Text Results

‹ Return to hymnal
Hymnal, Number:thcfinal
In:texts

Planning worship? Check out our sister site, ZeteoSearch.org, for 20+ additional resources related to your search.
Showing 1 - 50 of 290Results Per Page: 102050
TextAudio

Dio, pli apud Vin

Author: Sarah Flower Adams; diversaj (mozaiko) Appears in 4 hymnals Lyrics: 1. Dio, pli apud vin, pli apud vin! Eĉ se per kruca voj’ vi levos min; Ĉio nur tiros min, Dio, pli apud vin — Pli apud vin! Pli apud vin! 2. Se voje kovros min nokta kurten’, Sur tera lito, kun ŝtona kusen’; Sonĝoj venigu min, Dio, pli apud vin — Pli apud vin! Pli apud vin! 3. Ĉio montriĝu nur ŝtup’ al ĉiel’, Kion alsendas vi kun ama cel’; Voku anĝeloj min, Dio, pli apud vin — Pli apud vin! Pli apud vin! 4. Tiam laŭdkantos mi en frua hor’; Kreos Betelon el ŝtona dolor’; Kaj per sufero pli alproksimiĝos mi, Dio, al vi, Dio, al vi. 5. Se ĝoje flugos mi tra la eter’, Preter la sun’ kaj lun’ kaj stela sfer’; Kantos ankoraŭ mi, Dio, pli apud vi — Pli apud vi! Pli apud vi! Topics: Faith, Confidence in God Used With Tune: BETHANY Text Sources: HE 100
TextAudio

En lando malproksime for

Author: Cecil Frances Alexander; Adela Ŝefer Appears in 7 hymnals Lyrics: 1. En lando malproksime for, sur verda monta pint', krucume mortis la Sinjor', de l' mondo la Savint'. 2. Ha! nedireble premis lin doloroj kaj sufer'! Li mortis, ĉar li amis nin kaj ĉiun sur la ter'. 3. Por nia savo mortis li, pardono al homar'; por ke ĉielon iru ni tra ora portalar'. 4. Li sola povis doni sin por helpi nin al bon'; li sola povas gvidi nin al glora Dia tron'. 5. Ho, kare, kare amis li, kaj elaĉetis nin! Al lia sango fidu ni kaj ĉiam amu lin. Topics: Passion Scripture: Mark 15:22-24 Used With Tune: HORSLEY Text Sources: HE 55
TextAudio

Ho ĝoja son'!

Author: Philip Doddridge; Leonard Ivor Gentle Appears in 3 hymnals First Line: Ho ĝoja son'! aŭskultu vi, Lyrics: 1. Ho ĝoja son'! aŭskultu vi, Nun venas la Sinjor'; Preparu kanton ĉiu lang', Kaj tronon ĉiu kor'. 2. Li venas savi al homar' El jugo de Satan'; Katenojn ferajn rompas li Per ĉiopova man'. 3. Li venas al la mizerul', Lin levas el dolor', Kaj ankaŭ al la humilul' Li venas kun favor'. 4. Ho Princ' de Paco, gloru ni Al via kara nom'; "Hosana"! ĝoje sonu nun De ĉiu danka hom'. Topics: Advent Used With Tune: ST. SAVIOUR Text Sources: EH 21
TextAudio

Hom-frato, amu kore fraton vian

Author: John Greenleaf Whittier; Montagu Christie Butler Appears in 3 hymnals First Line: Hom-frato, amu kore fraton vian! Lyrics: 1. Hom-frato, amu kore fraton vian! Ĉar paco fontas el la kompatem'. Adori estas: ami fraton sian; Himnado, preĝ': rideto, bon-farem'. 2. La religio, kiun Kristo konas, Al kor-rompitoj venas kun esper'; Perditojn trovas; helpon ame donas Al orfoj kaj vidvinoj en mizer'. 3. Sekvadu do al sankta la ekzemplo De Lia bon-farado kaj hom-am'. La mondo estos vasta Dia templo; La tuta vivo: ĝoja danko-psalm'. 4. Milito mortos tiam de la tero, Katenoj krevos per la Dia grac'. Fortretos am' la fajron de kolero, Kaj tie plantos arbon de la pac'. Topics: Human Brotherhood; Unity and Peace Scripture: Ephesians 5:1-2 Used With Tune: WELWYN
TextAudio

Dum ŝafistoj gardis gregon

Author: Nahum Tate; Liland Brajant Ros'; Liland Brajant Ros' Appears in 4 hymnals Lyrics: 1. Dum ŝafistoj gardis gregon je la noktomeza horo, Jen anĝelo venis el Ĉiel’, kaj ĉirkaŭbrilis glor’. “Ne timu!” diris li, ĉar teruris ilin ĉagrenego; “Al vi kaj ĉiuj homoj mi rakontas pri beneg’. 2. Al vi en reĝa Bet-Leĥem’ naskiĝis Davidido: La Savonto, Kristo, la Sinjor’ — jen signo por algvid’: La ĉielan Bebon trovos vi, videblan en humilo, Vinditan per ĉifona tuk’, kun trogo por lulil’ 3. Tiel finparolis la seraf’, kaj tuj aperis ĥoro Laŭdanta per la jena kant’ al Dio la Sinjor’: “Ĉia gloro al Plejalta Di’, kaj al la tero paco, Kaj Di-favoro al la homar’, eterne sava grac’!” Topics: Christmas Used With Tune: SHACKELFORD
TextAudio

Ĉiuj aĵoj tagaj, ĉio

Author: Franciszek Karpiński; César David von Gostomski; Adolf Burkhardt Appears in 3 hymnals Lyrics: 1. Ĉiuj aĵoj tagaj, ĉio nun ĉe Vi ripozu, Dio! Dum ni dorme ne laboras, Vin eĉ niaj sonĝoj gloras. 2. Niajn pekojn tre sincere ni bedaŭras, kore, vere. Ho, kompatu nin, Sinjoro! Tiel vokas nia koro. 3. Konfidante la Savanton, levis ni vesperan kanton. Nun ni preĝas por aliaj, baldaŭ dormos jam trankvilaj. 4. Gardu nin en ĉiu horo; zorgu nokte, ho Sinjoro; super ĉiuj hom-infanoj verŝu benon Viaj manoj. 5. En ĉielaj vastaj haloj iam sonos la ĥoraloj al la Triunu' mistera, sankta kaj senlime vera. Topics: Evening Praise Scripture: Psalm 42:8 Used With Tune: PIEŚŃ PORANNA Text Sources: AK 244 (= Ad 169)
TextAudio

