Text Results

‹ Return to hymnal
Hymnal, Number:thcfinal
In:texts

Planning worship? Check out our sister site, ZeteoSearch.org, for 20+ additional resources related to your search.
Showing 221 - 230 of 290Results Per Page: 102050
TextAudio

Homoj de l' galilea land'

Author: William J. Downes Appears in 2 hymnals Lyrics: 1. Homoj de l' galilea land', kian vizion vidis vi kiam sur via sankta ter' paŝis glorinda la Mesi'? L'Estro de vivo kaj de mort' venis al vi kun sava vort'. 2. "Gloron ne vidis ni ĉe Li Ŝajnis Li ja mirinda hom'! Ĉarmis Li nin per Sia grac', vokis al Si en Dia nom'. Daŭre dum vivo ĝis la mort', regis Lin elĉiela fort'." 3. Mia Savanto, Estro, Reĝ', min anstataŭis en dolor'. Kiel anĝeloj en ĉiel', tiel mi kantas kun ador': Savis Li min de pek' kaj mort', vivo eterna mia sort'! Topics: Jesus Christ Scripture: John 1:14 Used With Tune: ST. CATHERINE Text Sources: Ad 434 (= AK 162)
TextAudio

Domo malnova estas ĝi

Author: Nikolai Frederik Severin Grundtvig; Hans Amund Rosbach Appears in 2 hymnals Lyrics: 1. Domo malnova estas ĝi, nia preĝejo sur tero. Turoj ja falis, sed al ni vokas tintad' en l' aero. Vokas al ĉiu hom' sur ter', sed al laculo kun prefer'. kiu sopiras ĉielen. 2. Ne sur la tero la Sinjor' loĝas en temploj aŭ domoj. Ili nur servas al ador' dum la viv-tempo de homoj. Tamen, loĝejon teran Li, en kiu povas loĝi Di', kreis el ni, pekemuloj. 3. Ni estas Lia templo nun, ŝtonoj vivantaj ĝin igas, kiuj sub kruco bapton kun fido kaj kredo kunligas. Eĉ se nur paro estus ni, loĝus sur tero nia Di' kun Sia graco kaj amo. 4. Kie ajn sur la tero ni vokas en nomo de Kristo, tuj kun la vort' de vivo Li venas, por ni instruisto. Ĉiam Li restas en proksim', el nia koro fuĝas tim' — Li regas teron kaj tempon. 5. Tamen sur tero havas ni domojn al Lia honoro; kaj ilin amas vi kaj mi, ĉar tie nia Sinjoro premis etulojn al la sin', benis nin per la pan' kaj vin', jen li proponas ĉielon. 6. Sed ni memoras templon nun, ŝtonoj vivantaj ĝin igas. Ili la vorton Dian kun bapto kaj kredo kunligas. Vivon ja kreas la instru', kiun ni aŭdas de Jesu', ĝi, nur, sanktigas la domon. Topics: Church Used With Tune: KIRKEN Text Sources: Ad 667 (= CH 7, AK 89)
TextAudio

Ho restu vi en Dio

Author: Leonard Ivor Gentle Appears in 1 hymnal Lyrics: 1. Ho restu vi en Dio kun ĝojo kaj esper', Ĉar Jesu-Kristo la Savant' naskiĝis sur la ter', Nin liberigi de Satan' kaj savi el mizer'. Rekantaĵo: Novaĵo! Konsolo kaj ĝoj', gloro kaj ĝoj'! Novaĵo! Konsolo kaj ĝoj'! 2. De Dio, nia Patro, alvenis anĝelar', Sciigon bonan donis al iu paŝtistar' Ke, Sian Filon sendis Di', Savanton por homar'. Novaĵo! Konsolo kaj ĝoj', ... 3. Pri tio la paŝtistoj tre miris en la kor', Kaj lasis sian gregon en tre tempesta hor', Por iri eĉ al Betleĥem' pri bebo, la Sinjor'. Novaĵo! Konsolo kaj ĝoj', ... 4. Post serĉo do en Betleĥem', por veni al la Fil', En stalo ili trovis lin — la trogo, la lulil'! Kaj, surgenue, preĝis kun Maria en trankvil'. Novaĵo! Konsolo kaj ĝoj', ... 5. Al Dio, kantu, laŭdu, geviroj tie ĉi, Kaj unu la alian brakumu ĉiam pli La Festo de la Dia Fil', ĝi restu inter ni. Novaĵo! Konsolo kaj ĝoj', ... Topics: Christmas Scripture: Luke 2:9-10 Used With Tune: GOD REST YOU (LONDON) Text Sources: EH 40; Traditional English carol
TextAudio

