1. Ho paŝtistoj Betlehemaj! Diru, kion vidis vi?
Kiam venis la anĝelo, kion tiam diris li?
Glo---------------ria in excelsis Deo!
Glo---------------ria in excelsis De-o!
2. „Vidis ni en fojna trogo — laŭ la diro de l’ anĝel’ —
Jesueton, homan bebon, tamen, Reĝon de ĉiel’.
Glo---------------ria in excelsis Deo!
Glo---------------ria in excelsis De-o!
3. Tiam himnis anĝelaro ĝojan kanton de esper’:
„Glor’ al Dio en la alto, paco al la tuta ter’.”
Glo---------------ria in excelsis Deo!
Glo---------------ria in excelsis De-o!
4. Ho paŝtistoj! ni vin dankas. Ni adoru Lin kun vi.
Al Jesuo, Reĝ’ de Gloro, same laŭdu ankaŭ ni. Glo---------------ria in excelsis Deo!
Glo---------------ria in excelsis De-o!