Jesuo Parolas

Author: D. Matthews Appears in 1 hymnal First Line: Infanoj, ho infanoj miaj Lyrics: 1. Infanoj, ho infanoj miaj! Ĉu vi ne aŭdas min vokantan? Ho, levu sin okuloj viaj! Aŭskultu, aŭdu min plorantan. 2. Ja vane pacon vi sopiras, Preĝante el la tuta mondo, Se tamen ĉiu nur deziras, Ke venka estu lia rondo. 3. Soldatoj, interbatalanta, Murdante unu la alian, Petegas, laŭte min vokante, La helpon kaj la benon mian. 4. Kaj ĉiu kredas sin la prava, Ĉar "sankta estas la afero" — Proklamas la malvenkon sklava, Semante pacon sur la tero! 5. Infanoj! viaj vortoj pikas La koron mian sangadantan, Kaj viaj preĝoj ne efikas: Mi aŭdas preĝon nur amantan. 6. "Pardonu" estis mia vorto, "Pardonu viajn malamikojn." Nur amo estas vera forto: Ĝi sola havas bonefikojn. 7. Pripensu, do, infanoj miaj! Ĉesigu vian bataladon. Min ne atingas vortoj viaj; Mi ne aŭskultas malamadon. 8. Denove nun vi min krucumas, Per akra glavo min tranĉante; Ne miajn vortojn vi plenumas, Kunhomojn tiel mortigante. Topics: Call to Pacifism Used With Tune: HEREFORD Text Sources: HE 207
TextAudio

Hush, all ye sounds of war

Author: William H. Draper Appears in 3 hymnals Lyrics: 1. Hush, all ye sounds of war, ye nations all be still; A voice of heavenly joy steals over vale and hill. O hear the angels sing the captive world’s release: This day is born in Bethlehem the Prince of Peace. 2. No more divided be, ye families of men: Old enmity forget, old friendship knit again. In the new year of God let brothers’ love increase — This day is born in Bethlehem the Prince of Peace. Topics: Christmas Scripture: Isaiah 9:6 Used With Tune: PRINCE OF PEACE Text Sources: CW 195
TextAudio

Honor' kaj laŭd' al nia Di'

Author: Richard Hoppe; Johan Jakob Schütz, 17th c.; William John Downes Appears in 9 hymnals Lyrics: 1. Honor' kaj laŭd' al nia Di', Ĉar patre kun potenco Miraklojn ĉiam faris Li Laŭ Sia providenco. Profunde Li konsolas nin, Ke al mizero venu fin'. Al nia Di' honoro. 2. La anĝelaro dankas Vin, Sinjor' de l' alt-ĉieloj. Sur tero kaj en mara sin', Tre fore inter steloj, Laŭdegas ĉio Vin, kaj en Konsento kantas ni, "Amen': Al nia Di' honoro!" 3. La universon tenas Li Konstante en la mano, Kun malavara simpati' Li pensas je l' homaro; Eternan regnon fondis por Fidantoj al la Di-favor'. Al nia Di' honoro! 4. Kredantoj al la Dia Fil', Mortinta por la mondo, Lin danku pro anim-trankvil' — De l' vero Li la Fonto! Do, falsajn diojn moku vi, La Eternulo estas Di'. Al nia Di' honoro! 5. Ho, venu al la Dia dom' Kun ĝojoplena koro! Ĝojkantu ni al Lia nom' En jubilanta ĥoro: „Glorinda estas nia Di', Mirinde faris Li por ni!" Al nia Di' honoro! Topics: Praise to God Scripture: Psalm 96:1-4 Used With Tune: ERK Text Sources: AK19
TextAudio

Amiko sur la vivo-vojo

Author: Anonima; Kloster Kirchberg Appears in 1 hymnal Lyrics: 1. Amiko sur la vivo-vojo, estu kun ni! Vin vokis ĉiu trista homo: estu kun ni! Vagadas homoj, tempo fuĝas, sed daŭras Via nom', eĉ se Vi plu al ni misteras. Estu kun ni! 2. Dum koro kantas kaj fieras, estu kun ni! Dum ni angoras kaj esperas, estu kun ni! Se tiel ni rapide kuras al nova vivo-cel', ni fide iru laŭ Di-vero. Estu kun ni! 3. Dum tuta mondo nin allogas, estu kun ni! Dum endas peni, viv-oferi, estu kun ni! Se nia hasta penso flugas tra fora univers', kaj Vin, ho Dio, ni forgesas: Estu kun ni! 4. Dum vojo estas al ni peza, estu kun ni! Dum ni respondojn vane serĉas, estu kun ni! Se ni sopiras al patrino, al ŝia kora am', Vi tiam montru vojon Vian. Estu kun ni! Topics: God being with us Used With Tune: ESTU KUN NI Text Sources: Ni vivu #191
TextAudio

Flugu, kor', per ĝoj-flugiloj

Author: Paul Gerhardt (ĉ. 1653-56); Hans Amund Rosbach Appears in 6 hymnals Lyrics: 1. Flugu, kor’, per ĝoj-flugiloj! Super ter’ / en l’ aer’ Kantas anĝel-miloj. Venu, aŭdu, per la kanto Vokas Di’ / nun al vi: „Venis la Savanto!” 2. En kristnaska nokta horo Venis el / la ĉiel’ Tiu la trezoro. Por nin savi el la morto Kaj mizer’ / al la ter’ Venis Dia Vorto. 3. Ĉu nin Dio do malamas? Tute ne, / vidu, ke Lia amo flamas. Li ja venas nun por porti Kiel hom’ / ĉion krom Propra pek’, kaj morti. 4. En la trogo nun Li kuŝas, Vokas al / sia stal’ Nin kaj korojn tuŝas. „Karaj fratoj, peko via Kaj la pun’ / kuŝas kun Mi en trogo mia.” 5. Are, ope nun rapidu Ĉiu hom’ / al la dom’, La Savanton vidu! Vi ne timu; Lia stelo Vojon al / Lia stal’ Montras de l’ ĉielo. 6. Kiu en mallumo iras: Jen la voj’ / al la ĝoj’, Kiu vin ektiras Al la lumo de l’ Sinjoro. En la flam’ / de la am’ Ĉesos ĉiu ploro. 7. Nun la kanton pri l’ Sinjoro Aŭdu vi. / Laŭd’ al Di’ Eĥu en adoro. Eĥu ĉiam tiu kanto De l’ anĝel’ / sur ĉiel’: „Venis la Savanto!” Topics: Christmas Used With Tune: EBELING Text Sources: AK 38
TextAudio

