hymnal: THCFinal #60 Lyrics: 1. Ĉe l' glora Dia tron', kun dolĉa harp-ludad', aŭdiĝas ĝoja son' de anĝelar-kantad': Haleluja! En laŭta kri' al alta Di': Haleluja! 2. Nun en la ĝoj-kantar' kuniĝu ankaŭ ni, ĉar de la infanar' akceptas laŭdon li. Haleluja! Jes, tie ĉi himnadu ni: Haleluja! 3. Instruu nin, Sinjor'; kompate helpu nin, ke ĉiu juna kor' en vero amu vin: Haleluja! Kantados ni per danka kri': Haleluja! 4. Aŭdiĝu via vort' de ĉiu sur la ter'; per ĝia sankta fort' foriĝu la mizer'; Haleluja! Kaj pli kaj pli laŭd-kantos ni: Haleluja! Topics: Youth Languages: Esperanto Tune Title: CHILDREN'S VOICES
Text

Ĉe l' glora Dia tron'

Author: J. Chandler; Ad. Ŝefer Hymnal: THCFinal #60a Lyrics: 1. Ĉe l' glora Dia tron', kun dolĉa harp-ludad', aŭdiĝas ĝoja son' de anĝelar-kantad': Haleluja! En laŭta kri' al alta Di': Haleluja! 2. Nun en la ĝoj-kantar' kuniĝu ankaŭ ni, ĉar de la infanar' akceptas laŭdon li. Haleluja! Jes, tie ĉi himnadu ni: Haleluja! 3. Instruu nin, Sinjor'; kompate helpu nin, ke ĉiu juna kor' en vero amu vin: Haleluja! Kantados ni per danka kri': Haleluja! 4. Aŭdiĝu via vort' de ĉiu sur la ter'; per ĝia sankta fort' foriĝu la mizer'; Haleluja! Kaj pli kaj pli laŭd-kantos ni: Haleluja! Topics: Youth Languages: Esperanto Tune Title: EASTVIEW
TextAudio

Ĉe l' Kristofesto ĝojas ni

Author: Ellen Gregory Hymnal: THCFinal #61 First Line: Ĉe l' Kristofesto ĝojas ni pri Kristo, infaneto Lyrics: 1. Ĉe l' Kristofesto ĝojas ni pri Kristo, infaneto. En Betlehem' naskiĝis li, kaj kuŝis en trogeto. Ŝafistoj apud Betlehem' anĝelajn voĉojn aŭdis; Do ili venis vidi lin, kaj ĝoje Dion laŭdis. 2. Al Betlehem', serĉante lin, la Saĝaj Viroj iris; Ĉar bela brila stelo pri Jesuo antaŭdiris. En domo ili trovis lin, kaj tie, adorante, Sin klinis teren antaŭ li, donacojn prezentante. 3. Al Dio laŭdu ankaŭ ni, ĉar Jesu-Kristo venis; Fariĝis viro sur la ter', kaj al la homoj benis. Ĉiela Reĝo estas li, do venu, adorante! Kun amo ni servadu lin fidele kaj konstante. Topics: Christmas Scripture: Luke 2:16 Languages: Esperanto Tune Title: GOLDEN SHEAVES
TextAudio

Ĉe l' Kristofesto ĝojas ni

Author: Ellen Gregory Hymnal: THCFinal #61a First Line: Ĉe l' Kristofesto ĝojas ni pri Kristo, infaneto Lyrics: 1. Ĉe l' Kristofesto ĝojas ni pri Kristo, infaneto. En Betlehem' naskiĝis li, kaj kuŝis en trogeto. Ŝafistoj apud Betlehem' anĝelajn voĉojn aŭdis; Do ili venis vidi lin, kaj ĝoje Dion laŭdis. 2. Al Betlehem', serĉante lin, la Saĝaj Viroj iris; Ĉar bela brila stelo pri Jesuo antaŭdiris. En domo ili trovis lin, kaj tie, adorante, Sin klinis teren antaŭ li, donacojn prezentante. 3. Al Dio laŭdu ankaŭ ni, ĉar Jesu-Kristo venis; Fariĝis viro sur la ter', kaj al la homoj benis. Ĉiela Reĝo estas li, do venu, adorante! Kun amo ni servadu lin fidele kaj konstante. Topics: Christmas Scripture: Luke 2:16 Tune Title: BISHOPGARTH
TextAudio

