Text Results

‹ Return to hymnal
Hymnal, Number:thcfinal
In:texts

Planning worship? Check out our sister site, ZeteoSearch.org, for 20+ additional resources related to your search.
Showing 11 - 20 of 292Results Per Page: 102050
TextAudio

Aŭdu! forta voko sonas

Author: Giles Leigh Browne; Edward Caswall (1814-1878) Appears in 5 hymnals Lyrics: 1. Aŭdu! forta voko sonas: Kristo proksimestas nun. Foren ĵetu noktinkubojn Vi infanoj de la sun'! 2. Ho vekiĝu pro l' admono! Sklavo monda, levu vin: Kristo, pekon forĉasante, Sun' matena, montras sin! 3. Jen Savonto atendita El ĉielo kun pardon', Ni rapidu do kun pento Al akcepto de la don'. 4. Estu beno, povo, gloro, Al la patro, al la Fil', Kun Spirito la eterna, Dum jarmiloj post jarmil'. Used With Tune: LAUS DEO
TextAudio

Dia vorto restas

Author: K-ro Henry Williams Baker; Montagu Christie Butler Appears in 2 hymnals Lyrics: 1. Dia vorto restas, Nia gvido estas; Lumas ĝi la vojon, Donas puran ĝojon. 2. Meze de ĉagreno Sonas ĝia beno; Vorto de konsolo, Sava Diparolo. 3. Trans ventega maro, Nigra nubegaro, Ĝia lum' direktas, Voje nin protektas. 4. Fonto de plezuro, Ĝojo sen mezuro, Mino da trezoro Por la simpla koro. 5. Dum la vivo restos, Ĝi subtenos estos; Plej konsola vorto, Kiam venos morto. 6. Gvidu la influo De la sanktinstruo, Ĝis kun la Sinjoro Restos ni en gloro. Topics: Word of God; Holy Scripture Scripture: 1 Peter 1:25 Used With Tune: OXFORD Text Sources: HE 95 (kp Ad 707)
TextAudio

Flugu, kor', per ĝoj-flugiloj

Author: Paul Gerhardt (ĉ. 1653-56); Hans Amund Rosbach Appears in 6 hymnals Lyrics: 1. Flugu, kor’, per ĝoj-flugiloj! Super ter’ / en l’ aer’ Kantas anĝel-miloj. Venu, aŭdu, per la kanto Vokas Di’ / nun al vi: „Venis la Savanto!” 2. En kristnaska nokta horo Venis el / la ĉiel’ Tiu la trezoro. Por nin savi el la morto Kaj mizer’ / al la ter’ Venis Dia Vorto. 3. Ĉu nin Dio do malamas? Tute ne, / vidu, ke Lia amo flamas. Li ja venas nun por porti Kiel hom’ / ĉion krom Propra pek’, kaj morti. 4. En la trogo nun Li kuŝas, Vokas al / sia stal’ Nin kaj korojn tuŝas. „Karaj fratoj, peko via Kaj la pun’ / kuŝas kun Mi en trogo mia.” 5. Are, ope nun rapidu Ĉiu hom’ / al la dom’, La Savanton vidu! Vi ne timu; Lia stelo Vojon al / Lia stal’ Montras de l’ ĉielo. 6. Kiu en mallumo iras: Jen la voj’ / al la ĝoj’, Kiu vin ektiras Al la lumo de l’ Sinjoro. En la flam’ / de la am’ Ĉesos ĉiu ploro. 7. Nun la kanton pri l’ Sinjoro Aŭdu vi. / Laŭd’ al Di’ Eĥu en adoro. Eĥu ĉiam tiu kanto De l’ anĝel’ / sur ĉiel’: „Venis la Savanto!” Topics: Christmas Used With Tune: EBELING Text Sources: AK 38
TextAudio