Aŭdu! forta voko sonas

Author: Giles Leigh Browne; Edward Caswall (1814-1878) Appears in 5 hymnals Lyrics: 1. Aŭdu! forta voko sonas: Kristo proksimestas nun. Foren ĵetu noktinkubojn Vi infanoj de la sun'! 2. Ho vekiĝu pro l' admono! Sklavo monda, levu vin: Kristo, pekon forĉasante, Sun' matena, montras sin! 3. Jen Savonto atendita El ĉielo kun pardon', Ni rapidu do kun pento Al akcepto de la don'. 4. Estu beno, povo, gloro, Al la patro, al la Fil', Kun Spirito la eterna, Dum jarmiloj post jarmil'. Used With Tune: LAUS DEO
TextAudio

Dia vorto restas

Author: K-ro Henry Williams Baker; Montagu Christie Butler Appears in 2 hymnals Lyrics: 1. Dia vorto restas, Nia gvido estas; Lumas ĝi la vojon, Donas puran ĝojon. 2. Meze de ĉagreno Sonas ĝia beno; Vorto de konsolo, Sava Diparolo. 3. Trans ventega maro, Nigra nubegaro, Ĝia lum' direktas, Voje nin protektas. 4. Fonto de plezuro, Ĝojo sen mezuro, Mino da trezoro Por la simpla koro. 5. Dum la vivo restos, Ĝi subtenos estos; Plej konsola vorto, Kiam venos morto. 6. Gvidu la influo De la sanktinstruo, Ĝis kun la Sinjoro Restos ni en gloro. Topics: Word of God; Holy Scripture Scripture: 1 Peter 1:25 Used With Tune: OXFORD Text Sources: HE 95 (kp Ad 707)
TextAudio

A little ship was on the sea

Author: Dorothy Ann Thrupp Appears in 30 hymnals Lyrics: 1. A little ship was on the sea, It was a pretty sight; It sailed along so pleasantly, And all was calm and bright. And all was calm and bright, And all was calm and bright, It sailed along so pleasantly, And all was calm and bright. 2. The sun was sinking in the west; The shore was near at hand, And those on board with hearts at rest, Thought soon to reach the land. Thought soon to reach the land, Thought soon to reach the land, And those on board with hearts at rest, Thought soon to reach the land. 3. When lo! a storm began to rise; The wind grew loud and strong; It blew the clouds across the skies; It blew the waves along. It blew the waves along, It blew the waves along, It blew the clouds across the skies; It blew the waves along. 4. And all but One were sore afraid Of sinking in the deep; His head was on a pillow laid, And He was fast asleep. And he was fast asleep, And he was fast asleep, His head was on a pillow laid, And he was fast asleep. 5. "Master, we perish! Master, save!" They cried; their master heard: He rose, rebuked the wind and wave, And stilled them with a word. And stilled them with a word, And stilled them with a word, He rose, rebuked the wind and wave, And stilled them with a word. 6. He to the storm said, "Peace, be still!" The raging billows cease; The mighty winds obey His will, And all are hushed in peace. And all are hushed in peace, And all are hushed in peace, The mighty winds obey His will, And all are hushed in peace. 7. They greatly wondered -- so may we, And ask as well as they, Who could this glorious Person be, Whom winds and seas obey? Whom winds and seas obey, Whom winds and seas obey, Who could this glorious Person be, Whom winds and seas obey. 8. O well we know it was the Lord, The Saviour and the Friend, Whose care of those who trust His word Will never, never end. Will never, never end, Will never, never end, Whose care of those who trust His word Will never, never end. Topics: Great Wind at Sea Scripture: Matthew 8:23-27 Used With Tune: A LITTLE SHIP Text Sources: HE 50 (= Ad 797
TextAudio

Ho! triumfa Pask-tagiĝo

Author: Clarence Bicknell Appears in 3 hymnals Lyrics: 1. Ho! triumfa Pask-tagiĝo, Ha--le-lu-ja! Pro Jesua releviĝo! Ha--le-lu-ja! Li suferis krucon, morton, Ha--le-lu-ja! Elaĉetis nian sorton. Ha--le-lu-ja! 2. Kantu ni en laŭda ĥoro, Ha--le-lu-ja! Al Jesuo, reĝ' de gloro, Ha--le-lu-ja! Ĉar per kruc' kaj tombo liaj, Ha--le-lu-ja! Pardoniĝis pekoj niaj. Ha--le-lu-ja! 3. Nun per suferado lia, Ha--le-lu-ja! Aĉetiĝis savo nia; Ha--le-lu-ja! Kaj li reĝas en ĉieloj, Ha--le-lu-ja! Kie kantas la anĝeloj. Ha--le-lu-ja!" Topics: Easter; Resurrection Scripture: Mark 16:6 Used With Tune: LLANFAIR Text Sources: HE
TextAudio

Hom-animoj! Kial ŝafe

Author: Frederick William Faber; Florence Harriet Hanbury Appears in 4 hymnals First Line: Hom-animoj! Kial ŝafe kuri disen pro ektim' Lyrics: 1. Hom-animoj! Kial ŝafe kuri disen pro ektim', stulte vagi for de amo profundega kaj sen lim'? 2. Ĉu duone tiel dolĉe vokis iam ajn paŝtist', kiel al piedoj Siaj vokaj nin Jesuo Krist'? 3. Tiel vasta kiel maro estas Dia pardonem'; kaj pli milda Lia justo ol la homa tolerem'. 4. La ĉielo akre sentas la malĝojon de la ter'; niajn malfortaĵojn juĝas kun kompata malsever'. 5. Amo Dia pli ampleksas, ol mezuras homa mens'. Kaj mirinde amaj estas Dia koro, Dia pens'. 6. Pro la sango de Jesuo nin pardonas Dia grac'. El sufero de la Kapo por la membroj venas pac'. 7. Do kun pento proksimiĝu, kaj neniam dubu plu, sed akceptu plen-konfide sin-oferon de Jesu'. 8. Se ni amus Lin pli simple, se Lin fidus nia kor', niaj vivoj sune brilus en la ĝojo de l' Sinjor'. Topics: HE 71 = Ad 442 Used With Tune: CROSS OF JESUS
TextAudio

