Instance Results

‹ Return to hymnal
Hymnal, Number:thcfinal
In:instances

Planning worship? Check out our sister site, ZeteoSearch.org, for 20+ additional resources related to your search.
Showing 141 - 150 of 740Results Per Page: 102050
TextAudio

Dio, reĝanta en ĉiel'

Author: Oliver Wendell Holmes; Janet Caw Hymnal: THCFinal #97c Lyrics: 1. Dio, reĝanta en ĉiel', Ni vidas vin en sun' kaj stel'; Centro, anim' de ĉiu sfer', Sed kun ni ankaŭ sur la ter'. 2. Suno de l' vivo! Hele vi Vojon lumigas antaŭ ni. Stelo de l' nokto! Via glor' Esperon donas al la kor'. 3. Noktmezo, se vi kaŝas vin; Tago, se vi surbrilas nin. Arko ĉiela, via ben'; Kaj nia peko, nubkurten'. 4. Dio de ĉio sur la ter', Fonto de lumo, amo, ver', Antaŭ majesta Via tron', Malhela estas ĉiu kron'. 5. Per vero liberigu nin; Kun ardo ni adoru vin; En ĉiu koro brulu flam' De sankta elĉiela am'. Topics: Wisdom and Goodness of God Scripture: Psalm 150:1 Tune Title: UFFINGHAM
TextAudio

Maria-Litanio el Grüssau

Author: Albrecht Kronenberger Hymnal: THCFinal #98 First Line: Vin laŭdas la ĥor' de l' anĝeloj Refrain First Line: Di-patrino, ni vokas al Vi Lyrics: Di-patrino, ni vokas al vi. Di-patrino, ni vokas al vi. 1. Vin laŭdas la ĥor' de l' anĝeloj. Maria, ni vokas al vi. 2. Vin laŭdas la ar' de l' sanktuloj. Maria, ni vokas al vi. 3. Vin laŭdas la kant' de l' kristanoj. Maria, ni vokas al vi. Di-patrino, ni vokas al vi. 4. Patrino de l' graco de Dio. Maria, ni vokas al vi. 5. Patrino de nia Savanto. Maria, ni vokas al vi. 6. Patrino de ĉiuj kredantoj. Maria, ni vokas al vi. Di-patrino, ni vokas al vi. 7. Vi, de la pekuloj konsolo. Maria, ni vokas al vi. 8. Vi, nia espero pri paco. Maria, ni vokas al vi. 9. Vi, kaŭzo de nia jubilo. Maria, ni vokas al vi. Di-patrino, ni vokas al vi. Topics: Roman Catholic Litanies Languages: Esperanto Tune Title: MUTTER GOTTES
TextAudio

Diris el la nokta hel'

Author: Albrecht Kronenberger; Esperantigita en NV Hymnal: THCFinal #99 Lyrics: 1. Diris el la nokta hel' al paŝtistoj la anĝel': "Granda ĝoj'! En la urbo de David' Di' fariĝis homa id'. Estro Li de l' ĉiel'." 2. "Li, la granda Dia Vort', kuŝas tie en malfort'. La Savant' saltis el la Dia hal', loĝas ĉi en povra stal', hom' pro la homa sort'." 3. Sendis Lin la Dia am', nutros Lin patrina mam'. Stranga voj': Tiu, kiu naskis Lin, tamen restis virgulin', in' en virgin-ornam'. 4. Do al Dio estu glor', ben', jubilo kaj honor', laŭda kant', al la Patro kaj Spirit', kaj al Li, la Nov-naskit', nun kaj je ĉiu hor'. Topics: Christmas Languages: Esperanto Tune Title: ANIOŁ PASTERZOM MÓWIŁ
TextAudio

Diru la historion pri Kristo nun al mi

Author: Arabella Katherine Hankey; Agnes B. Deans Hymnal: THCFinal #100 Refrain First Line: Karan la historion Lyrics: 1. Diru la historion pri Kristo nun al mi; Rakontu plene ĉion pri lia am' por ni. Kvazaŭ al juninfano rakontu simple ĝin— Anima la malsano jam ellacigis min. Karan la historion, karan la historion, Karan la historion rakontu nun al mi. 2. Klare kaj malrapide vi komprenigu min Pri Dia elaĉeto por senpekigi nin, Por ke la scio bena restadu en memor': La roso frumatena tagmeze pasas for. Karan la historion, karan la historion, Karan la historion rakontu nun al mi. 3. Pri la Animsavinto solene diru vi; Mi estas la pekinto por kiu mortis li. Ĉiam pri li parolu kun amo kaj fervor', Kaj tiel min konsolu, se premas min dolor'. Karan la historion, karan la historion, Karan la historion rakontu nun al mi. 4. Diru la saman veron, se iam timos vi, Ke vantan mondprosperon tro kare gajnas mi. Kiam, en la horo, Jordano frontos min, Mi aŭdu en la gloro: "Jesuo savas vin". Karan la historion, karan la historion, Karan la historion rakontu nun al mi. Topics: Jesus The Savior Languages: Esperanto Tune Title: EVANGEL
TextAudio

