Text Results

‹ Return to hymnal
Hymnal, Number:thcfinal
In:texts

Planning worship? Check out our sister site, ZeteoSearch.org, for 20+ additional resources related to your search.
Showing 261 - 270 of 292Results Per Page: 102050
TextAudio

De niaj patroj, Di'

Author: Albrecht Kronenberger Appears in 1 hymnal Lyrics: 1. De niaj patroj, Di', ni ofte aŭdis, ke Vi favoras. Ili danke laŭdis Vin, kiu forte helpis jar' post jaro per granda faro. 2. Do ni kuraĝas kun animo pia voki al Vi el malfeliĉo nia. Ĉu Vi ne vidas nian malhonoron, honton, angoron? 3. Ho, kial dormas Vi, dum ni mizeras? Kial vizaĝo Via ne aperas? Nin ne forgesu! Helpi nin leviĝu! Aŭdu! Vekiĝu! Scripture: Psalm 44 Used With Tune: HERZLIEBSTER JESU
TextAudio

Haleluja, haleluja. Amen, amen (rondkanto) I

Author: Adolf Burkhardt Appears in 1 hymnal First Line: Haleluja, haleluja. Amen, amen Lyrics: 1 Haleluja, haleluja. 2 A---men, a---men. Topics: Rounds, Canons, etc. Scripture: Nehemiah 8:6 Used With Tune: HALELUJA AMEN Text Sources: Traditional Biblical/Synagogue/Church chant - AK 10
TextAudio

Hastu, Cion'! Plenumu la mision

Author: Mary Ann Thomson, 19th cent.; Ros' Haruo Appears in 1 hymnal Lyrics: 1. Hastu, Cion'! Plenumu la mision, Ĉiun sciigu: Dio estas Lum'; Ne volas Li, kreinte la naciojn, Ke iu ajn pereu en nigrum'. Diru novaĵon, novaĵon pri pac', Pri Krist' Jesuo kaj redempta Dia grac'! 2. Diru al ĉiu lingvo, ĉiu gento, Ke l' Eternulo, Dio, estas Am'. Ke sur la kruc' Li mortis en turmento Por ĉiujn savi, estu la proklam'. Diru novaĵon, novaĵon pri pac', Pri Krist' Jesuo kaj redempta Dia grac'! 3. Sendu gefilojn* ĉien sur la tero; Ilin subtenu en la sankta task', Preĝu, ke ĉiun trafu Dia vero, Ke l' tuta mondo ĝoju pro la Pask'! Diru novaĵon, novaĵon pri pac', Pri Krist' Jesuo kaj redempta Dia grac'! * aŭ heroldojn Topics: To all nations; Missionary activity Scripture: Matthew 28:19 Used With Tune: TIDINGS
TextAudio

Ho paŝtistoj Betlehemaj

Author: George Ratcliffe Woodward; Montagu Christie Butler Appears in 3 hymnals Refrain First Line: Glo---------------ria in excelsis Deo! Lyrics: 1. Ho paŝtistoj Betlehemaj! Diru, kion vidis vi? Kiam venis la anĝelo, kion tiam diris li?      Glo---------------ria in excelsis Deo!      Glo---------------ria in excelsis De-o! 2. „Vidis ni en fojna trogo — laŭ la diro de l’ anĝel’ — Jesueton, homan bebon, tamen, Reĝon de ĉiel’.      Glo---------------ria in excelsis Deo!      Glo---------------ria in excelsis De-o! 3. Tiam himnis anĝelaro ĝojan kanton de esper’: „Glor’ al Dio en la alto, paco al la tuta ter’.”      Glo---------------ria in excelsis Deo!      Glo---------------ria in excelsis De-o! 4. Ho paŝtistoj! ni vin dankas. Ni adoru Lin kun vi. Al Jesuo, Reĝ’ de Gloro, same laŭdu ankaŭ ni.     Glo---------------ria in excelsis Deo!      Glo---------------ria in excelsis De-o! Topics: Christmas Used With Tune: GLORIA (IRIS) Text Sources: Traditional French carol; Ad 207 (cf AK 47 = HE 35)
TextAudio

Ĉielojn fendu, ho Sinjor'