El la oriento venis saĝular'

Author: Godfrey Thring; Agnes B. Deans Appears in 3 hymnals Lyrics: 1. El la oriento venis saĝular' Al la infaneto, Reĝo de l' homar'. Ili vidis lumon nokte sur ĉiel': Venis kondukataj de gvidanta stel'. 2. En humila hejmo ili trovis Lin, Kaj kun adorado teren klinis sin. Ho, mirinda lumo, kiu el ĉiel' Ilin kondukadis: Dia gvida stel'! 3. Nur en fojna trogo kuŝis Vi, Sinjor'; Tamen super ĉio reĝas nun en glor'. Sed ankoraŭ multaj vivas en malhel': Ilin ankaŭ lumu Via gvida stel'. 4. Ĉiujn forvagantojn revenigu Vi; Helpu perdiĝantojn Via lum-radi'. Al la nesciantoj pri la vivo-cel' Donu klaran lumon — brilu Via stel'. 5. Tra malluma nokto daŭre gvidu Vi Per la sava lumo de l' evangeli'. Voku ĉiun genton hejmen al ĉiel'; Ame kondukadu per gvidanta stel'. Topics: Epiphany Scripture: Matthew 2:1-2 Used With Tune: EVELYNS Text Sources: HE 40 = Ad 267
TextAudio

Al turnopunkt' de sunleviĝ'

Author: Ĉeljo Seduljo (Cœlius Sedulius); Gerrit Berveling Appears in 4 hymnals First Line: Al turnopunkt' de sunleviĝ' kaj ĝis ekstremo de la ter' Lyrics: Al turnopunkt' de sunleviĝ' kaj ĝis ekstremo de la ter' ni kantu al Princ' Kristo : lin Maria naskis Virgulin'. Benata la Farint' de l' mond' sin vestis per ĉi sklava korp' por savi karnon per la karn' ke ne perdiĝu kreitar'. Ĉastegan ventron de patrin' la graco trafas el ĉiel', knabina ventro pro sekret' pezegas : ŝi ne konas ĝin. Do domo de pudora kor' tuj iĝas templo nur por Di' : la netuŝitulin' sen vir' koncipas filon en uter'. En naskospasmoj naskas lin, kiun anoncis Gabriel' — kaj suprensalte jam Baptist' rekonas lin el panja sin'. Fojn' por kuŝado, kial ne? li ne malŝatas pri manĝuj' : per iom lakto nutras sin, dank' kiun manĝas ĉiu bird'. Ĝojegas ĉielula ĥor', anĝeloj kantas nun por Di' kaj al paŝtistoj la Paŝtist' montriĝas : ĉies li kreint'. Jesu', la gloro jen por vi — ĉar vi naskiĝis el Virgin' — kun Patro kaj Vivig-Spirit' por ĉiamdaŭra la tempeg'. Used With Tune: A SOLUS ORTIS CARDINE
TextAudio

Psalmus Hungaricus

Author: Mihály Kecskeméti Vég; Adolf Burkhardt Appears in 2 hymnals First Line: Kiam David' en granda malĝojo Lyrics: 1. Kiam David' en granda malĝojo, Eĉ de amikoj moke spitata, En sia koro plendis amare, Preĝi komencis li al la Eternul': 2. Dio Sinjoro, turnu, mi petas, Viajn okulojn al Via sklavo. Ne plu min lasu en la mizero, Ĉar la animon mian konsumas plor'. 3. Ho, se mi havus, kiel kolombo, Viglajn flugilojn, mi jam forflugus! Se Li permesus, mi jam delonge Estus fuĝinta foren al dezertej'! 4. Mia animo kaj miaj pensoj ! Fidu konstante nur vian Dion, Ĉar Li aŭskultos viajn petegojn, Viajn premantajn ŝarĝojn Li prenos for. Scripture: Psalm 55 Used With Tune: PSALMUS HUNGARICUS Text Sources: Adoru Kantante #118
Text

When the dawn awaking found me

Author: Franciszek Karpiński; César David Von Gostomski; Adolf Burkhardt; Leland Bryant Ross Appears in 1 hymnal Lyrics: 1. When the dawn awaking found me, Hymns of glory rose around me— From the heavens, earth and ocean, All creation sang devotion. 2. Should we humans, your creation, Heirs in Jesus of salvation, All alone sit out the chorus? What a shame that would be for us! 3. Therefore I, your child a-borning As I wake this glorious morning, Sing your glory and your praises— Hymns of thanks my spirit raises! 4. May all women know your glory, May all children sing your story! May we raise your praise with all men— Hallelujah! Amen! Amen! Used With Tune: PIEŚŃ PORANNA
TextAudio

Al vi vespere gloras mi

Author: Thomas Ken; J. A. Hodges Appears in 3 hymnals Lyrics: 1. Al vi vespere gloras mi pro ĉiu bena lum-radi'; min sub flugiloj viaj nun proktektu ĝis matena sun'. 2. Pro via Fil' mi petas vin pri ĉiu pek' pardonu min, ke kun la mondo kaj kun vi en plena paco estu mi. 3. Instruu min vivadi, ke nur lito ŝajnu la tombej'; kaj morti, ke ĉiela glor' min vestu en la juĝa hor'. 4. Ripozu la anim' sur vi; kaj venu dolĉa dorm' al mi, ke mi vekiĝu en seren' por via servo en maten'. 5. Se nokte maldormemas mi, trankvilajn pensojn donu vi; malbonajn sonĝojn pelu for, kaj restu pura mia kor'. 6. Al Dio laŭdu tuta ter’, Lin laŭdu la ĉiela sfer’; Laŭdadu ni sen intermit’ Al Patro, Filo, kaj Spirit’. Topics: Evening Used With Tune: OLD 100TH
TextAudio

