Text Results

‹ Return to hymnal
Hymnal, Number:thcfinal
In:texts

Planning worship? Check out our sister site, ZeteoSearch.org, for 20+ additional resources related to your search.
Showing 1 - 10 of 292Results Per Page: 102050
TextAudio

En lando malproksime for

Author: Cecil Frances Alexander; Adela Ŝefer Appears in 7 hymnals Lyrics: 1. En lando malproksime for, sur verda monta pint', krucume mortis la Sinjor', de l' mondo la Savint'. 2. Ha! nedireble premis lin doloroj kaj sufer'! Li mortis, ĉar li amis nin kaj ĉiun sur la ter'. 3. Por nia savo mortis li, pardono al homar'; por ke ĉielon iru ni tra ora portalar'. 4. Li sola povis doni sin por helpi nin al bon'; li sola povas gvidi nin al glora Dia tron'. 5. Ho, kare, kare amis li, kaj elaĉetis nin! Al lia sango fidu ni kaj ĉiam amu lin. Topics: Passion Scripture: Mark 15:22-24 Used With Tune: HORSLEY Text Sources: HE 55
Text

Stanzas on Freedom

Author: James Russell Lowell Appears in 61 hymnals First Line: Men! whose boast it is that ye Lyrics: 1. Men! whose boast it is that ye come of fathers brave and free, If there breathe on earth a slave, are ye truly free and brave? If ye do not feel the chain, when it works a brother's pain, Are ye not base slaves indeed, slaves unworthy to be freed? Are ye not base slaves indeed, slaves unworthy to be freed? 2, Women! who shall one day bear, sons to breathe New England air, If ye hear, without a blush, deeds to make the roused blood rush Like red lava through your veins, for your sisters now in chains — Answer! are ye fit to be mothers of the brave and free? Answer! are ye fit to be mothers of the brave and free? 3. Is true Freedom but to break fetters for our own dear sake, And, with leathern hearts, forget that we owe mankind a debt? No! true Freedom is to share all the chains our brothers wear, And, with heart and hand, to be earnest to make others free! And, with heart and hand, to be earnest to make others free! 4. They are slaves who fear to speak for the fallen and the weak; They are slaves who will not choose hatred, scoffing, and abuse, Rather than in silence shrink from the truth they needs must think; They are slaves who dare not be in the right with two or three. They are slaves who dare not be in the right with two or three. Topics: Human Rights Used With Tune: MENDELSSOHN Text Sources: A Left-Labour Website
TextAudio

Alestu, fidelaj

Author: Anonymous; John Francis Wade; Montagu Christie Butler; Frederick Oakeley Appears in 3 hymnals First Line: Alestu, fidelaj, ĝoje triumfantaj Refrain First Line: Ni venu kaj adoru Lyrics: 1. Alestu, fidelaj, ĝoje triumfantaj. Venu, ho venu vi al Betlehem'! Vidu naskitan Reĝon de anĝeloj! Ni venu kaj adoru, ni venu kaj adoru, Ni venu kaj adoru al Kristo, Sinjor'! 2. Dio el Dio, Lumo el la Lumo, Tamen naskita el la virgulin'; Dio en vero, Die generita: Ni venu kaj adoru, ni venu kaj adoru, Ni venu kaj adoru al Kristo, Sinjor'! 3. Ĝoje kantadu ĥoro anĝelara; kantu la aŭloj de ĉielo mem: “Gloro al Dio en supera alto!” Ni venu kaj adoru, ni venu kaj adoru, Ni venu kaj adoru al Kristo, Sinjor'! 4. Ame ni danku al la Dia Bebo, Kies naskiĝon gaje festas ni: Vorto eterna, nun enkarniĝinta: Ni venu kaj adoru, ni venu kaj adoru, Ni venu kaj adoru al Kristo, Sinjor'! Topics: Christmas Scripture: Luke 2:15 Used With Tune: ADESTE FIDELES
TextAudio

El la oriento venis saĝular'

