1. Animo, levu kanton de ĝojo kaj admir'
Por laŭdi la reganton de ĉiu viva spir'!
La Estron supre glori fariĝu sol-motiv'
Por kredi kaj labori dum tuta mia viv'.
2. Feliĉaj, kiuj konas la Dion de Jakob'
Kaj sin al li transdonas por juĝo aŭ aprob'!
Plej bona ĉi elekto, plej bela ĉi trezor'!
Eterne sen difekto teniĝas mens' kaj kor'.
3. Ho kia Di-potenco, neelĉerpebla fort'!
Ĝin pruvas, de l' komenco, la verk' de l' krea Vort' :
De l' tero abundego; ĉielo kaj stelar';
De l' fiŝoj granda grego en vasta, brua mar'.
4. Maljuston li elbaras kaj celas nur al bon'
Por ili, kiuj staras kun fid' ĉe lia tron'.
Promesojn li plenumas kun ĝoj' laŭ propra vol';
Al subprematoj lumas per helpo kaj konsol'.
5. En mort-danĝer' disponas Li sav-eblecojn mil,
Kaj prete manĝon donas al malsatanta fil'.
Ruĝigas li la vangojn eĉ per modesta pan';
Malliberejajn stangojn disrompas lia man'.
6. Tro feblas mia preĝo por lia inda glor'.
Li sola estas reĝo, mi — nur velkinta flor'.
Sed ĉar mi apartenas al lia famili',
Laŭpove nun mi benas la Nomon nur des pli.
Source: TTT-Himnaro Cigneta #36