Text Results

‹ Return to hymnal
Hymnal, Number:thcfinal
In:texts

Planning worship? Check out our sister site, ZeteoSearch.org, for 20+ additional resources related to your search.
Showing 41 - 50 of 292Results Per Page: 102050
TextAudio

Dum ŝafistoj gardis gregon

Author: Nahum Tate; Liland Brajant Ros'; Liland Brajant Ros' Appears in 4 hymnals Lyrics: 1. Dum ŝafistoj gardis gregon je la noktomeza horo, Jen anĝelo venis el Ĉiel’, kaj ĉirkaŭbrilis glor’. “Ne timu!” diris li, ĉar teruris ilin ĉagrenego; “Al vi kaj ĉiuj homoj mi rakontas pri beneg’. 2. Al vi en reĝa Bet-Leĥem’ naskiĝis Davidido: La Savonto, Kristo, la Sinjor’ — jen signo por algvid’: La ĉielan Bebon trovos vi, videblan en humilo, Vinditan per ĉifona tuk’, kun trogo por lulil’ 3. Tiel finparolis la seraf’, kaj tuj aperis ĥoro Laŭdanta per la jena kant’ al Dio la Sinjor’: “Ĉia gloro al Plejalta Di’, kaj al la tero paco, Kaj Di-favoro al la homar’, eterne sava grac’!” Topics: Christmas Used With Tune: SHACKELFORD
TextAudio

Granda Di', ni laŭdas Vin

Author: Bishop Niketa of Remesiana (in Dacia), 4th cent.; Ignaz Franz, 18th cent.; Hendrik Arie de Hoog, 20th cent. Appears in 2 hymnals Lyrics: 1. Granda Di', ni laŭdas Vin, Viajn verkojn ni honoras; Kun la mond' ni klinas nin, Kaj pro Via fort' Vin gloras. Tra l' miljaroj restas Vi La eterna sama Di'. 2. Antaŭ la eterna tron' En la gloro de l' ĉieloj Sonas unuvoĉa ton', Ĉar savitoj kaj anĝeloj Kantas en potenca ĥor': "Sankta, sankta, la Sinjor'." 3. Sankta, ho, Sinjor', Regant' De l' ĉielaj regimentoj, Ĉiam estas Vi venkant'! Ter', ĉielo, maroj, ventoj, Plenas do de Via glor', Tial laŭdas nia kor'. 4. Je honor' de l' Patro ni Ĉie, homo kaj infano, Kun la tuta Eklezi' Himnas pri la Dia amo. Kaj je l' tron' de la Savant' Sonas nia laŭda kant'. 5. Ho, Spirito, sankta Reĝ', Kiu ĉiam nin instruas, Kaj konsolas; ni kun preĝ' Antaŭ Via glor' genuas. Kun la Fil' kaj l' Patro Vi Ja eterne estas Di'. Topics: Praise to God Scripture: Psalm 145:3 Used With Tune: HURSLEY Text Sources: AK 13
TextAudio

Lord Eternal, God of Ages

Author: Leland Bryant Ross (Ros' Haruo) Appears in 1 hymnal Lyrics: 1. Lord Eternal, God of Ages, throned in splendor, far above Galaxies and history's pages, ruling all, Almighty Love! Grant us wisdom, grant us courage, reign within us, Spirit-Dove! 2. Great the honor we are given, great the privilege we share: Called to help thee, Lord of Heaven, here on earth thy name to wear! Grant us wisdom, grant us courage, teach us, Lord, thy word to bear. 3. Love our God and love our neighbor, sister, brother, enemy, Love each other: this the labor thou commandest lovingly. Grant us patience, grant us pardon, grant that we may all be free. 4. Evil forces all around us threaten us with hate and hell. Lest their menacing confound us, in our hearts, O Savior, dwell! Grant us faith and grant us insight, let us know that all is well. Used With Tune: RHUDDLAN
TextAudio

Ĝojkriu Tero! Via ton'

Author: Théodore de Bèze; Hendrik Arie de Hoog Appears in 2 hymnals First Line: Ĝojkriu Tero! Via ton' eksonu Lyrics: 1. Ĝojkriu, Tero! Via ton' Eksonu al la Dia tron'. Kun ĝojo ĉiu servu Lin; El polvo Li ja kreis nin! 2. Ĉar l' Eternulo estas Di', Ni apartenas nur al Li, Ŝafaro Lia kaj popol', Li paŝtos nin laŭ Sia vol'. 3. En Liaj kortoj ĉiu hom' La gloron de la Dia nom' Prikantu, kaj kun dank' sen fin' En tiuj haloj laŭdu Lin. 4. Ĉar bona estas la Sinjor', Eterna Lia korfavor'. Fidelas Li de jar' al jar', Kaj de idaro al idar'. Scripture: Psalm 100 Used With Tune: OLD 100TH Text Sources: AK 94
TextAudio

Ĉarma Krist-vesper'!

