Author: Bernhard Severin Ingemann; Magda Carlsson; Diversaj Appears in 1 hymnal First Line: Ĉarma la tero, dolĉa la ĉielo Lyrics: 1. Ĉarma la tero, dolĉa la ĉielo,
bela migro de la anim'.
Tra la belegaj regnoj ni iras,
ĝis sin malfermos sankta lim'.
2. Tempoj sinsekvas, homo-vivoj pasas,
post mortint' venas la vivant'.
Ĉesas neniam sono ĉiela
en pilgrimanta ĝoja kant'.
3. Kantis anĝeloj iam por paŝtistoj,
sonis ĉiele al tiuj ĉi:
'Pacon al tero, Homo, vi ĝoju'.
Savanto venis nun al ni. Topics: Beauty of the earth; Pilgrimage; Christmas Used With Tune: ST. ELIZABETH
Ĉarma la tero