Text Results

‹ Return to hymnal
Hymnal, Number:thcfinal
In:texts

Planning worship? Check out our sister site, ZeteoSearch.org, for 20+ additional resources related to your search.
Showing 1 - 10 of 290Results Per Page: 102050
TextAudio

Dio, pli apud Vin

Author: Sarah Flower Adams; diversaj (mozaiko) Appears in 4 hymnals Lyrics: 1. Dio, pli apud vin, pli apud vin! Eĉ se per kruca voj’ vi levos min; Ĉio nur tiros min, Dio, pli apud vin — Pli apud vin! Pli apud vin! 2. Se voje kovros min nokta kurten’, Sur tera lito, kun ŝtona kusen’; Sonĝoj venigu min, Dio, pli apud vin — Pli apud vin! Pli apud vin! 3. Ĉio montriĝu nur ŝtup’ al ĉiel’, Kion alsendas vi kun ama cel’; Voku anĝeloj min, Dio, pli apud vin — Pli apud vin! Pli apud vin! 4. Tiam laŭdkantos mi en frua hor’; Kreos Betelon el ŝtona dolor’; Kaj per sufero pli alproksimiĝos mi, Dio, al vi, Dio, al vi. 5. Se ĝoje flugos mi tra la eter’, Preter la sun’ kaj lun’ kaj stela sfer’; Kantos ankoraŭ mi, Dio, pli apud vi — Pli apud vi! Pli apud vi! Topics: Faith, Confidence in God Used With Tune: BETHANY Text Sources: HE 100
TextAudio

En lando malproksime for

Author: Cecil Frances Alexander; Adela Ŝefer Appears in 7 hymnals Lyrics: 1. En lando malproksime for, sur verda monta pint', krucume mortis la Sinjor', de l' mondo la Savint'. 2. Ha! nedireble premis lin doloroj kaj sufer'! Li mortis, ĉar li amis nin kaj ĉiun sur la ter'. 3. Por nia savo mortis li, pardono al homar'; por ke ĉielon iru ni tra ora portalar'. 4. Li sola povis doni sin por helpi nin al bon'; li sola povas gvidi nin al glora Dia tron'. 5. Ho, kare, kare amis li, kaj elaĉetis nin! Al lia sango fidu ni kaj ĉiam amu lin. Topics: Passion Scripture: Mark 15:22-24 Used With Tune: HORSLEY Text Sources: HE 55
TextAudio

Ho ĝoja son'!

Author: Philip Doddridge; Leonard Ivor Gentle Appears in 3 hymnals First Line: Ho ĝoja son'! aŭskultu vi, Lyrics: 1. Ho ĝoja son'! aŭskultu vi, Nun venas la Sinjor'; Preparu kanton ĉiu lang', Kaj tronon ĉiu kor'. 2. Li venas savi al homar' El jugo de Satan'; Katenojn ferajn rompas li Per ĉiopova man'. 3. Li venas al la mizerul', Lin levas el dolor', Kaj ankaŭ al la humilul' Li venas kun favor'. 4. Ho Princ' de Paco, gloru ni Al via kara nom'; "Hosana"! ĝoje sonu nun De ĉiu danka hom'. Topics: Advent Used With Tune: ST. SAVIOUR Text Sources: EH 21
TextAudio

Hom-frato, amu kore fraton vian

Author: John Greenleaf Whittier; Montagu Christie Butler Appears in 3 hymnals First Line: Hom-frato, amu kore fraton vian! Lyrics: 1. Hom-frato, amu kore fraton vian! Ĉar paco fontas el la kompatem'. Adori estas: ami fraton sian; Himnado, preĝ': rideto, bon-farem'. 2. La religio, kiun Kristo konas, Al kor-rompitoj venas kun esper'; Perditojn trovas; helpon ame donas Al orfoj kaj vidvinoj en mizer'. 3. Sekvadu do al sankta la ekzemplo De Lia bon-farado kaj hom-am'. La mondo estos vasta Dia templo; La tuta vivo: ĝoja danko-psalm'. 4. Milito mortos tiam de la tero, Katenoj krevos per la Dia grac'. Fortretos am' la fajron de kolero, Kaj tie plantos arbon de la pac'. Topics: Human Brotherhood; Unity and Peace Scripture: Ephesians 5:1-2 Used With Tune: WELWYN
TextAudio

Dum ŝafistoj gardis gregon

Author: Nahum Tate; Liland Brajant Ros'; Liland Brajant Ros' Appears in 4 hymnals Lyrics: 1. Dum ŝafistoj gardis gregon je la noktomeza horo, Jen anĝelo venis el Ĉiel’, kaj ĉirkaŭbrilis glor’. “Ne timu!” diris li, ĉar teruris ilin ĉagrenego; “Al vi kaj ĉiuj homoj mi rakontas pri beneg’. 2. Al vi en reĝa Bet-Leĥem’ naskiĝis Davidido: La Savonto, Kristo, la Sinjor’ — jen signo por algvid’: La ĉielan Bebon trovos vi, videblan en humilo, Vinditan per ĉifona tuk’, kun trogo por lulil’ 3. Tiel finparolis la seraf’, kaj tuj aperis ĥoro Laŭdanta per la jena kant’ al Dio la Sinjor’: “Ĉia gloro al Plejalta Di’, kaj al la tero paco, Kaj Di-favoro al la homar’, eterne sava grac’!” Topics: Christmas Used With Tune: SHACKELFORD
TextAudio