Author: Elias Blix (1836-1902); Hans Amund Rosbach Appears in 3 hymnals Lyrics: 1. Ĉarma Krist-vesper'! Aŭdu: en l' aer' Sonas de l' anĝela ĥoro, Kiel en naskiĝa horo, La tutsama kant': „Venas la Savant'!” 2. Ĉarma Krist-vesper'! Jen al nia ter' Nun Jesuo Krist' alvenas, Nin per Sia paco benas, Kiel en ĉiel' Ĝuas ĝin anĝel'. 3. Ĉarma Krist-vesper'! Dion laŭdu per Brila, sankta flamo klara, Kiu el loĝej' homara Donas signon pri Nia fid' al Di'. 4. Ĉarma Krist-vesper'! En plej alta sfer' La anĝeloj Dion laŭdas, Ĉar la tuta tero aŭdas Pri la ĝoj' de Di' — Kantu ankaŭ ni! Topics: Christmas Used With Tune: SEELENBRÄUTIGAM Text Sources: < Adoru Kantante #48 #, < Cent Himnoj #11
TextAudio

Ho plej sankta, ho plej pia

Author: Albrecht Kronenberger Appears in 1 hymnal Lyrics: Ho plej sankta, ho plej pia, Dolĉa virga Maria! Panjo amata, pura, beata, Preĝu, preĝu por ni al Di'. Topics: The Mother of Jesus; Christmas Used With Tune: O SANCTISSIMA Text Sources: Ad 682
TextAudio

Emanuel', Emanuel', nomiĝas Li Emanuel'

Author: Bob McGee; Ros' Haruo Appears in 1 hymnal Lyrics: Emanuel', Emanuel' Nomiĝas Li Emanuel': Inter ni nun ekloĝas Di': Nomiĝas Li Emanuel'. Emanuel', Emanuel', Nomiĝas Li Emanuel': Nun en ni Sin elmontras Di'; Nomiĝas Li Emanuel'. Topics: Emmanuel; God with Us Scripture: Matthew 1:23 Used With Tune: EMMANUEL
TextAudio

Kun ama zorgo paŝtas min

Author: Henry Williams Baker; Montagu Christie Butler Appears in 3 hymnals Lyrics: 1. Kun ama zorgo paŝtas min La ĉiam bona Dio; Mi estas Lia, mia Li, Kaj mankas ja nenio. 2. Sur ĉiamverdaj kampoj mi Ripozon dolĉe ĝuas, Kaj kie Li kondukas min, Trankvilaj akvoj fluas. 3. Vaginte de la vojo for, Mizere mi ekmortis; Sed Li, serĉinte, trovis min, Kaj hejmen ĝoje portis. 4. Eĉ ombran valon de la mort' Trairos mi sentime; Kunestas Vi, kaj per baston' Fortigos min anime. 5. Vi kovras tablon antaŭ mi, Plenigas la kalikon, Oleon verŝas por la kap', Hontigas malamikon. 6. En daŭro de la tuta viv' Bezonos mi neniam; Pro Difavoro restos mi En Lia domo ĉiam. Topics: The Good Shepherd Scripture: Psalm 23 Used With Tune: ST. COLUMBA
TextAudio

Donu la manon, ĉar samas nia cel'

Author: Nekonata; Åke Ahlrén Appears in 1 hymnal Lyrics: Donu la manon, ĉar samas nia cel’. Donu la manon, ni iras al ĉiel’. Lasu neglekte la diferencojn, ĉar: Unu Majstro, unu fratar’! Topics: Humanity; Unity Used With Tune: DO LORD Text Sources: TK 16
TextAudio

Ho Sankta Kap', kronita

Author: S-ta Bernardo; Paul Gerhardt; James Waddell Alexander; Montagu Christie Butler; Diversaj Appears in 3 hymnals First Line: Ho Sankta Kap', kronita per pika dorno-kron', Lyrics: 1. Ho Sankta Kap', kronita per pika dorno-kron', Sanganta kaj vundita, memvola ofer-don'! Vin mokas soldataro, dum vivo fluas for, Sed supre anĝelaro rigardas kun ador'. 2. Vin lasas ĉiu forto, paligas vin dolor', Alproksimiĝas morto, rompiĝas via kor'. Ho amo vere Dia! Vi mortas ja por mi! La peko estis mia, la punon prenis vi! 3. Sen vortoj mia koro por taŭga dank-esprim' Pri tiu mort-doloro, kompato ja sen lim'. Mi restu via ĉiam, fidela ĝis la fin'; Neniam, ho neniam mi ĉesu ami vin! 4. En mia lasta horo, Savanto, montru vin, Kaj ĉe la mort-angoro rapidu savi min: La brakojn etenditajn en kruca malhonor' Mi vidu malfermitajn por preni min al glor'! Topics: Passion; Crucifixion Scripture: Mark 15:17 Used With Tune: PASSION CHORALE Text Sources: AK 60 (= HE 56, Ad 288)

Pages


Export as CSV