Text Results

‹ Return to hymnal
Hymnal, Number:thcfinal
In:texts

Planning worship? Check out our sister site, ZeteoSearch.org, for 20+ additional resources related to your search.
Showing 1 - 10 of 292Results Per Page: 102050
TextAudio

Alestu, fidelaj

Author: Anonymous; John Francis Wade; Montagu Christie Butler; Frederick Oakeley Appears in 3 hymnals First Line: Alestu, fidelaj, ĝoje triumfantaj Refrain First Line: Ni venu kaj adoru Lyrics: 1. Alestu, fidelaj, ĝoje triumfantaj. Venu, ho venu vi al Betlehem'! Vidu naskitan Reĝon de anĝeloj! Ni venu kaj adoru, ni venu kaj adoru, Ni venu kaj adoru al Kristo, Sinjor'! 2. Dio el Dio, Lumo el la Lumo, Tamen naskita el la virgulin'; Dio en vero, Die generita: Ni venu kaj adoru, ni venu kaj adoru, Ni venu kaj adoru al Kristo, Sinjor'! 3. Ĝoje kantadu ĥoro anĝelara; kantu la aŭloj de ĉielo mem: “Gloro al Dio en supera alto!” Ni venu kaj adoru, ni venu kaj adoru, Ni venu kaj adoru al Kristo, Sinjor'! 4. Ame ni danku al la Dia Bebo, Kies naskiĝon gaje festas ni: Vorto eterna, nun enkarniĝinta: Ni venu kaj adoru, ni venu kaj adoru, Ni venu kaj adoru al Kristo, Sinjor'! Topics: Christmas Scripture: Luke 2:15 Used With Tune: ADESTE FIDELES
TextAudio

En lando malproksime for

Author: Cecil Frances Alexander; Adela Ŝefer Appears in 7 hymnals Lyrics: 1. En lando malproksime for, sur verda monta pint', krucume mortis la Sinjor', de l' mondo la Savint'. 2. Ha! nedireble premis lin doloroj kaj sufer'! Li mortis, ĉar li amis nin kaj ĉiun sur la ter'. 3. Por nia savo mortis li, pardono al homar'; por ke ĉielon iru ni tra ora portalar'. 4. Li sola povis doni sin por helpi nin al bon'; li sola povas gvidi nin al glora Dia tron'. 5. Ho, kare, kare amis li, kaj elaĉetis nin! Al lia sango fidu ni kaj ĉiam amu lin. Topics: Passion Scripture: Mark 15:22-24 Used With Tune: HORSLEY Text Sources: HE 55
TextAudio

Firme kredas mi kaj vere

Author: John Henry (Kardinalo) Newman; Leonard Ivor Gentle Appears in 3 hymnals Lyrics: 1. Firme kredas mi kaj vere Dio estas Triunuo. Kaj la Filo, eĉ surtere, Enkarniĝis en Jesuo. 2. Fidas mi kun plenespero Al la kruca sav-deklaro, Mortu per la Di-mistero Ĉiu peka penso, faro. 3. Venas lumo, vivo, forto Nur per graco de l' Sinjoro. Ĉiopova, Sankta Vorto, Lin mi amas kun fervoro. 4. Ankaŭ, Sanktan Eklezion Mi respektas, pro Jesuo. Ŝi instruos, ĝis en Cion Li mem estos mia ĝuo. 5. Ho adoru, terloĝanto, Kun anĝeloj ĉe l' zenito Nun al Dio, la Kreanto, Patro, Filo, kaj Spirito. Topics: Confession of Faith; Baptismal Confession Used With Tune: STAFFORD Text Sources: EH 96
Text

