

TTT-Himnaro Cigneta #30
Display Title: Amo Dia, senkompara First Line: Amo Dia, senkompara Tune Title: BEECHER Author: Charles Wesley; Leonard Ivor Gentle Subject: God's Love | Source: Esperanta Himnaro #53
TTT-Himnaro Cigneta #30
1. Amo Dia, senkompara, ĝojo ĉe ni el ĉiel',
Loĝu en humilaj koroj, ilin kronu Di-fidel';
Ho Jesuo, plenkompato, pura kaj senlima am',
Nin vizitu kun la savo, ĉiu koro estu flam'.
2. Ho Savanto, nun revenu, ni ricevu el la grac',
Niajn korojn ĝi eniru, kaj restadu, ena pac';
Vin konstante ni adoru, servu kiel anĝelar',
Preĝu, kaj senĉese laŭdu, gloru en la Dia far'.
3. Perfektigu nin en amo, senmakulaj estu ni,
Vidu ni la grandan savon, ĝi redemptas nin al Di';
Gloro de nun sekvos gloron, ĝis ĉielon venos ni,
Kaj ni miros, amkronitaj, en adoro, antaŭ vi.
Source: TTT-Himnaro Cigneta #30
First Line: | Amo Dia, senkompara |
English Title: | Love divine, all loves excelling |
Author: | Charles Wesley (1747) |
Translator: | Leonard Ivor Gentle |
Source: | Esperanta Himnaro #53 |
Language: | Esperanto |