Text Results

‹ Return to hymnal
Hymnal, Number:thcfinal
In:texts

Planning worship? Check out our sister site, ZeteoSearch.org, for 20+ additional resources related to your search.
Showing 81 - 90 of 292Results Per Page: 102050
TextAudio

Hosana, Hosanega!

Author: Jeannette Threlfall; Ros' Haruo Appears in 2 hymnals First Line: "Hosana, Hosanega!" laŭtkantas infanar'; Lyrics: 1. "Hosana, Hosanega!" laŭtkantas infanar'; Tra templo kaj tra kortoj resonas laŭd-deklar'. Ĉar Jesuo ilin benis per amega ĉirkaŭprem', Laŭdkantas la infanoj pro simpla respondem'. 2. De l' Olivmonto buboj lin sekvas en amas', Kaj palmajn branĉojn svingas kun ĝoj' ĉe lia pas'. Adorato de l' anĝeloj en humilo rajdas plu: De l' dorso de azeno salutas jen Jesu'. 3. "Hosana en plejalto!" — antikvas nia kant' — "Ni vin salutas, Kristo, kaj laŭdas, ho Savant'! Ja eterne vin laŭdados niaj voĉo, vivo, kor': 'Hosana!' Ni ĝojegos senfine en ador'!" Topics: Palm Sunday Used With Tune: ELLACOMBE Text Sources: HK
TextAudio

Dio majesta! kiu ordonas

Author: Henry Fothergill Chorley; John Ellerton; Florence Harriet Hanbury Appears in 2 hymnals Lyrics: 1. Dio majesta! kiu ordonas Ventojn kaj fulmojn, reĝanta en glor'; Vi el ĉielo la mondon disponas: Donu la pacon al ni, ho Sinjor'. 2. Dio potenca! juste kolera, Montru kompaton pri nia dolor'. Nin ne forlasu en horo danĝera: Donu la pacon al ni, ho Sinjor'. 3. Dio kompata! Ni honte konfesas: De via vojo vagadis ni for; Sed vi pardonon post pento promesas: Donu pardonon al ni, ho Sinjor'. 4. Dio plensaĝa! La mondon ni vidos Ĝoja, libera, pro via favor'; Tra la mallumo la regno rapidos — En via tempo ĝi venos, Sinjor'. 5. Nin do timigas nenia danĝero; Vin ni laŭdados kun fido en kor'; Ĉie regados la paco sur tero: Ĉiu nacio vin laŭdos, Sinjor'. Topics: Prince of Peace Used With Tune: RUSSIA Text Sources: HE 206 = AK 27
TextAudio

Ho granda Dio, kiam mi rigardas

Author: Carl Boberg; William John Downes, ca. 1966 Appears in 2 hymnals Lyrics: 1. Ho granda Dio, kiam mi rigardas la mirindaĵojn, kiujn kreis Vi, Kaj ke senĉese Via amo ardas por teni ĉion en plenharmoni', Animo mia gloras Vin per kant', ho granda Di', ho granda Di'! Animo mia gloras Vin per kant', ho granda Di', ho granda Di'! 2. Pri Vi parolas la somera vento, kaj floroj odorantaj en kampar', Trilantaj birdoj en vespersilento, sennombraj voĉoj de la kreitar' — Animo mia gloras Vin per kant', ho granda Di', ho granda Di'! Animo mia gloras Vin per kant', ho granda Di', ho granda Di'! 3. Miraklojn vidas mi en la Biblio, faritajn jam de tempo de Adam'; Dum ĉiuj jaroj de mondhistorio ne ĉesis Via gracoplena am'. Animo mia gloras Vin per kant', ho granda Di', ho granda Di'! Animo mia gloras Vin per kant', ho granda Di', ho granda Di'! 4. Kaj kiam mi memoras pri la gloro de mia savo per la Krist-ofer', Mi klinas min kun adorad-fervoro, dankante Vin kun pura kor-sincer'. Animo mia gloras Vin per kant', ho granda Di', ho granda Di'! Animo mia gloras Vin per kant', ho granda Di', ho granda Di'! 5. Kaj fine falos ĉiuj tempvualoj, kaj bonvenigos nin Emanuel'; Ravege sonos la anĝel-ĥoraloj; ekĝuos mi la gloron de l' ĉiel'. Des pli mi laŭde gloros Vin per kant', kaj dankos Vin, ho bona Di'! Des pli mi laŭde gloros Vin per kant', kaj dankos Vin, ho bona Di'! Topics: Praise to God Scripture: Psalm 104:1 Used With Tune: O STORE GUD Text Sources: AK 30 (= Ad 455)
TextAudio

Ho preĝa hor'!