Stanzas on Freedom

Author: James Russell Lowell Appears in 61 hymnals First Line: Men! whose boast it is that ye Lyrics: 1. Men! whose boast it is that ye come of fathers brave and free, If there breathe on earth a slave, are ye truly free and brave? If ye do not feel the chain, when it works a brother's pain, Are ye not base slaves indeed, slaves unworthy to be freed? Are ye not base slaves indeed, slaves unworthy to be freed? 2, Women! who shall one day bear, sons to breathe New England air, If ye hear, without a blush, deeds to make the roused blood rush Like red lava through your veins, for your sisters now in chains — Answer! are ye fit to be mothers of the brave and free? Answer! are ye fit to be mothers of the brave and free? 3. Is true Freedom but to break fetters for our own dear sake, And, with leathern hearts, forget that we owe mankind a debt? No! true Freedom is to share all the chains our brothers wear, And, with heart and hand, to be earnest to make others free! And, with heart and hand, to be earnest to make others free! 4. They are slaves who fear to speak for the fallen and the weak; They are slaves who will not choose hatred, scoffing, and abuse, Rather than in silence shrink from the truth they needs must think; They are slaves who dare not be in the right with two or three. They are slaves who dare not be in the right with two or three. Topics: Human Rights Used With Tune: MENDELSSOHN Text Sources: A Left-Labour Website
TextAudio

Al turnopunkt' de sunleviĝ'

Author: Ĉeljo Seduljo (Cœlius Sedulius); Gerrit Berveling Appears in 4 hymnals First Line: Al turnopunkt' de sunleviĝ' kaj ĝis ekstremo de la ter' Lyrics: Al turnopunkt' de sunleviĝ' kaj ĝis ekstremo de la ter' ni kantu al Princ' Kristo : lin Maria naskis Virgulin'. Benata la Farint' de l' mond' sin vestis per ĉi sklava korp' por savi karnon per la karn' ke ne perdiĝu kreitar'. Ĉastegan ventron de patrin' la graco trafas el ĉiel', knabina ventro pro sekret' pezegas : ŝi ne konas ĝin. Do domo de pudora kor' tuj iĝas templo nur por Di' : la netuŝitulin' sen vir' koncipas filon en uter'. En naskospasmoj naskas lin, kiun anoncis Gabriel' — kaj suprensalte jam Baptist' rekonas lin el panja sin'. Fojn' por kuŝado, kial ne? li ne malŝatas pri manĝuj' : per iom lakto nutras sin, dank' kiun manĝas ĉiu bird'. Ĝojegas ĉielula ĥor', anĝeloj kantas nun por Di' kaj al paŝtistoj la Paŝtist' montriĝas : ĉies li kreint'. Jesu', la gloro jen por vi — ĉar vi naskiĝis el Virgin' — kun Patro kaj Vivig-Spirit' por ĉiamdaŭra la tempeg'. Used With Tune: A SOLUS ORTIS CARDINE
TextAudio

Ĉe arktaj neĝo-montoj

Author: Agnes Burton Deans; Reginald Heber Appears in 4 hymnals Lyrics: 1. Ĉe arktaj neĝo-montoj, hom-plena orient', Afrikaj sunaj fontoj, proksima okcident'; ĉe valo kaj kamparo, rivero kaj arbar', nin vokas gefrataro en ĉenoj de erar'. 2. Nin ravas birda sono, allogas ĉiu flor', troviĝas ja malbono nur en la homa kor': kaj vane riceviĝas de l' homo ĉiu bon'; li blinde genuiĝas al ligno kaj al ŝton'. 3. Ĉiele lum-benitaj, ĉu rifuzadu ni al homoj nesavitaj la scion pri l' Mesi'? "Vin savis Krista amo, akceptu lin en ver'!" sonadu la proklamo en ĉiu land' sur ter'. 4. Ruliĝu, mara ondo, kaj ventoj, blovu vi, ke venku tra la mondo la Krist-evangeli'. Ĝis laŭ fervora preĝo revenos Krist' al ni, Savinto, Dio, Reĝo — kaj ĉie regos li. Topics: Missionary Labor Scripture: Mark 16:15 Used With Tune: WEBB Text Sources: Himnaro Esperanta, 5th ed., #195
TextAudio

Homoj el tuta mond'

