Instance Results

‹ Return to hymnal
Hymnal, Number:thcfinal
In:instances

Planning worship? Check out our sister site, ZeteoSearch.org, for 20+ additional resources related to your search.
Showing 121 - 130 of 740Results Per Page: 102050
TextAudio

De val' kaj fjordo

Author: Magnus Brostrup Landstad (1802-80); Hans Amund Rosbach Hymnal: THCFinal #85 Lyrics: 1. De val’ kaj fjordo eksonas „Glor’ al Di’”. De mont’ ĝis bordo hodiaŭ kantos ni. La sonorilo vokadas al ni, ĉar La Dia Filo naskiĝis al homar’! La sav’ al brilo el ĉiu pekofar’. 2. Kaj ĉiu homo nun iru sur la voj’ Al Dia domo, al la eterna ĝoj’! Ĉar nun ni festas Kristnaskon per ador’, Jesuo estas en la premita kor’, Kaj beno restas, dum ĉesas ĉiu plor’. 3. En la fojnujo ridetas Fil’ de Di’. Kun halelujo paŝtistoj tuj ĉe Li Genuas. Preĝo kaj mirho, dolĉ-odor’: Ofer’ de reĝo, alvenas ja eĉ or’. Pro sav’ el leĝo ĝojegu ĉiu kor’! 4. Ho, dankon, Dio, pro veno al kaban’! Pro pac’, pro ĉio, precipe pro l’ Infan’! Ho, Kristo, benu, kreiĝu lum’ al ni! Kun varmo venu, degelu kor-glaci’! Kaj ĉiu prenu la gracon nur per Vi! 5. Ekstere neĝo kaj frosto regas nun, Sed de la reĝo ĉiela nova sun’ De amo graca ekbrilas sur ĉiel’, Al homo laca ĝi estas luma cel’: Je fino paca Kristnasko en la hel’! Topics: Christmas Languages: Esperanto Tune Title: PAA GUD ALENE
TextAudio

Descendu, dolĉa ĉaro

Author: Ros' Haruo; Miko Sloper; Ionel Oneţ Hymnal: THCFinal #86 First Line: Mi trans Jordano kion vidis? Refrain First Line: Descendu, dolĉa ĉaro! Lyrics: Descendu, dolĉa ĉaro! (Venu kaj portu min for!) ["For hejmen!"] Descendu, dolĉa ĉaro! (Venu kaj portu min for!) 1. Mi trans Jordano kion vidis? (Venu kaj portu min for!) ["Ĉielen!"] Anĝela bando ĉaron gvidis! (Venu kaj portu min for!) Descendu, dolĉa ĉaro! (Venu kaj portu min for!) ["For hejmen!"] Descendu, dolĉa ĉaro! (Venu kaj portu min for!) 2. Se vi alvenos antaŭ mi__— (Venu kaj portu min for!) ["Ĉielen!"] Anoncu, ke venos ankaŭ mi__! (Venu kaj portu min for!) Descendu, dolĉa ĉaro! (Venu kaj portu min for!) ["For hejmen!"] Descendu, dolĉa ĉaro! (Venu kaj portu min for!) Languages: Esperanto Tune Title: SWING LOW
TextAudio

Di', la Sinjor', estas reĝ' en potenco kaj gloro

Author: Joachim Neander; Z. Topelius; Magda Carlsson Hymnal: THCFinal #87 Lyrics: 1. Di', la Sinjor', estas reĝ' en potenco kaj gloro. Venu, popoloj, Eterne al li la adoro! Tenas la fort' De la majesta Di-vort' Mondojn sub ŝirm' de Sinjoro. 2. Laŭdu lin! Ĉion li gvidas kun alta sagaco. Kreis li nin kaj ĉi teren rigardas kun graco. En lia man' Por la mizer' estas pan', Plenaj trankvilo kaj paco. 3. Al Di-Sinjor', nia Patro, laŭtigu jubilon, Ĉar li sur kruc' por pekuloj oferis la Filon. Gvidas al ver' Li la fidelajn sur ter'; Donas la vorto gvidilon. Topics: Wisdom and Goodness of God Scripture: Psalm 106:1 Languages: Esperanto Tune Title: LOBE DEN HERREN
TextAudio

Di' naskiĝis, forto falas

Author: Franciszek Karpiński; Anonima; Anonima Hymnal: THCFinal #88 Lyrics: 1. Di' naskiĝas, forto falas, Mond-sinjoro nude tremas; fajro frostas, brilo palas, Senfinulon limoj tenas: Fil' de gloro en mizero; Vivon Morto jam strangolas. Vort' karniĝis sur la tero, inter ni kunloĝi volas. 2. Kio grandas pli ol tero? Di' rezignas Sian ĝojon. Ne plezuro, sed sufero sekvas Lian homan vojon. Por nin savi de l' kolero kiel pek-ofer' Li rolas. Vort' karniĝis sur la tero, inter ni kunloĝi volas. 3. Li, en povra stal' naskito, trogon havas, ne lulilon. Brutoj staras ĉe la lito, fojno kovras Dian Filon. Malriĉuloj kun sincero Lin salutas, Lin konsolas. Vort' karniĝis sur la tero, inter ni kunloĝi volas. 4. Levu manon, Di-infano, nian karan landon benu, ke konsil' al ni kaj sano kaj per Vi bonfarto venu. Vi fortigas en espero, kiam Vi al ni parolas. Vort' karniĝis sur la tero, inter ni kunloĝi volas. Topics: Christmas Languages: Esperanto Tune Title: BÓG SIĘ RODZI
TextAudio