En la reĝa Betlehemo

Author: Cecil Frances Alexander; Clarence Bicknell Appears in 3 hymnals First Line: En la reĝa Betlehemo iam estis bovdomet’ Lyrics: 1. En la reĝa Betlehemo iam estis bovdomet’; Tie al Mari’ naskiĝis Kristo kiel infanet’; Kaj por ŝia sankta filo trogo estis la lulilo. 2. Dio la ĉielon lasis por alveni tie ĉi; Bovinejo Lin ŝirmadis, sur la fojno kuŝis Li. Kaj Li loĝis kun pekuloj kaj humilaj malriĉuloj. 3. Li aŭskultis kaj atentis la parolojn de l’ patrin’, Kuŝis kontraŭ ŝia brusto, amis kaj obeis ŝin. Tiel same estu ni obeemaj, kiel Li. 4. Ĉar Li estis la ekzemplo por infanoj sur la ter’, Same vivis Li, malgranda kaj senforta, kun sufer’. Jes, Li konas nian koron, ĉiun revon, ĝojon, ploron. 5. Kaj pro Lia granda amo ni mem vidos Lin en glor’; La iama infaneto nun reĝadas, la Sinjor’; Kaj ni ĝoje sekvos Lin, kien ajn Li gvidos nin. 6. Li ne estos en stalaĉo kun la bovoj apud Li, Sed kronita en ĉielo ĉe la dekstra man’ de Di’. Tie ni, kun anĝelaroj, laŭdos dum eternaj jaroj. Topics: Christmas Scripture: Luke 2:4-5 Used With Tune: IRBY Text Sources: AK 52 = HE 32
TextAudio

Dio graca, Dio glora

Author: Ros' Haruo; Harry Emerson Fosdick Appears in 3 hymnals Lyrics: 1. Dio graca, Dio glora, sur nin povon verŝu Vi! El burĝon' al vivo flora kresku via eklezi'! Donu saĝon kaj kuraĝon, ke la horon frontu ni! 2. Ĉirkaŭ ni, kun malestimo, malbonuloj mokas Vin. El katenoj de la timo, liberige voku nin. Donu saĝon kaj kuraĝon, ke ni vivu laŭ destin'. 3. Ni frenezas plu milite — venku nin per Via pac'! Aĵe riĉaj, sed spirite mankaj; venu jam kurac'! Donu saĝon kaj kuraĝon, nin celumu per la grac'! 4. Metu nin sur altajn lokojn, armu niajn vivojn per Kristaj gracoj, ke alvokojn ni respondu por liber' Donu saĝon kaj kuraĝon, ke ni servu vin sur ter'. 5. Savu nin el rezignemo pri malbonoj en la mond': Via savo estu premo instiganta al respond'. Donu saĝon kaj kuraĝon, ke utilu nia rond'! Topics: Church of God Mission Used With Tune: REGENT SQUARE
TextAudio

Kun ama zorgo paŝtas min

Author: Henry Williams Baker; Montagu Christie Butler Appears in 3 hymnals Lyrics: 1. Kun ama zorgo paŝtas min La ĉiam bona Dio; Mi estas Lia, mia Li, Kaj mankas ja nenio. 2. Sur ĉiamverdaj kampoj mi Ripozon dolĉe ĝuas, Kaj kie Li kondukas min, Trankvilaj akvoj fluas. 3. Vaginte de la vojo for, Mizere mi ekmortis; Sed Li, serĉinte, trovis min, Kaj hejmen ĝoje portis. 4. Eĉ ombran valon de la mort' Trairos mi sentime; Kunestas Vi, kaj per baston' Fortigos min anime. 5. Vi kovras tablon antaŭ mi, Plenigas la kalikon, Oleon verŝas por la kap', Hontigas malamikon. 6. En daŭro de la tuta viv' Bezonos mi neniam; Pro Difavoro restos mi En Lia domo ĉiam. Topics: The Good Shepherd Scripture: Psalm 23 Used With Tune: ST. COLUMBA
TextAudio

En la vintromezo

Author: Christina Rossetti; Leonard Ivor Gentle Appears in 2 hymnals First Line: En la vintromezo Muĝis frosta vent' Lyrics: 1. En la vintromezo Muĝis frosta vent', Ter' al fer' ŝanĝiĝis, Akvo al arĝent'; Neĝo ĉion kovris, Blankis la kampar', En la vintromezo De pasinta jar'. 2. Tutan universon Kreis Dia man'; Tamen li alprenis Formon de infan'. Kuŝis en staltrogo Ĉe naskiĝa hor' Dio Ĉiopova, Kristo, la Sinjor'. 3. Dum anĝeloj sanktaj Laŭdis super ter', Kantoj de serafoj Ŝvebis en aer'; Sube la Patrino, En animtrankvil', Donis aman kison Al la kara fil'. 4. Kion mi donacu, Kvankam malriĉul'? Se mi havus gregon, Ŝafidon sen makul'; Riĉon mi ne havas, Mankas al mi or'. Donos mi la eblon — Amon de la kor'. Topics: Christmas Used With Tune: CRANHAM Text Sources: HE 33 = EH 23
TextAudio

Motherhood, sublime, eternal

Author: J. S. Cutler Appears in 6 hymnals Lyrics: 1 Motherhood, sublime, eternal, lives in God’s great heart of Love; Ever holds us, safe enfolds us, underneath, around, above; Patient, tender, kind, forgiving, though in devious paths we roam; Gently chides us, ever guides us, and all-loving, leads us home. 2 Ev’ry wrong will sure be righted; ev’ry evil swept away; Truth upspringing, justice bringing, ushers in the brighter day; Mother calls her earthly children, loves them, lifts them when they fall; Striving, calling, fainting, falling, Motherlove enfolds them all. 3 God is love, and love forever in the motherheart is blest; Lives the longest, lifts the strongest, far outreaching all the rest; Not by might, and not by wisdom comes our lifting from the sod: Love’s pure glory tells the story in the Motherheart of God. Used With Tune: MOTHERHOOD
TextAudio