Ho! triumfa Pask-tagiĝo

Author: Clarence Bicknell Appears in 3 hymnals Lyrics: 1. Ho! triumfa Pask-tagiĝo, Ha--le-lu-ja! Pro Jesua releviĝo! Ha--le-lu-ja! Li suferis krucon, morton, Ha--le-lu-ja! Elaĉetis nian sorton. Ha--le-lu-ja! 2. Kantu ni en laŭda ĥoro, Ha--le-lu-ja! Al Jesuo, reĝ' de gloro, Ha--le-lu-ja! Ĉar per kruc' kaj tombo liaj, Ha--le-lu-ja! Pardoniĝis pekoj niaj. Ha--le-lu-ja! 3. Nun per suferado lia, Ha--le-lu-ja! Aĉetiĝis savo nia; Ha--le-lu-ja! Kaj li reĝas en ĉieloj, Ha--le-lu-ja! Kie kantas la anĝeloj. Ha--le-lu-ja!" Topics: Easter; Resurrection Scripture: Mark 16:6 Used With Tune: LLANFAIR Text Sources: HE
TextAudio

Hom-animoj! Kial ŝafe

Author: Frederick William Faber; Florence Harriet Hanbury Appears in 4 hymnals First Line: Hom-animoj! Kial ŝafe kuri disen pro ektim' Lyrics: 1. Hom-animoj! Kial ŝafe kuri disen pro ektim', stulte vagi for de amo profundega kaj sen lim'? 2. Ĉu duone tiel dolĉe vokis iam ajn paŝtist', kiel al piedoj Siaj vokaj nin Jesuo Krist'? 3. Tiel vasta kiel maro estas Dia pardonem'; kaj pli milda Lia justo ol la homa tolerem'. 4. La ĉielo akre sentas la malĝojon de la ter'; niajn malfortaĵojn juĝas kun kompata malsever'. 5. Amo Dia pli ampleksas, ol mezuras homa mens'. Kaj mirinde amaj estas Dia koro, Dia pens'. 6. Pro la sango de Jesuo nin pardonas Dia grac'. El sufero de la Kapo por la membroj venas pac'. 7. Do kun pento proksimiĝu, kaj neniam dubu plu, sed akceptu plen-konfide sin-oferon de Jesu'. 8. Se ni amus Lin pli simple, se Lin fidus nia kor', niaj vivoj sune brilus en la ĝojo de l' Sinjor'. Topics: HE 71 = Ad 442 Used With Tune: CROSS OF JESUS
TextAudio

El la oriento venis saĝular'

Author: Godfrey Thring; Agnes B. Deans Appears in 3 hymnals Lyrics: 1. El la oriento venis saĝular' Al la infaneto, Reĝo de l' homar'. Ili vidis lumon nokte sur ĉiel': Venis kondukataj de gvidanta stel'. 2. En humila hejmo ili trovis Lin, Kaj kun adorado teren klinis sin. Ho, mirinda lumo, kiu el ĉiel' Ilin kondukadis: Dia gvida stel'! 3. Nur en fojna trogo kuŝis Vi, Sinjor'; Tamen super ĉio reĝas nun en glor'. Sed ankoraŭ multaj vivas en malhel': Ilin ankaŭ lumu Via gvida stel'. 4. Ĉiujn forvagantojn revenigu Vi; Helpu perdiĝantojn Via lum-radi'. Al la nesciantoj pri la vivo-cel' Donu klaran lumon — brilu Via stel'. 5. Tra malluma nokto daŭre gvidu Vi Per la sava lumo de l' evangeli'. Voku ĉiun genton hejmen al ĉiel'; Ame kondukadu per gvidanta stel'. Topics: Epiphany Scripture: Matthew 2:1-2 Used With Tune: EVELYNS Text Sources: HE 40 = Ad 267
TextAudio

Psalmus Hungaricus

Author: Mihály Kecskeméti Vég; Adolf Burkhardt Appears in 2 hymnals First Line: Kiam David' en granda malĝojo Lyrics: 1. Kiam David' en granda malĝojo, Eĉ de amikoj moke spitata, En sia koro plendis amare, Preĝi komencis li al la Eternul': 2. Dio Sinjoro, turnu, mi petas, Viajn okulojn al Via sklavo. Ne plu min lasu en la mizero, Ĉar la animon mian konsumas plor'. 3. Ho, se mi havus, kiel kolombo, Viglajn flugilojn, mi jam forflugus! Se Li permesus, mi jam delonge Estus fuĝinta foren al dezertej'! 4. Mia animo kaj miaj pensoj ! Fidu konstante nur vian Dion, Ĉar Li aŭskultos viajn petegojn, Viajn premantajn ŝarĝojn Li prenos for. Scripture: Psalm 55 Used With Tune: PSALMUS HUNGARICUS Text Sources: Adoru Kantante #118
Text