Dia vort', el Dia sfer'

Author: Albrecht Kronenberger Hymnal: THCFinal #89 Lyrics: 1. Dia Vort', el Dia sfer' saltis Vi al nia ter'. Nin klinante antaŭ Vi, Vin, Di-Fil', adoras ni. 2. Krist', el Via Dia hal' venis Vi al tia stal'. Nin klinante antaŭ Vi, Vin, Di-Fil', adoras ni. 3. Hom' fariĝis Vi por ni, ke la hom' fariĝu Di'. Nin klinante antaŭ Vi, Vin, Di-Fil', adoras ni. 4. Do plenigu, ho Sinjor', nin per Via Dia glor'. Nin klinante antaŭ Vi, Vin, Di-Fil', adoras ni. Topics: Christmas; Incarnation of God Scripture: John 1:14 Languages: Esperanto Tune Title: DANKET GOTT, DENN ER IST GUT
TextAudio

Dia vorto restas

Author: K-ro Henry Williams Baker; Montagu Christie Butler Hymnal: THCFinal #90 Lyrics: 1. Dia vorto restas, Nia gvido estas; Lumas ĝi la vojon, Donas puran ĝojon. 2. Meze de ĉagreno Sonas ĝia beno; Vorto de konsolo, Sava Diparolo. 3. Trans ventega maro, Nigra nubegaro, Ĝia lum' direktas, Voje nin protektas. 4. Fonto de plezuro, Ĝojo sen mezuro, Mino da trezoro Por la simpla koro. 5. Dum la vivo restos, Ĝi subtenos estos; Plej konsola vorto, Kiam venos morto. 6. Gvidu la influo De la sanktinstruo, Ĝis kun la Sinjoro Restos ni en gloro. Topics: Word of God; Holy Scripture Scripture: 1 Peter 1:25 Languages: Esperanto Tune Title: RAVENSHAW
TextAudio

Dia vorto restas

Author: K-ro Henry Williams Baker; Montagu Christie Butler Hymnal: THCFinal #90a Lyrics: 1. Dia vorto restas, Nia gvido estas; Lumas ĝi la vojon, Donas puran ĝojon. 2. Meze de ĉagreno Sonas ĝia beno; Vorto de konsolo, Sava Diparolo. 3. Trans ventega maro, Nigra nubegaro, Ĝia lum' direktas, Voje nin protektas. 4. Fonto de plezuro, Ĝojo sen mezuro, Mino da trezoro Por la simpla koro. 5. Dum la vivo restos, Ĝi subtenos estos; Plej konsola vorto, Kiam venos morto. 6. Gvidu la influo De la sanktinstruo, Ĝis kun la Sinjoro Restos ni en gloro. Topics: Word of God; Holy Scripture Scripture: 1 Peter 1:25 Tune Title: OXFORD
TextAudio

Ding dong! Plenas en ĉiel'

Author: George Ratcliffe Woodward; Albrecht Kronenberger Hymnal: THCFinal #91 Refrain First Line: Gloria, Hosana in excelsis! Lyrics: 1. Ding dong! Plenas en ĉiel' Jubilo sonorila. Ding dong! Venas de l' anĝel' Sciig' ĉiel-kreviga. Glo------------------------------ria, Hosana in excelsis! Glo------------------------------ria, Hosana in excelsis! 2. Sonu sube tie ĉi El kirko-tur' sonoro. Kantu l' tuta eklezi', Popolo kaj pastoro. Glo------------------------------ria, Hosana in excelsis! Glo------------------------------ria, Hosana in excelsis! 3. Via preĝo en maten': La sonoril-muziko. En vespero via ben': Bel-rima glor-kantiko. Glo------------------------------ria, Hosana in excelsis! Glo------------------------------ria, Hosana in excelsis! Topics: Christmas Languages: Esperanto; Latin (refrain) Tune Title: BRANLE DE L' OFFICIAL
TextAudio

Dio de ĉiel' kaj tero

Author: Reginald Heber; Richard Whateley; Montagu Christie Butler Hymnal: THCFinal #92 Lyrics: 1. Dio de l' ĉiel' kaj tero, Kies favor' Donas dormon de vespero Post taglabor'; Nun ripozon ame sendu, Anĝelaro nin defendu, Sanktaj sonĝoj nin atendu Dum nokta hor'. 2. Laborantajn aŭ dormantajn Gardu nin, Di'; Subtenadu nin mortantajn, Restu kun ni. Kiam sonos juĝa horo, Ne forlasu nin, Sinjoro, Prenu al ĉiela gloro Hejmen kun vi. Topics: Evening Scripture: Genesis 1:1 Languages: Esperanto Tune Title: AR HYD Y NOS
TextAudio

Dio de ĉiel' kaj tero

Author: Reginald Heber; Richard Whateley; Montagu Christie Butler Hymnal: THCFinal #92a Lyrics: 1. Dio de l' ĉiel' kaj tero, Kies favor' Donas dormon de vespero Post taglabor'; Nun ripozon ame sendu, Anĝelaro nin defendu, Sanktaj sonĝoj nin atendu Dum nokta hor'. 2. Laborantajn aŭ dormantajn Gardu nin, Di'; Subtenadu nin mortantajn, Restu kun ni. Kiam sonos juĝa horo, Ne forlasu nin, Sinjoro, Prenu al ĉiela gloro Hejmen kun vi. Topics: Evening Scripture: Genesis 1:1 Tune Title: NUTFIELD

Pages


Export as CSV