Ĉiuj aĵoj tagaj, ĉio

Author: Franciszek Karpiński; César David von Gostomski; Adolf Burkhardt Appears in 3 hymnals Lyrics: 1. Ĉiuj aĵoj tagaj, ĉio nun ĉe Vi ripozu, Dio! Dum ni dorme ne laboras, Vin eĉ niaj sonĝoj gloras. 2. Niajn pekojn tre sincere ni bedaŭras, kore, vere. Ho, kompatu nin, Sinjoro! Tiel vokas nia koro. 3. Konfidante la Savanton, levis ni vesperan kanton. Nun ni preĝas por aliaj, baldaŭ dormos jam trankvilaj. 4. Gardu nin en ĉiu horo; zorgu nokte, ho Sinjoro; super ĉiuj hom-infanoj verŝu benon Viaj manoj. 5. En ĉielaj vastaj haloj iam sonos la ĥoraloj al la Triunu' mistera, sankta kaj senlime vera. Topics: Evening Praise Scripture: Psalm 42:8 Used With Tune: PIEŚŃ PORANNA Text Sources: AK 244 (= Ad 169)
TextAudio

Jesuo Parolas

Author: D. Matthews Appears in 1 hymnal First Line: Infanoj, ho infanoj miaj Lyrics: 1. Infanoj, ho infanoj miaj! Ĉu vi ne aŭdas min vokantan? Ho, levu sin okuloj viaj! Aŭskultu, aŭdu min plorantan. 2. Ja vane pacon vi sopiras, Preĝante el la tuta mondo, Se tamen ĉiu nur deziras, Ke venka estu lia rondo. 3. Soldatoj, interbatalanta, Murdante unu la alian, Petegas, laŭte min vokante, La helpon kaj la benon mian. 4. Kaj ĉiu kredas sin la prava, Ĉar "sankta estas la afero" — Proklamas la malvenkon sklava, Semante pacon sur la tero! 5. Infanoj! viaj vortoj pikas La koron mian sangadantan, Kaj viaj preĝoj ne efikas: Mi aŭdas preĝon nur amantan. 6. "Pardonu" estis mia vorto, "Pardonu viajn malamikojn." Nur amo estas vera forto: Ĝi sola havas bonefikojn. 7. Pripensu, do, infanoj miaj! Ĉesigu vian bataladon. Min ne atingas vortoj viaj; Mi ne aŭskultas malamadon. 8. Denove nun vi min krucumas, Per akra glavo min tranĉante; Ne miajn vortojn vi plenumas, Kunhomojn tiel mortigante. Topics: Call to Pacifism Used With Tune: HEREFORD Text Sources: HE 207
TextAudio

Hush, all ye sounds of war

Author: William H. Draper Appears in 3 hymnals Lyrics: 1. Hush, all ye sounds of war, ye nations all be still; A voice of heavenly joy steals over vale and hill. O hear the angels sing the captive world’s release: This day is born in Bethlehem the Prince of Peace. 2. No more divided be, ye families of men: Old enmity forget, old friendship knit again. In the new year of God let brothers’ love increase — This day is born in Bethlehem the Prince of Peace. Topics: Christmas Scripture: Isaiah 9:6 Used With Tune: PRINCE OF PEACE Text Sources: CW 195
TextAudio

Honor' kaj laŭd' al nia Di'

Author: Richard Hoppe; Johan Jakob Schütz, 17th c.; William John Downes Appears in 9 hymnals Lyrics: 1. Honor' kaj laŭd' al nia Di', Ĉar patre kun potenco Miraklojn ĉiam faris Li Laŭ Sia providenco. Profunde Li konsolas nin, Ke al mizero venu fin'. Al nia Di' honoro. 2. La anĝelaro dankas Vin, Sinjor' de l' alt-ĉieloj. Sur tero kaj en mara sin', Tre fore inter steloj, Laŭdegas ĉio Vin, kaj en Konsento kantas ni, "Amen': Al nia Di' honoro!" 3. La universon tenas Li Konstante en la mano, Kun malavara simpati' Li pensas je l' homaro; Eternan regnon fondis por Fidantoj al la Di-favor'. Al nia Di' honoro! 4. Kredantoj al la Dia Fil', Mortinta por la mondo, Lin danku pro anim-trankvil' — De l' vero Li la Fonto! Do, falsajn diojn moku vi, La Eternulo estas Di'. Al nia Di' honoro! 5. Ho, venu al la Dia dom' Kun ĝojoplena koro! Ĝojkantu ni al Lia nom' En jubilanta ĥoro: „Glorinda estas nia Di', Mirinde faris Li por ni!" Al nia Di' honoro! Topics: Praise to God Scripture: Psalm 96:1-4 Used With Tune: ERK Text Sources: AK19
TextAudio

Amiko sur la vivo-vojo

Author: Anonima; Kloster Kirchberg Appears in 1 hymnal Lyrics: 1. Amiko sur la vivo-vojo, estu kun ni! Vin vokis ĉiu trista homo: estu kun ni! Vagadas homoj, tempo fuĝas, sed daŭras Via nom', eĉ se Vi plu al ni misteras. Estu kun ni! 2. Dum koro kantas kaj fieras, estu kun ni! Dum ni angoras kaj esperas, estu kun ni! Se tiel ni rapide kuras al nova vivo-cel', ni fide iru laŭ Di-vero. Estu kun ni! 3. Dum tuta mondo nin allogas, estu kun ni! Dum endas peni, viv-oferi, estu kun ni! Se nia hasta penso flugas tra fora univers', kaj Vin, ho Dio, ni forgesas: Estu kun ni! 4. Dum vojo estas al ni peza, estu kun ni! Dum ni respondojn vane serĉas, estu kun ni! Se ni sopiras al patrino, al ŝia kora am', Vi tiam montru vojon Vian. Estu kun ni! Topics: God being with us Used With Tune: ESTU KUN NI Text Sources: Ni vivu #191

Pages


Export as CSV