Longe de nun

Author: Thomas Haynes Bayly; F. Pfeil Hymnal: THCFinal #101 First Line: Diru la vorton, kaŝitan en kor' Lyrics: 1. Diru la vorton, kaŝitan en kor’, Longe de nun, longe de nun; Kantu la kanton de ĉarma sonor’, Longe de nun, longe nun! Ofte turmentis min peza ĉagren’, Ĉio heliĝis per via reven’. Estas ja l’ am’ kiel brila ruben’, Longe de nun, longe nun! Iam ni sidis sub verda tili’, Longe de nun, longe de nun; 2. Tie promesis ni amon al ni, Longe de nun, longe nun! Mi nur penadis por via favor’, Vi min amuzis per gaja humor’, Restis de l ’ amo plej dolĉa memor’, Longe de nun, longe nun! Multaj aliaj flatadis ja vin, Longe de nun, longe de nun; Tamen vi amis fidele nur min, Longe de nun, longe nun! 3. Amon timigas nek tent’ nek danĝer’, Estas kun vi paradizo sur ter’, Dolĉe sonoras feliĉa mister’, Longe de nun, longe nun! Topics: Love and Faithfulness Languages: Esperanto Tune Title: LONG, LONG AGO
TextAudio

Dolĉe kaj ame Jesuo alvokas

Author: Will Lamartine Thompson; David B. Richardson Hymnal: THCFinal #102 Refrain First Line: "Al mi, al mi; Venu, laculoj, al mi." Lyrics: 1. Dolĉe kaj ame Jesuo alvokas, vokas al vi kaj al mi; ĉe la portal' Li atendas kaj serĉas, serĉas por vi kaj por mi. "Al mi, al mi; Venu, laculoj, al mi." Dolĉe, fervore, Jesuo alvokas: Venu, pekanto! al mi. 2. Kial ni restas dum Li dolĉe petas, petas por vi, kaj por mi; Kial ni ne lian amon atentas? — Amon al vi kaj al mi. 3. Tempo rapidas, momentoj forpasas, pasas de vi kaj de mi; Ombroj kuniĝas, la morto alvenas, venas al vi kaj al mi. 4. Ho! por la am', kiun baldaŭ Li donos, donos al vi kaj al mi; Malgraŭ la pekoj pardonon li havas, havas por vi kaj por mi. Topics: Invitation and Acceptance Languages: Esperanto Tune Title: THOMPSON
TextAudio

Domo malnova estas ĝi

Author: Nikolai Frederik Severin Grundtvig; Hans Amund Rosbach Hymnal: THCFinal #103 Lyrics: 1. Domo malnova estas ĝi, nia preĝejo sur tero. Turoj ja falis, sed al ni vokas tintad' en l' aero. Vokas al ĉiu hom' sur ter', sed al laculo kun prefer'. kiu sopiras ĉielen. 2. Ne sur la tero la Sinjor' loĝas en temploj aŭ domoj. Ili nur servas al ador' dum la viv-tempo de homoj. Tamen, loĝejon teran Li, en kiu povas loĝi Di', kreis el ni, pekemuloj. 3. Ni estas Lia templo nun, ŝtonoj vivantaj ĝin igas, kiuj sub kruco bapton kun fido kaj kredo kunligas. Eĉ se nur paro estus ni, loĝus sur tero nia Di' kun Sia graco kaj amo. 4. Kie ajn sur la tero ni vokas en nomo de Kristo, tuj kun la vort' de vivo Li venas, por ni instruisto. Ĉiam Li restas en proksim', el nia koro fuĝas tim' — Li regas teron kaj tempon. 5. Tamen sur tero havas ni domojn al Lia honoro; kaj ilin amas vi kaj mi, ĉar tie nia Sinjoro premis etulojn al la sin', benis nin per la pan' kaj vin', jen li proponas ĉielon. 6. Sed ni memoras templon nun, ŝtonoj vivantaj ĝin igas. Ili la vorton Dian kun bapto kaj kredo kunligas. Vivon ja kreas la instru', kiun ni aŭdas de Jesu', ĝi, nur, sanktigas la domon. Topics: Church Languages: Esperanto Tune Title: KIRKEN
TextAudio

Donu la manon, ĉar samas nia cel'

Author: Nekonata; Åke Ahlrén Hymnal: THCFinal #104 Lyrics: Donu la manon, ĉar samas nia cel’. Donu la manon, ni iras al ĉiel’. Lasu neglekte la diferencojn, ĉar: Unu Majstro, unu fratar’! Topics: Humanity; Unity Languages: Esperanto Tune Title: DO LORD
TextAudio

Donu nun okulojn kiuj, ho Sinjor'

Author: F. Walz; Adolf Burkhardt Hymnal: THCFinal #105 Lyrics: 1. Donu nun okulojn kiuj, ho Sinjor’, Fremdan la najbaron vidas kun favor’. 2. Kaj orelojn kiuj pretas al aŭskult’; Malfermitajn mensojn por kompren-rezult’. 3. Manojn kiuj lernas servi al kunul’; Krurojn kiuj portas helpon sen skrupul’. 4. Korojn kiuj ĝojas pri alies rid’; Buŝojn por instigi al serena fid’. 5. Ho Sinjor’, vigligu nin pri tiu tem’: Ni nenion havas sole por ni mem. Topics: Humanity; Unity Scripture: Isaiah 35:5 Languages: Esperanto Tune Title: TAMA NGAKAO
TextAudio

Dormu, Savanto mia

Author: Sabine Baring-Gould; Leonard Ivor Gentle Hymnal: THCFinal #106 Lyrics: 1. Dormu, Savanto mia, Sur la fojna lito; En la nokto steloklara Ĝoje kantas anĝelaro Pri la Divizito. 2. Dormu, Savanto mia, Sur la fojna lito; Iam venos agonio En ĝardeno olivarba; Larmoj, sanga ŝvito. 3. Dormu, Savanto mia, Sine de Maria. Nun ŝafistoj vin adoras, La patrina koro ĝojas, Paco estu via. 4. Dormu, Savanto mia, Bebo de Maria, Dornkronota kaj mokota, Krucumota, lancpikota; Fine — venko via! Topics: Christmas Scripture: Luke 2:7 Languages: Esperanto Tune Title: SLEEP, MY SAVIOUR

Pages


Export as CSV