Author: Godfrey Thring; Agnes B. Deans Appears in 3 hymnals Lyrics: 1. El la oriento venis saĝular' Al la infaneto, Reĝo de l' homar'. Ili vidis lumon nokte sur ĉiel': Venis kondukataj de gvidanta stel'. 2. En humila hejmo ili trovis Lin, Kaj kun adorado teren klinis sin. Ho, mirinda lumo, kiu el ĉiel' Ilin kondukadis: Dia gvida stel'! 3. Nur en fojna trogo kuŝis Vi, Sinjor'; Tamen super ĉio reĝas nun en glor'. Sed ankoraŭ multaj vivas en malhel': Ilin ankaŭ lumu Via gvida stel'. 4. Ĉiujn forvagantojn revenigu Vi; Helpu perdiĝantojn Via lum-radi'. Al la nesciantoj pri la vivo-cel' Donu klaran lumon — brilu Via stel'. 5. Tra malluma nokto daŭre gvidu Vi Per la sava lumo de l' evangeli'. Voku ĉiun genton hejmen al ĉiel'; Ame kondukadu per gvidanta stel'. Topics: Epiphany Scripture: Matthew 2:1-2 Used With Tune: EVELYNS Text Sources: HE 40 = Ad 267
TextAudio

Firme kredas mi kaj vere

Author: John Henry (Kardinalo) Newman; Leonard Ivor Gentle Appears in 3 hymnals Lyrics: 1. Firme kredas mi kaj vere Dio estas Triunuo. Kaj la Filo, eĉ surtere, Enkarniĝis en Jesuo. 2. Fidas mi kun plenespero Al la kruca sav-deklaro, Mortu per la Di-mistero Ĉiu peka penso, faro. 3. Venas lumo, vivo, forto Nur per graco de l' Sinjoro. Ĉiopova, Sankta Vorto, Lin mi amas kun fervoro. 4. Ankaŭ, Sanktan Eklezion Mi respektas, pro Jesuo. Ŝi instruos, ĝis en Cion Li mem estos mia ĝuo. 5. Ho adoru, terloĝanto, Kun anĝeloj ĉe l' zenito Nun al Dio, la Kreanto, Patro, Filo, kaj Spirito. Topics: Confession of Faith; Baptismal Confession Used With Tune: STAFFORD Text Sources: EH 96
TextAudio

Amiko sur la vivo-vojo

Author: Anonima; Kloster Kirchberg Appears in 1 hymnal Lyrics: 1. Amiko sur la vivo-vojo, estu kun ni! Vin vokis ĉiu trista homo: estu kun ni! Vagadas homoj, tempo fuĝas, sed daŭras Via nom', eĉ se Vi plu al ni misteras. Estu kun ni! 2. Dum koro kantas kaj fieras, estu kun ni! Dum ni angoras kaj esperas, estu kun ni! Se tiel ni rapide kuras al nova vivo-cel', ni fide iru laŭ Di-vero. Estu kun ni! 3. Dum tuta mondo nin allogas, estu kun ni! Dum endas peni, viv-oferi, estu kun ni! Se nia hasta penso flugas tra fora univers', kaj Vin, ho Dio, ni forgesas: Estu kun ni! 4. Dum vojo estas al ni peza, estu kun ni! Dum ni respondojn vane serĉas, estu kun ni! Se ni sopiras al patrino, al ŝia kora am', Vi tiam montru vojon Vian. Estu kun ni! Topics: God being with us Used With Tune: ESTU KUN NI Text Sources: Ni vivu #191
TextAudio

Al turnopunkt' de sunleviĝ'

Author: Ĉeljo Seduljo (Cœlius Sedulius); Gerrit Berveling Appears in 4 hymnals First Line: Al turnopunkt' de sunleviĝ' kaj ĝis ekstremo de la ter' Lyrics: Al turnopunkt' de sunleviĝ' kaj ĝis ekstremo de la ter' ni kantu al Princ' Kristo : lin Maria naskis Virgulin'. Benata la Farint' de l' mond' sin vestis per ĉi sklava korp' por savi karnon per la karn' ke ne perdiĝu kreitar'. Ĉastegan ventron de patrin' la graco trafas el ĉiel', knabina ventro pro sekret' pezegas : ŝi ne konas ĝin. Do domo de pudora kor' tuj iĝas templo nur por Di' : la netuŝitulin' sen vir' koncipas filon en uter'. En naskospasmoj naskas lin, kiun anoncis Gabriel' — kaj suprensalte jam Baptist' rekonas lin el panja sin'. Fojn' por kuŝado, kial ne? li ne malŝatas pri manĝuj' : per iom lakto nutras sin, dank' kiun manĝas ĉiu bird'. Ĝojegas ĉielula ĥor', anĝeloj kantas nun por Di' kaj al paŝtistoj la Paŝtist' montriĝas : ĉies li kreint'. Jesu', la gloro jen por vi — ĉar vi naskiĝis el Virgin' — kun Patro kaj Vivig-Spirit' por ĉiamdaŭra la tempeg'. Used With Tune: A SOLUS ORTIS CARDINE
TextAudio