Ĉe l' kruco de Jesuo

Author: Elizabeth Cecelia Douglas Clephane; Leonard Ivor Gentle Hymnal: THCFinal #62 Lyrics: 1. Ĉe l' kruco de Jesuo! Volonte starus mi, La signo de espero ĝi En homa histori'; Hejmloko dum la viv-marŝad' Survoje al Cion', Ŝirmejo por la pilgrimant', Kun graco kaj pardon'. 2. Ho kara rifuĝejo, Benita sen kompar', Justeco kaj ĉiela am' Kuniĝas por homar'; Kaj kie Jakob sonĝis pri Anĝeloj kaj ŝtupar', Mi vidis ĉe l' levita kruc' La savon el erar'. 3. Sur la kruela kruco, Enmense vidas mi La suferantan Kriston, Por mi ja mortis li; Kaj mia koro, en dolor', Du verojn konas ĝi: “Ĉe la Savanto, Dia am', Kaj neindec' en mi.” 4. La ombron de la kruco Mi tenu en memor', Sed helon de l' venkinta Krist' Mi havu en la kor'; For! mondplezuro kaj prosper', Portempa mem-estim'. Riĉeco mia kaj fier' — La Dia am-esprim'. Topics: The Cross Languages: Esperanto Tune Title: ST. CHRISTOPHER
Audio

Ĉe l' riveroj babilonaj

Author: Ewald Bash; Adolf Burkhardt Hymnal: THCFinal #63 Scripture: Psalm 137:1 Languages: Esperanto Tune Title: KAS DZIEDAJA
TextAudio

Ĉe la kruco tenu min

Author: Fanny J. Crosby; Ros' Haruo Hymnal: THCFinal #64 Refrain First Line: En la kruc', en la kruc' restu mia gloro Lyrics: 1. Ĉe la kruco tenu min, ho Jesuo! Via Sango sava fontas el monto Kalvaria. En la kruc', en la kruc' restu mia gloro Ĝis ripozon trovos mi sur la transa bordo. 2. Ĉe la kruco tremis mi. Tiam la amego Maten-stela kovris min per kompata tego. En la kruc', en la kruc' restu mia gloro Ĝis ripozon trovos mi sur la transa bordo. 3. Ĉe la kruco! Ho Ŝafid', helpu ke ĝi estu Mia ĉiutaga gvid'! Super mi ĝi restu! En la kruc', en la kruc' restu mia gloro Ĝis ripozon trovos mi sur la transa bordo. 4. Ĉe la kruco restos mi, fidos kun espero, Ĝis la fina alhejmiĝ' transe de l' rivero. En la kruc', en la kruc' restu mia gloro Ĝis ripozon trovos mi sur la transa bordo. Topics: The Cross Languages: Esperanto Tune Title: NEAR THE CROSS
Text