When the dawn awaking found me

Author: Franciszek Karpiński; César David Von Gostomski; Adolf Burkhardt; Leland Bryant Ross Appears in 1 hymnal Lyrics: 1. When the dawn awaking found me, Hymns of glory rose around me— From the heavens, earth and ocean, All creation sang devotion. 2. Should we humans, your creation, Heirs in Jesus of salvation, All alone sit out the chorus? What a shame that would be for us! 3. Therefore I, your child a-borning As I wake this glorious morning, Sing your glory and your praises— Hymns of thanks my spirit raises! 4. May all women know your glory, May all children sing your story! May we raise your praise with all men— Hallelujah! Amen! Amen! Used With Tune: PIEŚŃ PORANNA
TextAudio

A little ship was on the sea

Author: Dorothy Ann Thrupp Appears in 30 hymnals Lyrics: 1. A little ship was on the sea, It was a pretty sight; It sailed along so pleasantly, And all was calm and bright. And all was calm and bright, And all was calm and bright, It sailed along so pleasantly, And all was calm and bright. 2. The sun was sinking in the west; The shore was near at hand, And those on board with hearts at rest, Thought soon to reach the land. Thought soon to reach the land, Thought soon to reach the land, And those on board with hearts at rest, Thought soon to reach the land. 3. When lo! a storm began to rise; The wind grew loud and strong; It blew the clouds across the skies; It blew the waves along. It blew the waves along, It blew the waves along, It blew the clouds across the skies; It blew the waves along. 4. And all but One were sore afraid Of sinking in the deep; His head was on a pillow laid, And He was fast asleep. And he was fast asleep, And he was fast asleep, His head was on a pillow laid, And he was fast asleep. 5. "Master, we perish! Master, save!" They cried; their master heard: He rose, rebuked the wind and wave, And stilled them with a word. And stilled them with a word, And stilled them with a word, He rose, rebuked the wind and wave, And stilled them with a word. 6. He to the storm said, "Peace, be still!" The raging billows cease; The mighty winds obey His will, And all are hushed in peace. And all are hushed in peace, And all are hushed in peace, The mighty winds obey His will, And all are hushed in peace. 7. They greatly wondered -- so may we, And ask as well as they, Who could this glorious Person be, Whom winds and seas obey? Whom winds and seas obey, Whom winds and seas obey, Who could this glorious Person be, Whom winds and seas obey. 8. O well we know it was the Lord, The Saviour and the Friend, Whose care of those who trust His word Will never, never end. Will never, never end, Will never, never end, Whose care of those who trust His word Will never, never end. Topics: Great Wind at Sea Scripture: Matthew 8:23-27 Used With Tune: A LITTLE SHIP Text Sources: HE 50 (= Ad 797
TextAudio

Al vi vespere gloras mi

Author: Thomas Ken; J. A. Hodges Appears in 3 hymnals Lyrics: 1. Al vi vespere gloras mi pro ĉiu bena lum-radi'; min sub flugiloj viaj nun proktektu ĝis matena sun'. 2. Pro via Fil' mi petas vin pri ĉiu pek' pardonu min, ke kun la mondo kaj kun vi en plena paco estu mi. 3. Instruu min vivadi, ke nur lito ŝajnu la tombej'; kaj morti, ke ĉiela glor' min vestu en la juĝa hor'. 4. Ripozu la anim' sur vi; kaj venu dolĉa dorm' al mi, ke mi vekiĝu en seren' por via servo en maten'. 5. Se nokte maldormemas mi, trankvilajn pensojn donu vi; malbonajn sonĝojn pelu for, kaj restu pura mia kor'. 6. Al Dio laŭdu tuta ter’, Lin laŭdu la ĉiela sfer’; Laŭdadu ni sen intermit’ Al Patro, Filo, kaj Spirit’. Topics: Evening Used With Tune: OLD 100TH

Pages


Export as CSV