Text Results

‹ Return to hymnal
Hymnal, Number:thcfinal
In:texts

Planning worship? Check out our sister site, ZeteoSearch.org, for 20+ additional resources related to your search.
Showing 51 - 60 of 292Results Per Page: 102050
TextAudio

Ho Revivanto, al Vi estu glor'!

Author: Edmond Louis Budry; Guido Holz Appears in 1 hymnal Lyrics: 1. Ho Revivanto, al Vi estu glor'! Al Vi venko-kanto ĝis l' eterna hor'! Venis jen l' angelo en la bril' de Di'; For de l' tombo-kelo rulis ŝtonon li.      Ho Revivanto, al Vi estu glor'!      Al Vi venko-kanto ĝis l' eterna hor'! 2. Jen Li aperas : estas Li, Jesu', Reĝ', Savanto - veras, ne malcertu plu! Ĝojon do elspiru, Di-popolo vi, Kaj senĉese diru : Venkis Kristo-Di'!      Ho Revivanto, al Vi estu glor'!      Al Vi venko-kanto ĝis l' eterna hor'! 3. Ĉu mi forcedu? Ĉiam vivos Li, Do je Li mi kredu, Paco-Princo Di'; Li triumfo-festo, forto kaj subten', Vivo kaj majesto, premos ne ĉagren'.      Ho Revivanto, al Vi estu glor'!      Al Vi venko-kanto ĝis l' eterna hor'! Topics: Jesus Christ; Resurrection Scripture: 1 Corinthians 15:55 Used With Tune: MACCABÆUS Text Sources: TK 133 (= Ad 321)
TextAudio

Feliĉe kuŝis la naŭdek naŭ

Author: Elizabeth C. Clephane; Clarence Bicknell; Ros' Haruo Appears in 2 hymnals Lyrics: 1. Feliĉe kuŝis la naŭdek naŭ en la paco de l' ŝafej': sed unu tamen vagadis for sur la monta sovaĝej', silento for de la ora pordo, for de la zorgo de l' Paŝtista kor', de la zorgo de l' Paŝtista kor'. 2. "Ĉu ne sufiĉas, ho Sinjor', la naŭdek naŭ kun vi?" "El mia ŝafaro unu nun perdiĝis," respondis li: "Sur la roka vojo kaj nuda ter' Mi ĝin serĉos, kaj savos el mi|zer', Mi ĝin serĉos, kaj savos el mizer'. 3. Sed la ŝafo ne sciis pri l' akvo-flu', pri la nigra nokta voj'; nek pri la lon—ga serĉ-vagad' ĝis venis la trovo-ĝoj'. silento Sonis malforta senhelpa kri', kaj en la dezerto ĝin aŭdis li, kaj en la dezerto ĝin aŭdis li. 4. "De kie venis la ruĝa sang' sur la kruta mont-dekliv'?" "La bona paŝtisto donis ĝin por savo de l' ŝafa viv': Lin ŝiris dornoj kaj ŝtona ter', sed li ne atentis pri danĝer', sed li ne atentis pri danĝer'. 5. Kaj el la sova—ĝa montegar', kaj el la rokaj valoj, kri' leviĝis al la ĉiela pord': "La perditon retrovis mi"; kaj eĥis responde anĝela ĥor' la ĝojon de l' Paŝtista kor', la ĝojon de l' Paŝtista kor'. Amen. Topics: Jesus The Good Shepherd Scripture: Matthew 18:14 Used With Tune: THE NINETY AND NINE Text Sources: HE 114
TextAudio

Dio graca, Dio glora

Author: Ros' Haruo; Harry Emerson Fosdick Appears in 3 hymnals Lyrics: 1. Dio graca, Dio glora, sur nin povon verŝu Vi! El burĝon' al vivo flora kresku via eklezi'! Donu saĝon kaj kuraĝon, ke la horon frontu ni! 2. Ĉirkaŭ ni, kun malestimo, malbonuloj mokas Vin. El katenoj de la timo, liberige voku nin. Donu saĝon kaj kuraĝon, ke ni vivu laŭ destin'. 3. Ni frenezas plu milite — venku nin per Via pac'! Aĵe riĉaj, sed spirite mankaj; venu jam kurac'! Donu saĝon kaj kuraĝon, nin celumu per la grac'! 4. Metu nin sur altajn lokojn, armu niajn vivojn per Kristaj gracoj, ke alvokojn ni respondu por liber' Donu saĝon kaj kuraĝon, ke ni servu vin sur ter'. 5. Savu nin el rezignemo pri malbonoj en la mond': Via savo estu premo instiganta al respond'. Donu saĝon kaj kuraĝon, ke utilu nia rond'! Topics: Church of God Mission Used With Tune: REGENT SQUARE
Audio

