Go Ad-Free
If you regularly use Hymnary.org, you might benefit from eliminating ads. Consider buying a subscription.
Text: | Ho Dio, tra jarmiloj Vi fidele helpis nin |
Author: | Isaac Watts |
Translator: | William John Downes |
Tune: | ST. ANNE |
Composer (attributed to): | William Croft |
1. Ho Dio, tra jarmiloj Vi
Fidele helpis nin;
Do, prave kun espero ni
Persistos ĝis kulmin'.
2. Se ŝtormoj venos kun minac',
Ŝirmilo estos Vi;
Sufiĉaj Via brak' kaj grac';
Timigos nin neni'.
3. Jam antaŭ ol aperis ter',
Ĉielo, aŭ la mar',
Ekzistis Vi en la mister'
De l' Dia potencar'.
4. Ĉe Vi eonoj pasas for
Simile al vesper';
Aŭ al la lasta nokta hor'
Je l' brila sun-aper'.
5. Simile al rivera flu'
La tagoj glitas for,
Kaj restas en memor' ne plu,
Kiel sonĝo je l' aŭror'.
6. Ho Dio, tra jarmiloj Vi
fidele helpis nin.
Tra ĉia sort' nin gardu, Di',
Ĝis glora la destin'.
Text Information | |
---|---|
First Line: | Ho Dio, tra jarmiloj Vi fidele helpis nin |
Title: | Ho Dio, tra jarmiloj Vi fidele helpis nin |
English Title: | Our God, our help in ages past |
Author: | Isaac Watts (1714) |
Translator: | William John Downes |
Language: | Esperanto |
Topic: | Ever-Faithfulness of God |
Source: | AK 165 (= Ad 494) |
Tune Information | |
---|---|
Name: | ST. ANNE |
Composer (attributed to): | William Croft (1708) |