Emanuel', Emanuel', nomiĝas Li Emanuel'

Author: Bob McGee; Ros' Haruo Appears in 1 hymnal Lyrics: Emanuel', Emanuel' Nomiĝas Li Emanuel': Inter ni nun ekloĝas Di': Nomiĝas Li Emanuel'. Emanuel', Emanuel', Nomiĝas Li Emanuel': Nun en ni Sin elmontras Di'; Nomiĝas Li Emanuel'. Topics: Emmanuel; God with Us Scripture: Matthew 1:23 Used With Tune: EMMANUEL
TextAudio

Dio min paŝtas

Author: Albrecht Kronenberger Appears in 1 hymnal Lyrics: 1. Dio min paŝtas. Bona manĝaĵ' el la verdaj herbejoj de Di'. Viva pan', viviga pan': la korpo de Krist'. Kia dono de Dio, la paŝtist'! Kia dono de Dio, la paŝtist'! 2. Dio min paŝtas. Bona manĝaĵ' el la fonto abunda de Di'. Sava vin', saviga vin': la sango de Krist'. Kia dono de Dio, la paŝtist'! Kia dono de Dio, la paŝtist'! Topics: Eucharist Bread and Wine Used With Tune: DIO MIN PAŜTAS Text Sources: Ad 739
TextAudio

Ho Dio, mankas vortoj por la hodiaŭa kri'

Author: Carolyn Winfrey Gillette; Ros' Haruo Appears in 2 hymnals First Line: Ho Dio, mankas vortoj por Lyrics: 1. Ho Dio, mankas vortoj por La hodiaŭa kri' — Koler', konfuzo kaj dolor'! Ja devas preĝi ni! 2. Lamentas ni pro ĉiu nun Mortinto kaj vundit', Pro orfoj kaj gevidvoj kun Angor' sen intermit'. 3. Kaj por gvidantoj niaj ni Nun preĝas, ho Sinjor'. Saĝigu ilin, saĝa Di', En malespera hor'. 4. Pro la kompato kaj la grac' Sen tim' ni fidas vin. Brakumu justo nun kun pac'! Ho Dio, kunu nin! Topics: Facing Terror Used With Tune: ST. ANNE
TextAudio

Ho Dio, tra jarmiloj Vi fidele helpis nin

Author: Isaac Watts; William John Downes Appears in 2 hymnals Lyrics: 1. Ho Dio, tra jarmiloj Vi Fidele helpis nin; Do, prave kun espero ni Persistos ĝis kulmin'. 2. Se ŝtormoj venos kun minac', Ŝirmilo estos Vi; Sufiĉaj Via brak' kaj grac'; Timigos nin neni'. 3. Jam antaŭ ol aperis ter', Ĉielo, aŭ la mar', Ekzistis Vi en la mister' De l' Dia potencar'. 4. Ĉe Vi eonoj pasas for Simile al vesper'; Aŭ al la lasta nokta hor' Je l' brila sun-aper'. 5. Simile al rivera flu' La tagoj glitas for, Kaj restas en memor' ne plu, Kiel sonĝo je l' aŭror'. 6. Ho Dio, tra jarmiloj Vi fidele helpis nin. Tra ĉia sort' nin gardu, Di', Ĝis glora la destin'. Topics: Ever-Faithfulness of God Used With Tune: ST. ANNE Text Sources: AK 165 (= Ad 494)
TextAudio

Ĝoju la mondo!