Firme kredas mi kaj vere

Author: John Henry (Kardinalo) Newman; Leonard Ivor Gentle Appears in 3 hymnals Lyrics: 1. Firme kredas mi kaj vere Dio estas Triunuo. Kaj la Filo, eĉ surtere, Enkarniĝis en Jesuo. 2. Fidas mi kun plenespero Al la kruca sav-deklaro, Mortu per la Di-mistero Ĉiu peka penso, faro. 3. Venas lumo, vivo, forto Nur per graco de l' Sinjoro. Ĉiopova, Sankta Vorto, Lin mi amas kun fervoro. 4. Ankaŭ, Sanktan Eklezion Mi respektas, pro Jesuo. Ŝi instruos, ĝis en Cion Li mem estos mia ĝuo. 5. Ho adoru, terloĝanto, Kun anĝeloj ĉe l' zenito Nun al Dio, la Kreanto, Patro, Filo, kaj Spirito. Topics: Confession of Faith; Baptismal Confession Used With Tune: STAFFORD Text Sources: EH 96
TextFlexScoreFlexPresentAudio

Lift every voice and sing (Antemo de la Usona Organizaĵo por Civilaj/Homaj Rajtoj NAACP [Nacia Asocio por Antaŭenigi la Koloritajn Homojn])

Author: James Weldon Johnson Appears in 48 hymnals First Line: Lift every voice and sing Lyrics: 1. Lift every voice and sing Till earth and heaven ring, Ring with the harmonies of Liberty; Let our rejoicing rise, High as the listening skies, Let it resound loud as the rolling sea. Sing a song full of the faith that the dark past has taught us, Sing a song full of the hope that the present has brought us, Facing the rising sun of our new day begun, Let us march on till victory is won. 2. Stony the road we trod, Bitter the chastening rod, Felt in the days when hope unborn had died; Yet with a steady beat, Have not our weary feet Come to the place for which our fathers sighed? We have come over a way that with tears has been watered, We have come treading our path through the blood of the slaughtered, Out from the gloomy past, till now we stand at last Where the white gleam of our bright star is cast. 3. God of our weary years, God of our silent tears, Thou who hast brought us thus far on the way; Thou who has by Thy might Led us into the light, Keep us forever in the path, we pray. Lest our feet stray from the places, our God, where we met Thee, Lest our hearts, drunk with the wine of the world, forget Thee, Shadowed beneath Thy hand, may we forever stand, True to our God, true to our native land. Topics: Homeland Used With Tune: LIFT EVERY VOICE Text Sources: NCH 593
TextAudio

The ribs and terrors in the whale

Author: Herman Melville Appears in 1 hymnal Lyrics: 1. The ribs and terrors in the whale, Arched over me a dismal gloom, While all God's sun-lit waves rolled by, And lift me deepening down to doom. 2. I saw the opening maw of hell, With endless pains and sorrows there; Which none but they that feel can tell — Oh, I was plunging to despair. 3. In black distress, I called my God, When I could scarce believe him mine, He bowed his ear to my complaints — No more the whale did me confine. 4. With speed he flew to my relief, As on a radiant dolphin borne; Awful, yet bright as lightning shone The face of my Deliverer God. 5. My song for ever shall record That terrible, that joyful hour; I give the glory to my God, His all the mercy and the power. Topics: God the Savior Scripture: Psalm 18:5-6 Used With Tune: OLD 100TH Text Sources: Moby-Dick, or the Whale, ch. 9
TextAudio

Ho preĝa hor'!

Author: William Walford; Ros' Haruo Appears in 1 hymnal First Line: Ho preĝa hor', ho preĝa hor', Lyrics: 1. Ho preĝa hor', ho preĝa hor', El mondaj zorgoj vi vokas for, Petante ke ĉe l' Patra tron' Mi ĉion petu laŭ Lia bon'. En tempoj de ĉagren' kaj ĝen' L' animon ofte trafis ben', Kaj mi de l' tent' eskapis for Pro vi, ho dolĉa preĝa hor'! 2. Ho preĝa hor', ho preĝa hor', La ĝojon sentas mi en la kor' De tiuj, kiuj ardas en Atend' sopira je via ven'. Kun tiaj mi irigas min Al loko, kie montras sin Vizaĝo kara de l' Sinjor', Dum vi, ho dolĉa preĝa hor'! 3. Ho preĝa hor', ho preĝa hor', Jen mian peton vi portos for Al Tiu, kiu en intim' Atendas beni min al anim'. Ĉar diras Li: “Rigardu min, Kaj kredu : graco gardos vin!” Al Li do pasu ĉiu zorg' Ĝis vi, ho dolĉa preĝa hor'! Topics: Prayer; Worship Service Used With Tune: SWEET HOUR
TextAudio

Glorkantas anĝeloj en alta ĉiel' (sen refreno)

Author: William John Downes Appears in 2 hymnals First Line: Glorkantas anĝeloj en alta ĉiel' Refrain First Line: Jes, ni kun anĝeloj glorkantas al Di' Lyrics: 1. Glorkantas anĝeloj en alta ĉiel'; Formortas neniam de laŭdo la son'. De l' ter' "Haleluja!" en gaja akord' Samcele kunsonas al Di' sur la tron'. 2. Savanto de l' mondo, ni ŝuldas al Vi Eternan honoron pro Via ofer'. Nun sondu kaŝitajn profundojn de l' kor' Kaj trovu juvelojn de fido kaj ver'. 3. Ho, kia miraklo de amo kaj grac', Ke Dio en Kristo suferis por ni! Kun Li krucumitaj, liberaj de pek', Ni vivas eterne, gefiloj de Di'! 4. Jes, ni kun anĝeloj glorkantas al Di', La Patro amata, sindona Sinjor'. Pro benoj sennombraj verŝataj sur nin Ni danke Lin laŭdas en sankta ador'. Topics: Glorifying with the angels Scripture: 2 Chronicles 29:30 Used With Tune: ST. DENIO Text Sources: TK 32 (= Ad 871)
TextAudio