Alvenu, ho Jesuo (Jen unu kandel')

Author: Mary Ann Parrott; ROS' Haruo Appears in 1 hymnal First Line: Alvenu, ho Jesuo, kiel venas aŭror' Topics: Advent Used With Tune: CRADLE SONG
TextAudio

Aŭdu, fil', Dian vorton nun

Author: Anonima Appears in 1 hymnal First Line: Laŭdu la Sinjoron kant' Lyrics: Aŭdu, fil', Dian voĉon nun, vokas Patra am' vin al brakum'. Manĝu, trinku en konkord', amu vi laŭ Krista vort'. Halelu, halelu, halelu, haleluja! 1. Laŭdu la Sinjoron kant', laŭte sonu ĝi tra land'. Laŭ promeso de l' Savant', daŭros nia viv' plu. Aŭdu, fil', Dian voĉon nun, vokas Patra am' vin al brakum'. Manĝu, trinku en konkord', amu vi laŭ Krista vort'. Halelu, halelu, halelu, haleluja! 2. Estas de Jesu' ordon': amo al proksima hom'. Eĉ post lasta tomba dom' daŭros nia viv' plu. Aŭdu, fil', Dian voĉon nun, vokas Patra am' vin al brakum'. Manĝu, trinku en konkord', amu vi laŭ Krista vort'. Halelu, halelu, halelu, haleluja! 3. Se ni vivos nur laŭ Krist', mortos en ni egoist', ni feliĉos en persist', daŭros nia viv' plu. Aŭdu, fil', Dian voĉon nun, vokas Patra am' vin al brakum'. Manĝu, trinku en konkord', amu vi laŭ Krista vort'. Halelu, halelu, halelu, haleluja! 4. Nia celo: unu mond', unu familia rond', kaj kun Patro la renkont'; daŭros nia viv' plu. Aŭdu, fil', Dian voĉon nun, vokas Patra am' vin al brakum'. Manĝu, trinku en konkord', amu vi laŭ Krista vort'. Halelu, halelu, halelu, haleluja! 5. Kun la Krista eklezi' ni atendu. Venos Li. Kun Krist-nom' revivos ni, daŭros nia viv' plu. Aŭdu, fil', Dian voĉon nun, vokas Patra am' vin al brakum'. Manĝu, trinku en konkord', amu vi laŭ Krista vort'. Halelu, halelu, halelu, haleluja! Topics: Service and Responsibility Used With Tune: AŬDU, FIL'
TextAudio

Bonvenon al vi, haleluja!

Author: Anonima Appears in 1 hymnal Lyrics: 1. Bonvenon al vi, haleluja! Ni ĝojas kun vi, haleluja! Salutas ni vin, haleluja! Dio kun vi! 2. Adiaŭ al vi, haleluja! Ni tristos post vi, haleluja! Adiaŭ al vi, haleluja! Dio kun vi! Topics: Greetings; Farewell Used With Tune: BONVENON Text Sources: Original source unknown; ADORU #922 (= Ni Vivu #195)
TextAudio

Ho vekiĝu, jen la voko

Author: Philipp Nicolai; Guido Holz Appears in 1 hymnal Lyrics: 1. "Ho vekiĝu", jen la voko De l' gardoj sur la tura roko, "Vekiĝu do, Ciona gent'." Noktomeza estas horo. Jam trafas hela nin sonoro: "Ek, virgulinoj kun prudent'! Fianĉo venas, ho! La lampojn prenu do. Haleluja. Pretiĝu al la nupto vi, Renkonte iru nun al li." 2. Cion kanton tiun aŭdas, Ĝojplene ŝia koro laŭdas, Kaj ŝi leviĝas kun akcel'. Venas de l' ĉiela sfero L' amiko sava, reĝ' de l' vero: Eklumas brile ŝia stel'. "Nun venu, kara kron', Jesu' de l' alta tron'! Di', hosana. Ni sekvos Vin por la solen', Ĉeestos al la Di-festen'." 3. Gloron kantu ĉiu lango El homa kaj anĝela rango, La harpoj kaj cimbala son'. Dek du perloj jen por la pordoj De Cion; staras ni en l' ordoj De l' anĝelar' ĉe Via tron'. Ekvidis ne okul', Ekaŭdis ne vivul' Tian ĝojon. Jubilu ni el funda sin' Do "Haleluja" ĝis la fin'. Topics: Advento Used With Tune: WACHET AUF Text Sources: Ad 189
TextAudio

