Author: Frances Jane Crosby; Leonard Ivor Gentle Appears in 1 hymnal Refrain First Line: Jen mia temo kaj laŭdokant' Lyrics: 1. Bena konfido, ĉe mi Jesu',
Eĉ nun mi konas pri sankta ĝu',
Kunheredanto de ĉielglor'
Per lia sango, savo, favor'.
Jen mia temo kaj laŭdokant',
Kristo Jesuo mia Savant',
Fide mi iras al la kulmin',
Ĝoje mi kantas ĝis tagofin'.
2. Memvola cedo, plena konfid',
Belaj vizioj venas al vid',
Ĉielanĝeloj, Diservistar',
Traktas pri amo kaj Dia far'.
Jen mia temo kaj laŭdokant',
Kristo Jesuo mia Savant',
Fide mi iras al la kulmin',
Ĝoje mi kantas ĝis tagofin'.
3. Membola cedo, ene la pac',
Ĉe la Savanto gracodonac',
Mi nun rigardas supren al li,
Plena je beno, amo, de Di'.
Jen mia temo kaj laŭdokant',
Kristo Jesuo mia Savant',
Fide mi iras al la kulmin',
Ĝoje mi kantas ĝis tagofin'. Topics: Certain Security Used With Tune: ASSURANCE Text Sources: Esperanta Himnaro 66
Bena konfido, ĉe mi Jesu'