Ĝojo ravas mian koron

Author: Paul Gerhardt (ca. 1653-56); Catherine Winkworth; Leonard Ivor Gentle Appears in 5 hymnals Lyrics: 1. Ĝojo ravas mian koron Aŭdas mi, ĉie ĉi, Dolĉan anĝel-ĥoron; "Krist' naskiĝis!" kantas ĥoro Tra l' aer', al la ter', "Kristo la Sinjoro!" 2. Aŭdu! voĉo en sincero Jen al ni diras ĝi, "Fuĝu de danĝero; Fratoj, venu en liberon, Ĉar al vi donas mi Vivon kaj esperon." 3. Venu, ni rapide iru Por ke ni antaŭ li Surgenue miru; Ame li al ni sopiras, Jen la stel', Dia hel', Nin al li ĝi tiras. 4. Vin, Sinjoro, mi obeos, Ĝis la fin' amos vin, Do, mi ne pereos; Restos mi en domo via, En la ĝoj', sen aloj', De eterno Dia. Topics: Christmas Used With Tune: EBELING Text Sources: EH 37
TextAudio

Jesuo Parolas

Author: D. Matthews Appears in 1 hymnal First Line: Infanoj, ho infanoj miaj Lyrics: 1. Infanoj, ho infanoj miaj! Ĉu vi ne aŭdas min vokantan? Ho, levu sin okuloj viaj! Aŭskultu, aŭdu min plorantan. 2. Ja vane pacon vi sopiras, Preĝante el la tuta mondo, Se tamen ĉiu nur deziras, Ke venka estu lia rondo. 3. Soldatoj, interbatalanta, Murdante unu la alian, Petegas, laŭte min vokante, La helpon kaj la benon mian. 4. Kaj ĉiu kredas sin la prava, Ĉar "sankta estas la afero" — Proklamas la malvenkon sklava, Semante pacon sur la tero! 5. Infanoj! viaj vortoj pikas La koron mian sangadantan, Kaj viaj preĝoj ne efikas: Mi aŭdas preĝon nur amantan. 6. "Pardonu" estis mia vorto, "Pardonu viajn malamikojn." Nur amo estas vera forto: Ĝi sola havas bonefikojn. 7. Pripensu, do, infanoj miaj! Ĉesigu vian bataladon. Min ne atingas vortoj viaj; Mi ne aŭskultas malamadon. 8. Denove nun vi min krucumas, Per akra glavo min tranĉante; Ne miajn vortojn vi plenumas, Kunhomojn tiel mortigante. Topics: Call to Pacifism Used With Tune: HEREFORD Text Sources: HE 207
TextAudio

Ho! triumfa Pask-tagiĝo

Author: Clarence Bicknell Appears in 3 hymnals Lyrics: 1. Ho! triumfa Pask-tagiĝo, Ha--le-lu-ja! Pro Jesua releviĝo! Ha--le-lu-ja! Li suferis krucon, morton, Ha--le-lu-ja! Elaĉetis nian sorton. Ha--le-lu-ja! 2. Kantu ni en laŭda ĥoro, Ha--le-lu-ja! Al Jesuo, reĝ' de gloro, Ha--le-lu-ja! Ĉar per kruc' kaj tombo liaj, Ha--le-lu-ja! Pardoniĝis pekoj niaj. Ha--le-lu-ja! 3. Nun per suferado lia, Ha--le-lu-ja! Aĉetiĝis savo nia; Ha--le-lu-ja! Kaj li reĝas en ĉieloj, Ha--le-lu-ja! Kie kantas la anĝeloj. Ha--le-lu-ja!" Topics: Easter; Resurrection Scripture: Mark 16:6 Used With Tune: LLANFAIR Text Sources: HE

Pages


Export as CSV