Al Di' la Sinjoro ni iras por preĝi ("Dankpreĝo")

Author: Adrianus Valerius; Paul Bennemann Appears in 1 hymnal First Line: Al Di' la Sinjoro ni iras por preĝi Lyrics: 1. Al Di' la Sinjoro ni iras por preĝi, Por laŭdi Lin supran per buŝo kaj kor' Ĉar teren Li ĵetis la malamikojn niajn Do kantu Lian nomon pro Lia honor'! 2. Kateni bonulojn intencas diablo, Spionas tra l' mondo, blekanta leon' Li serĉas pekulojn, por ruze ilin gluti, Kaj mort' eterna estas ja nur lia don'. 3. Vin gardu! Persistu en justa batalo! Evitu la reton de peka mizer'! Al pia popolo ja Dio ĉiam helpos, El malfeliĉo tiros, el ĉiu danĝer', el la danĝer'! Topics: Thanks to God Used With Tune: KREMSER Text Sources: Internacia Kantaro, #108; Probably an anonymous Dutch song, 1597; 1st publication in "Nederlandtsch Gedenckclanck", ed. A. Valerius, 1626
TextAudio

Ho ĝoja son'!

Author: Philip Doddridge; Leonard Ivor Gentle Appears in 3 hymnals First Line: Ho ĝoja son'! aŭskultu vi, Lyrics: 1. Ho ĝoja son'! aŭskultu vi, Nun venas la Sinjor'; Preparu kanton ĉiu lang', Kaj tronon ĉiu kor'. 2. Li venas savi al homar' El jugo de Satan'; Katenojn ferajn rompas li Per ĉiopova man'. 3. Li venas al la mizerul', Lin levas el dolor', Kaj ankaŭ al la humilul' Li venas kun favor'. 4. Ho Princ' de Paco, gloru ni Al via kara nom'; "Hosana"! ĝoje sonu nun De ĉiu danka hom'. Topics: Advent Used With Tune: ST. SAVIOUR Text Sources: EH 21
TextAudio

Ho Sankta Kap', kronita

Author: S-ta Bernardo; Paul Gerhardt; James Waddell Alexander; Montagu Christie Butler; Diversaj Appears in 3 hymnals First Line: Ho Sankta Kap', kronita per pika dorno-kron', Lyrics: 1. Ho Sankta Kap', kronita per pika dorno-kron', Sanganta kaj vundita, memvola ofer-don'! Vin mokas soldataro, dum vivo fluas for, Sed supre anĝelaro rigardas kun ador'. 2. Vin lasas ĉiu forto, paligas vin dolor', Alproksimiĝas morto, rompiĝas via kor'. Ho amo vere Dia! Vi mortas ja por mi! La peko estis mia, la punon prenis vi! 3. Sen vortoj mia koro por taŭga dank-esprim' Pri tiu mort-doloro, kompato ja sen lim'. Mi restu via ĉiam, fidela ĝis la fin'; Neniam, ho neniam mi ĉesu ami vin! 4. En mia lasta horo, Savanto, montru vin, Kaj ĉe la mort-angoro rapidu savi min: La brakojn etenditajn en kruca malhonor' Mi vidu malfermitajn por preni min al glor'! Topics: Passion; Crucifixion Scripture: Mark 15:17 Used With Tune: PASSION CHORALE Text Sources: AK 60 (= HE 56, Ad 288)

Pages


Export as CSV
It looks like you are using an ad-blocker. Ad revenue helps keep us running. Please consider white-listing Hymnary.org or getting Hymnary Pro to eliminate ads entirely and help support Hymnary.org.