Go Ad-Free
If you regularly use Hymnary.org, you might benefit from eliminating ads. Consider buying a Hymnary Pro subscription.
1. Glorkantas anĝeloj en alta ĉiel';
Formortas neniam de laŭdo la son'.
De l' ter' "Haleluja!" en gaja akord'
Samcele kunsonas al Di' sur la tron'.
2. Savanto de l' mondo, ni ŝuldas al Vi
Eternan honoron pro Via ofer'.
Nun sondu kaŝitajn profundojn de l' kor'
Kaj trovu juvelojn de fido kaj ver'.
3. Ho, kia miraklo de amo kaj grac',
Ke Dio en Kristo suferis por ni!
Kun Li krucumitaj, liberaj de pek',
Ni vivas eterne, gefiloj de Di'!
4. Jes, ni kun anĝeloj glorkantas al Di',
La Patro amata, sindona Sinjor'.
Pro benoj sennombraj verŝataj sur nin
Ni danke Lin laŭdas en sankta ador'.
Text Information | |
---|---|
First Line: | Glorkantas anĝeloj en alta ĉiel' |
Title: | Glorkantas anĝeloj en alta ĉiel' (sen refreno) |
Author: | William John Downes (1969) |
Refrain First Line: | Jes, ni kun anĝeloj glorkantas al Di' |
Scripture: | |
Topic: | Glorifying with the angels |
Source: | TK 32 (= Ad 871) |
Tune Information | |
---|---|
Name: | ST. DENIO |
Source: | Anonymous Welsh tune |
See also the four-stanza setting with refrain, here.