Author: Mihály Kecskeméti Vég; Adolf Burkhardt Appears in 2 hymnals First Line: Kiam David' en granda malĝojo Lyrics: 1. Kiam David' en granda malĝojo,
Eĉ de amikoj moke spitata,
En sia koro plendis amare,
Preĝi komencis li al la Eternul':
2. Dio Sinjoro, turnu, mi petas,
Viajn okulojn al Via sklavo.
Ne plu min lasu en la mizero,
Ĉar la animon mian konsumas plor'.
3. Ho, se mi havus, kiel kolombo,
Viglajn flugilojn, mi jam forflugus!
Se Li permesus, mi jam delonge
Estus fuĝinta foren al dezertej'!
4. Mia animo kaj miaj pensoj !
Fidu konstante nur vian Dion,
Ĉar Li aŭskultos viajn petegojn,
Viajn premantajn ŝarĝojn Li prenos for. Scripture: Psalm 55 Used With Tune: PSALMUS HUNGARICUS Text Sources: Adoru Kantante #118
Psalmus Hungaricus