Author: William Walford; Ros' Haruo Appears in 1 hymnal First Line: Ho preĝa hor', ho preĝa hor', Lyrics: 1. Ho preĝa hor', ho preĝa hor', El mondaj zorgoj vi vokas for, Petante ke ĉe l' Patra tron' Mi ĉion petu laŭ Lia bon'. En tempoj de ĉagren' kaj ĝen' L' animon ofte trafis ben', Kaj mi de l' tent' eskapis for Pro vi, ho dolĉa preĝa hor'! 2. Ho preĝa hor', ho preĝa hor', La ĝojon sentas mi en la kor' De tiuj, kiuj ardas en Atend' sopira je via ven'. Kun tiaj mi irigas min Al loko, kie montras sin Vizaĝo kara de l' Sinjor', Dum vi, ho dolĉa preĝa hor'! 3. Ho preĝa hor', ho preĝa hor', Jen mian peton vi portos for Al Tiu, kiu en intim' Atendas beni min al anim'. Ĉar diras Li: “Rigardu min, Kaj kredu : graco gardos vin!” Al Li do pasu ĉiu zorg' Ĝis vi, ho dolĉa preĝa hor'! Topics: Prayer; Worship Service Used With Tune: SWEET HOUR
TextAudio

Cedu kaj sciu

Author: Ros' Haruo Appears in 1 hymnal Lyrics: 1. Cedu, kaj sciu : Mi estas Dio, Cedu, kaj sciu : Mi estas Dio, Cedu, kaj sciu, ke Mi estas Di'. 2. Mi estas via resaniganto, Mi estas via resaniganto, Mi estas via resanigant'. 3. Silentu, kaj sciu: Mi estas Di'; Silentu, kaj sciu: Mi estas Di'; Silentu, kaj sciu, ke Mi estas Di'. Topics: Faith, Confidence; Tranquility Scripture: Psalm 46:10 Used With Tune: BE STILL AND KNOW
TextAudio

Motherhood, sublime, eternal

Author: J. S. Cutler Appears in 6 hymnals Lyrics: 1 Motherhood, sublime, eternal, lives in God’s great heart of Love; Ever holds us, safe enfolds us, underneath, around, above; Patient, tender, kind, forgiving, though in devious paths we roam; Gently chides us, ever guides us, and all-loving, leads us home. 2 Ev’ry wrong will sure be righted; ev’ry evil swept away; Truth upspringing, justice bringing, ushers in the brighter day; Mother calls her earthly children, loves them, lifts them when they fall; Striving, calling, fainting, falling, Motherlove enfolds them all. 3 God is love, and love forever in the motherheart is blest; Lives the longest, lifts the strongest, far outreaching all the rest; Not by might, and not by wisdom comes our lifting from the sod: Love’s pure glory tells the story in the Motherheart of God. Used With Tune: MOTHERHOOD
TextAudio

Dia vort', el Dia sfer'

Author: Albrecht Kronenberger Appears in 1 hymnal Lyrics: 1. Dia Vort', el Dia sfer' saltis Vi al nia ter'. Nin klinante antaŭ Vi, Vin, Di-Fil', adoras ni. 2. Krist', el Via Dia hal' venis Vi al tia stal'. Nin klinante antaŭ Vi, Vin, Di-Fil', adoras ni. 3. Hom' fariĝis Vi por ni, ke la hom' fariĝu Di'. Nin klinante antaŭ Vi, Vin, Di-Fil', adoras ni. 4. Do plenigu, ho Sinjor', nin per Via Dia glor'. Nin klinante antaŭ Vi, Vin, Di-Fil', adoras ni. Topics: Christmas; Incarnation of God Scripture: John 1:14 Used With Tune: DANKET GOTT, DENN ER IST GUT Text Sources: Adoru #226
TextAudio

Gloro al Di' en la alto

Author: Adolf Burkhardt Appears in 2 hymnals Lyrics: [Laŭ Adoru Kantante 46:] 1 Gloro al Di’ en la aalto! 2 Paco sur tero, sur teero, inter 3 homoj Difaavooro. A- 4 -aaamen. Aaamen. [Laŭ Adoru 206:] 1 Gloro al Di’ en la aaltoj! 2 Paco sur tero, sur teero, al la 3 ho_moj_de_ Lia favooro. A- 4 -aaamen. Aaamen. Topics: Rounds, Canons, etc.; Christmas Scripture: Luke 2:14 Used With Tune: EHRE SEI GOTT Text Sources: Adoru Kantante #46, Adoru #206; Traditional church round text
TextFlexScoreFlexPresentAudio

Amazing Grace! (the "Olney" stanzas)

Appears in 1,441 hymnals First Line: Amazing grace! How sweet the sound Lyrics: 1. Amazing grace! How sweet the sound That saved a wretch like me! I once was lost, but now am found; Was blind, but now I see. 2. 'Twas grace that taught my heart to fear, And grace my fears relieved; How precious did that grace appear The hour I first believed. 3. Through many dangers, toils and snares, I have already come; 'Tis grace hath brought me safe thus far, And grace will lead me home. 4. The Lord has promised good to me, His Word my hope secures; He will my Shield and Portion be, As long as life endures. 5. Yea, when this flesh and heart shall fail, And mortal life shall cease, I shall possess, within the veil, A life of joy and peace. 6. The world shall soon dissolve like snow, The sun refuse to shine; But God, who called me here below, Shall be forever mine. Topics: Grace Unbounded Used With Tune: AMAZING GRACE (ORB)
TextAudio

Bonvenon al vi, haleluja!

Author: Anonima Appears in 1 hymnal Lyrics: 1. Bonvenon al vi, haleluja! Ni ĝojas kun vi, haleluja! Salutas ni vin, haleluja! Dio kun vi! 2. Adiaŭ al vi, haleluja! Ni tristos post vi, haleluja! Adiaŭ al vi, haleluja! Dio kun vi! Topics: Greetings; Farewell Used With Tune: BONVENON Text Sources: Original source unknown; ADORU #922 (= Ni Vivu #195)

Pages


Export as CSV