Author: Isaac Watts; Ros' Haruo Appears in 2 hymnals First Line: Ĝoju la mondo: venis jam al tero la Sinjor'! Lyrics: 1. Ĝoju la mondo: venis jam al tero la Sinjor'! Lin bonvenigu ĉiu kun ĝojo kaj kun amo: Jubilu ĉiu kor'! Jubilu ĉiu kor'! Jubilu, jubilu ĉiu kor'! 2. Ĝoju la ter'! alvenis jen Jesu', la Mondsavant'. De bestoj kaj de homoj, de monto kaj baseno, Resonu ĝoja kant'! Resonu ĝoja kant'! Resonu, resonu ĝoja kant'! 3. Pekoj kaj ĝen' ne kresku plu, nek dornoj piku nin, Ĉar homojn beni venis Mesio, Krist' Jesuo, Sen limo kaj sen fin'! Sen limo kaj sen fin'! Sen limo, sen limo kaj sen fin'! 4. Teron li regas per la grac', per vero kaj inspir'! La gentojn li algvidas al justo kaj al paco, Al amo kaj al mir'! Al amo kaj al mir'! Al amo, al amo kaj al mir'! Topics: Advent; Christmas Scripture: Psalm 98:6-9 Used With Tune: ANTIOCH
TextAudio

Haleluja! Haleluja! Dion laŭdu ĉiu kor'

Author: Christopher Wordsworth; Clarence Bicknell Appears in 3 hymnals Lyrics: 1. Haleluja! Haleluja! Dion laŭdu ĉiu kor'; ĉiu voĉo al ĉielo kantu himnojn kun fervor'! Kristo, kiu sur la kruco Sin oferis por sufer', el la morto releviĝis Reĝo de ĉiel' kaj ter'. 2. El la sankta rikoltaĵo estas Li unua gren', kaj la tuto maturiĝos je la dua Krista ven'. Tiam ĉiun oran spikon portos Li al la grenej', kiu kreskis gloro-plene el la sulkoj de l' tombej'. 3. Ni kun Kristo releviĝis! Benu nin la Di-favor'; de vizaĝo Lia hela nin surbrilu lumo-glor', por ke en la nuna mondo bonan frukton portu ni, ĝis en la ĉiel-grenejo ni restados apud Li. 4. Haleluja! Haleluja! al la Patro kantu ni; Haleluja! al Jesuo, ĉar triumfe venkis Li; kaj al la Spirito sankta sonu laŭdo pli kaj pli: Haleluja! Haleluja! al la Triunua Di'. Topics: Resurrection of Christ Used With Tune: LUX EOI Text Sources: AK 72 (= HE 60, Ad 337)
TextAudio

Ho, kantu nun pri Betleĥem'

Author: Louis F. Benson; Ros' Haruo Appears in 2 hymnals Lyrics: 1. Ho, kantu nun pri Betleĥem', pri paŝtistoj sub ĉiel', Kaj pri l' mesaĝo per antem' anoncita de anĝel' : La lum' trafinta Betleĥemon brilas ĝis monda rand'— Pri l' Krist-aper' kaj pac' al ter' eternas anĝelkant'. 2. Ho, kantu jam pri Nazaret', pri ĝojplena suna bril', Pri parfumanta burĝonet' kaj la senmakula Fil' : Nun povos floroj Nazaretaj kreski en ĉiu kor'; Al ĉiu homo lian nomon la ventoj portas for. 3. Ho, kantu plu pri Galile', pri la lago, bosko, mont', Pri Tiu ordoninta, ke kvietiĝu mara ond' : Ĉar kvankam kvazaŭ-Galileaj ŝtormoj minacas nin, Se fidas ni al la Mesi', trankviliĝas la anim'. 4. Ho, kantu eĉ pri Kalvari', ĝia gloro kaj dolor', Pri l' krucumita homa Di', kiu pekojn portis for : Ĉar Kiu mortis Kalvarie, viva leviĝis jam, Kaj Kristo nun anstataŭ pun' savas per potenca am'! Topics: Jesus Christ Used With Tune: KINGSFOLD Text Sources: HK

Pages


Export as CSV