Ĉe la river' de Babilono

Author: Kolomano Kalocsay Hymnal: THCFinal #65 Lyrics: 1. Ĉe la river' de Babilono Ni sidis kaj amare ploris, Kiam ni tie pri Ciono Kun afliktita kor' memoris. 2. Sur la branĉaron de salikoj La harpojn tie ni pendigis, Ĉar la kaptintoj-malamikoj Por kantsonoro nin instigis. 3. Ni kantu gaje — tion volis De ni la krudaj turmentantoj. „ Nu, kantu do — ili parolis — Por ni el la Cionaj kantoj! ” 4. Silentis branĉe harpo penda, Silentis gorĝe kantsonoro. Kiel ja en la lando fremda Ni kantus kantojn de l' Sinjoro? 5. Ho, se pri vi, Jerusalemo, Forgesus mi en la lontano, Min, pro la peka forgesemo, Forgesu mia dekstra mano! 6. Gluiĝu lango al gingivo, Se iam pri vi mi forgesos, Kaj se vin fonto de la vivo Kaj ĝojo mi rigardi ĉesos! 7. Sinjor', memoru pri l' misago De Edom! Kriis ties gento En la Jerusalema tago: „ Detruu ĝin ĝis fundamento! ” 8. Kaj vi, filin' de Babilono Kiun pereo nepra plagos, Benata, kiu pro l' malbono Al ni pagata, al vi pagos! 9. Benata estu, kiu metos Sur vin revenĝe siajn manojn, Kaj kaptos kaj frakase ĵetos Al roko viajn suĉinfanojn! Scripture: Psalm 137:1 Languages: Esperanto Tune Title: BEGINNINGS
TextAudio

Ĉeestu, fiduloj, ĝojaj, triumfantaj

Author: M. Milsom Hymnal: THCFinal #66 Refrain First Line: Vi estu adorata, Vi estu adorata Lyrics: 1. Ĉeestu, fiduloj, ĝojaj, triumfantaj, Venu, ho venu vi al Betlehem'! Vidu naskitan Reĝon de anĝeloj! Vi estu adorata, Vi estu adorata, Vi estu adorata, la Sinjor'. 2. Venas paŝtistoj pro anĝela kanto, Ĉe stala trogo pie klinas sin; Ankaŭ rapidu ni per ĝoja paŝo: Vi estu adorata, Vi estu adorata, Vi estu adorata, la Sinjor'. 3. Stele gvidite, donas la saĝuloj Oron, incenson, mirhon nun al li: Ni same donu amon kaj fidelon: Vi estu adorata, Vi estu adorata, Vi estu adorata, la Sinjor'. 4. Gloron eternan de l' eterna Patro Vidas sub karno vualitan ni— Dion-infanon, vinde envolvitan: Vi estu adorata, Vi estu adorata, Vi estu adorata, la Sinjor'. 5. Kristo, por ni kuŝanta sur la fojno, Laŭdon kaj dankon ricevadu vi: Al amo tia, kiu ne respondus? Vi estu adorata, Vi estu adorata, Vi estu adorata, la Sinjor'. Tune Title: ADESTE FIDELES
TextAudio

Ĉeestu, fiduloj, ĝoje triumfantaj

Author: Kloster Kirchberg Hymnal: THCFinal #67 Refrain First Line: Alkuru, ni adoru, alkuru, ni adoru Lyrics: 1. Ĉeestu, fiduloj, ĝoje triumfantaj, Ho venu, ho venu al Betleĥem'. Vidu naskitan reĝon de l' anĝeloj. Alkuru, ni adoru, alkuru, ni adoru, Alkuru, ni adoru la reĝon de glor'. 2. Li, Dio el Dio, Lumo el la Lumo, Kaj tamen naskita el virgulin'. Jen Dio vera, Die generita! Alkuru, ni adoru, alkuru, ni adoru, Alkuru, ni adoru la reĝon de glor'. 3. Vi, aroj anĝelaj, ĥoroj de l' sanktuloj, Jubile ekkantu, laŭdante Lin: "Gloro al Dio en supera alto!" Alkuru, ni adoru, alkuru, ni adoru, Alkuru, ni adoru la reĝon de glor'. 4. Do ame ni danku al la Dia bebo, Pro kies naskiĝo solenas ni. Vorto eterna nun fariĝis karno. Alkuru, ni adoru, alkuru, ni adoru, Alkuru, ni adoru la reĝon de glor'. Tune Title: ADESTE FIDELES

Pages


Export as CSV