Eternulo, granda Dio

Author: William John Downes Appears in 2 hymnals First Line: Eternulo, granda Dio, en majesto regas vi — Lyrics: 1. Eternulo, granda Dio, en majesto regas vi — astrojn en plenharmonio, fluon de mondhistori’. Donu saĝon kaj kuraĝon, por ke regu vi en ni! 2. Jen minacas nin potenco de l’ malbono sur la ter’, Kaj insidas kun intenco kapti nin por la infer’. Donu saĝon kaj kuraĝon por nin savi el danĝer’! 3. Ŝiras Eklezion vian kredataĵoj en sincer’, Ĉar ne karitaton Dian montras ni en Krist-liber’. Donu saĝon kaj kuraĝon, unuigu nin en ver’! 4. Fondis regnon vi, ho Kristo, por bonfarto de l’ homar’; Ĝin etendi kun persisto strebu ni, la Di-idar’! Donu saĝon kaj kuraĝon cele servi sen erar’! 5. Granda la honoro nia partopreni en labor’ Kun la mond-Savanto Dia — lin konfesas ni Sinjor’, En fidelo, ĝis ĉielo kaj la promesita glor’! Topics: God Help Us Used With Tune: RHUDDLAN Text Sources: AK 12 (= Ad 544)
TextAudio

Ho paŝtistoj ĉi

Author: Esperantiginto nekonata Appears in 1 hymnal First Line: Ho paŝtistoj ĉi, kion vidis vi? Lyrics: 1. Ho paŝtistoj ĉi, kion vidis vi?      Ni ekvidis infaneton,      Jesu-Kriston, Di-Fileton, Jen naskiĝis Li. Jen naskiĝis Li. 2. Ĉu palacon Li havis ĉirkaŭ Si?      Estis stalo tre malriĉa      kaj por bovoj nur sufiĉa. Jen palac' de Di'. Jen palac' de Di'. 3. Kaj en kia lit' kuŝis Sinjorid'?      Trog' per fojno plenigita      kaj kap-tuko dismetita estis Lia lit', estis Lia lit'. 4. Kiajn donojn vi portis por Mesi'?      Ni dankeman donis koron,      por ĝojigi Di-Sinjoron dum la vivo-pen', dum la vivo-pen'. Topics: Christmas Used With Tune: PASTERZE MILI Text Sources: Ad 231; traditional Polish carol, 18th c.; in Ni vivu laŭeble plej bele, 1985 ("Paŝtistoj karaj"); revised in Adoru, 2001
TextAudio

Ho Sankta Kap', kronita

Author: S-ta Bernardo; Paul Gerhardt; James Waddell Alexander; Montagu Christie Butler; Diversaj Appears in 3 hymnals First Line: Ho Sankta Kap', kronita per pika dorno-kron', Lyrics: 1. Ho Sankta Kap', kronita per pika dorno-kron', Sanganta kaj vundita, memvola ofer-don'! Vin mokas soldataro, dum vivo fluas for, Sed supre anĝelaro rigardas kun ador'. 2. Vin lasas ĉiu forto, paligas vin dolor', Alproksimiĝas morto, rompiĝas via kor'. Ho amo vere Dia! Vi mortas ja por mi! La peko estis mia, la punon prenis vi! 3. Sen vortoj mia koro por taŭga dank-esprim' Pri tiu mort-doloro, kompato ja sen lim'. Mi restu via ĉiam, fidela ĝis la fin'; Neniam, ho neniam mi ĉesu ami vin! 4. En mia lasta horo, Savanto, montru vin, Kaj ĉe la mort-angoro rapidu savi min: La brakojn etenditajn en kruca malhonor' Mi vidu malfermitajn por preni min al glor'! Topics: Passion; Crucifixion Scripture: Mark 15:17 Used With Tune: PASSION CHORALE Text Sources: AK 60 (= HE 56, Ad 288)
TextAudio

In the flood of tribulation ("Sweet affliction")

Appears in 63 hymnals First Line: In the flood of tribulation Lyrics: 1. In the floods of tribulation, While the billows o'er me roll, Jesus whispers consolation, And supports my fainting soul, Hallelujah, hallelujah, hallelujah, praise the Lord, Hallelujah, hallelujah, hallelujah, praise the Lord, 2. Thus the lion yields me honey, From the eater food is given, Strengthened thus, I still press forward, Singing as I wade to heaven: Sweet affliction, sweet affliction, and my sins are all forgiven, Sweet affliction, sweet affliction, and my sins are all forgiven! 3. Mid the gloom the vivid lightning, With increasing brightness play Mid the thorn bright beauteous flowrets Look more beautiful and gay. Hallelujah, hallelujah, hallelujah, praise the Lord, Hallelujah, hallelujah, hallelujah, praise the Lord, 4. So in darkest dispensations Doth my faithful Lord appear, With his richest consolations To reanimate and cheer, Sweet affliction, sweet affliction, thus to bring my Savior near, Sweet affliction, sweet affliction, thus to bring my Savior near. 5. Floods of tribulation brighten, Billows still around me roar; Those that know not Christ ye frighten, But my soul defies your power. Hallelujah, hallelujah, hallelujah, praise the Lord, Hallelujah, hallelujah, hallelujah, praise the Lord, 6. In the sacred page recorded; Thus the word securely stands, Fear not, I'm in trouble near thee, Nought shall pluck thee from my hands. Sweet affliction, sweet affliction, every word my love demands, Sweet affliction, sweet affliction, every word my love demands. 7. All I meet I find assist me, In my path to heavenly joy; Where the trials now attend me, Trials never more annoy. Hallelujah, hallelujah, hallelujah, praise the Lord, Hallelujah, hallelujah, hallelujah, praise the Lord! 8. Wearing there a weight of glory, Still the path I'll ne'er forget But exulting cry it led me To my blessed Savior's feet. Sweet affliction, sweet affliction, which has brought to Jesus' feet, Sweet affliction, sweet affliction, which has brought to Jesus' feet! Used With Tune: SWEET AFFLICTION Text Sources: Southern Harmony, 1835 (no. 259) According to Southern Harmony, from Rippon's hymnal, 1787; CCEL
TextAudio

Dio, reĝanta en ĉiel'