Author: Agnes B. Deans Appears in 1 hymnal Lyrics: 1. Homoj el tuta mond'! Vivu en frata rond' Ĉiu naci'! Longe la popolar' Staris kun armilar': Nun estu tuthomar' Pacimperi'. 2. Ni preĝas tie ĉi, Ke ĉiam sekvu ni Vojon de bon'; Ĉiam al frata kri' Kore respondu ni; Paco, regadu ĝi Kun amo-kron'. 3. Patro en la ĉiel', Venu la glora cel'. Monda fratar': Mortu malamo for; Staru por kunador' — Amon en ĉiu kor' — La naciar'. 4. Ĉie de ter' kaj mar' Ĝojo kaj laŭdkantar' Sonu ĉe ni! Kantu la plena kor' Kun anĝelara ĥor': “Estu al Dio glor'. Paco al vi!” Topics: International Brotherhood Used With Tune: ITALIAN HYMN (Variant MOSCOW) Text Sources: HE 205
TextAudio

Amiko sur la vivo-vojo

Author: Anonima; Kloster Kirchberg Appears in 1 hymnal Lyrics: 1. Amiko sur la vivo-vojo, estu kun ni! Vin vokis ĉiu trista homo: estu kun ni! Vagadas homoj, tempo fuĝas, sed daŭras Via nom', eĉ se Vi plu al ni misteras. Estu kun ni! 2. Dum koro kantas kaj fieras, estu kun ni! Dum ni angoras kaj esperas, estu kun ni! Se tiel ni rapide kuras al nova vivo-cel', ni fide iru laŭ Di-vero. Estu kun ni! 3. Dum tuta mondo nin allogas, estu kun ni! Dum endas peni, viv-oferi, estu kun ni! Se nia hasta penso flugas tra fora univers', kaj Vin, ho Dio, ni forgesas: Estu kun ni! 4. Dum vojo estas al ni peza, estu kun ni! Dum ni respondojn vane serĉas, estu kun ni! Se ni sopiras al patrino, al ŝia kora am', Vi tiam montru vojon Vian. Estu kun ni! Topics: God being with us Used With Tune: ESTU KUN NI Text Sources: Ni vivu #191
TextAudio

Honor' kaj laŭd' al nia Di'

Author: Richard Hoppe; Johan Jakob Schütz, 17th c.; William John Downes Appears in 9 hymnals Lyrics: 1. Honor' kaj laŭd' al nia Di', Ĉar patre kun potenco Miraklojn ĉiam faris Li Laŭ Sia providenco. Profunde Li konsolas nin, Ke al mizero venu fin'. Al nia Di' honoro. 2. La anĝelaro dankas Vin, Sinjor' de l' alt-ĉieloj. Sur tero kaj en mara sin', Tre fore inter steloj, Laŭdegas ĉio Vin, kaj en Konsento kantas ni, "Amen': Al nia Di' honoro!" 3. La universon tenas Li Konstante en la mano, Kun malavara simpati' Li pensas je l' homaro; Eternan regnon fondis por Fidantoj al la Di-favor'. Al nia Di' honoro! 4. Kredantoj al la Dia Fil', Mortinta por la mondo, Lin danku pro anim-trankvil' — De l' vero Li la Fonto! Do, falsajn diojn moku vi, La Eternulo estas Di'. Al nia Di' honoro! 5. Ho, venu al la Dia dom' Kun ĝojoplena koro! Ĝojkantu ni al Lia nom' En jubilanta ĥoro: „Glorinda estas nia Di', Mirinde faris Li por ni!" Al nia Di' honoro! Topics: Praise to God Scripture: Psalm 96:1-4 Used With Tune: ERK Text Sources: AK19
TextAudio

Humilege pro ĉi tio

Author: D. H. Lambert Appears in 2 hymnals Lyrics: Humilege pro ĉi tio Danku ni al sankta Dio; Kaj pro ĉio ricevita Estu lia nom' benita. Topics: Table Grace Used With Tune: DOKSOLOGIO Text Sources: HE 239

Pages


Export as CSV