Author: Friedrich Spee von Langenfeld; Guido Holz Appears in 1 hymnal Lyrics: 1. Ĉielojn fendu, ho Sinjor', Malsupren kuru el la glor'. Forŝiru,kio estas bar', Riglil', seruro kaj rempar'. 2. Ĉielan roson sendu, Di', En ros' defluu, ho Mesi'. Verŝu, nubar', per pluva vom' La reĝon de l' Jakoba dom'. 3. Ho tero, ĝermu, ĝermu, grund', La mond' verdiĝu en abund'. Ĉi tiun floron nasku, ter', El tero saltu, Sav-esper'. 4. Ho kie restas Vi, konsol'? Al Vi ja fidas mond-popol'. Do venu de l' plej alta hal', Konsolu nin en larmo-val'. 5. Ho bela stelo, klara sun', Ni volus Vin rigardi nun. Leviĝu, sun'; sen via bril' Suspiras ni ja en ekzil'. 6. Mizer' ĉi tie nia sort'; Minacas nin eterna mort'. Konduku nin el pek-malben' Per forta man' al hejm-festen'. Topics: Advent Scripture: Isaiah 62:11 Used With Tune: O HEILAND REISS Text Sources: Ad 185 (kp TK 114)
TextAudio

Blovu trombonon kun laŭta sonor'

Author: Jessie E. Strout; nekonato; Gerhard Hofmann; Adolf Burkhardt Appears in 1 hymnal Refrain First Line: Venos Jesu', venos Jesu' Lyrics: 1. Blovu trombonon kun laŭta sonor': Baldaŭ revenos Jesu'. Ĝoju, kredantoj, kaj kantu en ĥor': Baldaŭ revenos Jesu'. Venos Jesu', venos Jesu', Baldaŭ revenos Jesu'. 2. Montoj kaj valoj aŭdigu sin, ĉar Baldaŭ revenos Jesu'. Sekvos anĝeloj en gloro kaj klar'. Baldaŭ revenos Jesu'. Venos Jesu', venos Jesu', Baldaŭ revenos Jesu'. Topics: Advent; Return Used With Tune: JESUS IS COMING AGAIN Text Sources: (German version from) Zionslieder, 1893
TextAudio

Burĝonis roz-arbedo

Author: Guido Holz; Kloster Kirchberg Appears in 1 hymnal Lyrics: 1. Burĝonis roz-arbedo el delikata sin' laŭ olda kant-heredo, Jiŝaj la origin'; ekĝermis ĉarma flor' dum frosta vintro-tempo je noktomeza hor'. 2. El virgulin' beata, mirinda roz-arbed', elvenis flor' benata laŭ diro de profet'. Laŭ sankta Di-ordon' ŝi naskis infaneton por nia sav' kaj bon'. 3. Kaj ĉi floreto belas, amindas per parfum'; la nokton ĝi forpelas per sia brila lum', nin helpas el mizer', el pek' kaj morto savas; Li, hom' kaj Di' en ver'. Topics: Christmas Scripture: Isaiah 11:1 Used With Tune: ES IST EIN' ROS' Text Sources: ADORU #223
TextAudio

Bebo Dia, tamen nia

Author: Tradicia Pola Karolo; Edith M. G. Reed; Leonard Ivor Gentle Appears in 2 hymnals Lyrics: 1. Bebo Dia, Tamen nia, En staltrogo kuŝas ĝi. Dormas ĉio, Sed sen scio, Ke tutmonde regas li. Jen noeloj De anĝeloj, Al homaro Savdeklaro! Pacon portas li al ni. 2. Paŝtistaro Al ŝafaro Gardis ĝis matena hor'. Jen vizio, Bena scio; Inter homoj Difavor'. Ni kun ĝojo Sen alojo Laŭdu kore Kaj fervore, Ĉar alvenis la Sinjor'. Topics: Advent Used With Tune: W ŻŁOBIE LEŻY Text Sources: Himnaro Esperanta (5th ed.) #30
TextAudio

Ĉiu part' de la tero

Author: siɂał (Sealth, Seattle aŭ Seatlo); Albrecht Kronenberger Appears in 1 hymnal Lyrics: 1 Ĉiu part' de la tero 2 estas al ni sankta. 3 Ĉiu part' de la tero 4 estas al ni sankta. Topics: Care for the Earth; Rounds, Canons, etc. Scripture: Psalm 24:1 Used With Tune: JEDER TEIL Text Sources: EDL2 6 (= Ad 611)
TextAudio

En Betleĥem' naskiĝis por ni la Krist-infan'

Author: Friedrich Spee von Langenfeld; Albrecht Kronenberger Appears in 1 hymnal First Line: En Betleĥem' naskiĝis Lyrics: 1. En Betleĥem' naskiĝis por ni la Krist-infan'. Mirige Di' homiĝis; mi estu Lia an'. Eja, eja, mi estu Lia an'. 2. Vin amas mia koro, ho infanet' Jesu', en ĝojo, en doloro, profunde, plu kaj plu. Eja, eja, profunde, plu kaj plu. 3. Vi, Dio, videbligas Vin mem sur homa fon'. Pro tio min mi ligas al Vi, plej alta bon'. Eja, eja, al Vi, plej alta bon'. Topics: Christmas Scripture: Matthew 2:1 Used With Tune: ZU BETLEHEM GEBOREN Text Sources: Ad 218

Pages


Export as CSV