Text:Adoru ni nun la Reĝon de glor'
Adapter (English):Robert Grant
Author (English):William Kethe
Translator, vv. 1-2, 3b-6:William John Downes
Translator, vv. 3a, 7:ROS' Haruo
Tune:HANOVER
Composer:William Croft
Media:MIDI file

3a. Adoru ni nun la Reĝon de glor'

1. Adoru ni nun la Reĝon de glor',
Kaj kantu ni kun laŭdego el kor':
Potenca, am-plena, de ĉio la Font',
Ja Di' suverena, eterna Savont'.

2. Prikantu do Lin, reĝantan kun grac'.
Stelarojn sen fin' Li kreas en spac',
Kaj ankaŭ fulm-nubojn minacajn laŭ form';
Li rajdas kerubojn, heroldojn de l' ŝtorm'.

3. Tutpova Sinjor', pratempe per Vort'
Vi celis nin por eterna bon-sort',
Establis la teron per firma dekret',
Kaj kaŝis misteron en ĉiu floret'.

4. Al la kreitar' ja mankas neni'.
La ter-loĝantar' klarvidas, ke Vi
Provizas abunde por ĉies bezon'.
Ni dankas profunde pro ĉia am-don'.

5. Mallonga la viv' de ni sur la ter';
Fatala la driv' al fina mister';
Sed ne al Infero, ĉar fido al Di'
Kaj la Krist-ofero nin savos de ĝi.

6. Leviĝas de l' ĥor' anĝela la laŭd'
Al Vi, Di-Sinjor', kun ĝoja aplaŭd'.
Simile de l' tero leviĝas, ho Di',
Kun arda sincero laŭdkanto al Vi.

7. Mortema polvid', feblega teran'
Vin kredas kun fid' al via vivoplan':
Tenera kompato, ŝirmanta fortik' —
Kreinto, Helpanto, Savonto, Amik'!

Text Information
First Line: Adoru ni nun la Reĝon de glor'
Title: Adoru ni nun la Reĝon de glor'
English Title: O worship the King, all-glorious above
Translator, vv. 3a, 7: ROS' Haruo (ca. 1996)
Translator, vv. 1-2, 3b-6: William John Downes
Adapter (English): Robert Grant (1833)
Author (English): William Kethe (1561)
Language: Esperanto
Scripture:
Topic: Praise to God
Tune Information
Name: HANOVER
Composer: William Croft (1708)



Media
MIDI file: Hanover
More media are available on the tune authority page.

Suggestions or corrections? Contact us