Author: Oliver Wendell Holmes; Janet Caw Appears in 8 hymnals Lyrics: 1. Dio, reĝanta en ĉiel', Ni vidas vin en sun' kaj stel'; Centro, anim' de ĉiu sfer', Sed kun ni ankaŭ sur la ter'. 2. Suno de l' vivo! Hele vi Vojon lumigas antaŭ ni. Stelo de l' nokto! Via glor' Esperon donas al la kor'. 3. Noktmezo, se vi kaŝas vin; Tago, se vi surbrilas nin. Arko ĉiela, via ben'; Kaj nia peko, nubkurten'. 4. Dio de ĉio sur la ter', Fonto de lumo, amo, ver', Antaŭ majesta Via tron', Malhela estas ĉiu kron'. 5. Per vero liberigu nin; Kun ardo ni adoru vin; En ĉiu koro brulu flam' De sankta elĉiela am'. Topics: Wisdom and Goodness of God Scripture: Psalm 150:1 Used With Tune: LOUVAN Text Sources: AK 26 = HE 15
TextAudio

Вести ангельской внемли

Author: Charles Wesley (Чарьлз Веслий); неизвестен Appears in 2 hymnals Lyrics: 1. Вести ангельской внемли: Царь родился всей земли! Милость, мир Он всем дарит, Грешных с Богом примирит. Все народы вознеситесь, С ангелами съединитесь; Вифлеему песнь поём, — Царь Христос родился в нём. Вести ангельской внемли: Царь родился всей земли! 2. Прославлять Христа наш долг: Царь Христос, Предвечный Бог, Вот к концу веков рожден От пречистой девы Он! В плоти Сам Господь явился, Образ взяв раба смирился, Жить с людьми благоволил Иисус Эммануил. Вести ангельской внемли: Царь родился всей земли! 3. Ты исполнил Свой завет Солнце правды Ты и свет; Ты для нас сошёл с небес, К исцеленью всех воскрес; Родился, оставив славу, Смерти упразднил державу; Родился, чтоб нас поднять, Нам рожденье свыше дать. Вести ангельской внемли: Царь родился всей земли! Topics: Christmas Used With Tune: MENDELSSOHN Text Sources: Песенник 607
Text

Adeste Fideles

Author: John Francis Wade, 1711-1786; Abbé E. Jean-François de Borderies, 1764-1832; Anonima Appears in 87 hymnals First Line: Adeste fideles, læti, triumphantes Refrain First Line: Venite adoremus Lyrics: 1. Adeste fideles, læti, triumphantes, (W) Venite, venite in Bethlehem. Natum videte Regem angelorum. Venite adoremus, Venite adoremus, Venite adoremus, Dominum. 2. Deum de Deo, Lumen de Lumine, (W) Gestant puellae viscera, Deum verum, Genitum non factum. Venite adoremus, Venite adoremus, Venite adoremus, Dominum. 3. Cantet nunc "Io!" chorus angelorum; (W) Cantet nunc aula caelestium: "Gloria in excelsis Deo!" Venite adoremus, Venite adoremus, Venite adoremus, Dominum. 4. Ergo qui natus Die hodierna, (W) Jesu tibi sit gloria! Patris aeterni Verbum caro factum. Venite adoremus, Venite adoremus, Venite adoremus, Dominum. ========================= 1. Adeste fideles, læti, triumphantes, (W) Venite, venite in Bethlehem. Natum videte Regem angelorum. Venite adoremus, Venite adoremus, Venite adoremus, Dominum. 5. En grege relicto, humiles ad cunas (B) Vocati pastores appropriant; Et nos ovanti gradu festinemus; Venite adoremus, Venite adoremus, Venite adoremus, Dominum. 6. Stella duce, Magi, Christum adorantes, (A) Aurum, thus et myrrham dant munera. Jesu infanti corda praebeamus; Venite adoremus, Venite adoremus, Venite adoremus, Dominum. 7. Pro nobis erenum et foeno cubantem, (B) Piis foveamus amplexibus. Sic nos amantem quis non redamaret? Venite adoremus, Venite adoremus, Venite adoremus, Dominum. Topics: Christmas Used With Tune: ADESTE FIDELES
TextAudio

Our God Is Like an Eagle

Author: Laurence G. Bernier Appears in 1 hymnal First Line: When Israel camped in Sinai, then Moses heard from God: Lyrics: 1. When Israel camped in Sinai, then Moses heard from God: "This message tell my people, and give them this, my word: From Egypt I was with you, and carried on my wing, The whole of your great nation from slavery I did bring. 2. Just like a mother eagle, who helps her young to fly, I am a mother to you, your needs will I supply; And you are as my children, the ones who hear my voice, I am a mother to you, the people of my choice." 3. If God is like an eagle who helps her young to fly, And God is also Father, what then of you and I? We have no fear of labels, we have no fear of roles-- If God's own being blends them, we seek the selfsame goals. 4. Our God is not a woman, our God is not a man; Our God is both and neither, our God is I Who Am. From all the roles that bind us our God has set us free. What freedom does God give us? The freedom just to be. Topics: God the Inclusive Scripture: Exodus 20:2 Used With Tune: WEBB
TextAudio

Foremothers of Christ

Author: Leland Bryant Ross Appears in 1 hymnal Lyrics: Foremothers of Christ, courageous five, We sing you songs of grateful praise. And you without names, your memory's alive: To you likewise our thanks we raise — Tamar and Rahab, Ruth and Bathsheba, Mary, and all of you nameless ones! Topics: Jesus' Ancestrices Scripture: Matthew 1:3-16 Used With Tune: STELLA (HEMY)

Nin, ho Patro, pilotadu

Author: James Edmeston; Montagu Christie Butler Appears in 2 hymnals Used With Tune: BLACKBEE
Text

Amo, je Kristnasko, terenvenis el ĉiel'

Author: Christina Georgina Rossetti; Leonard Ivor Gentle Appears in 3 hymnals Lyrics: 1. Amo, je Kristnasko, Terenvenis el ĉiel'; Signoj por homidoj: Stel' kaj vortoj de anĝel'. 2. Dion ni adoru: Amo Dia tien ĉi Venis per Jesuo; Kian signon montru ni? 3. Amon ni elmontru; Estu ĝi en vi kaj mi; Al la homoj, kaj Dio — Amon ĉiam montris li. Topics: Christmas Scripture: Luke 2:10 Used With Tune: HERMITAGE
TextAudio

Galilee, Bright Galilee

Author: William Fiske Sherwin, 19th century Appears in 58 hymnals First Line: Galilee, bright Galilee, hallowed thoughts we turn to thee! Lyrics: 1. Galilee, bright Galilee, hallowed thoughts we turn to thee! Woven through thy history, gleams the charming mystery Of the life of One who came, bearing grief, reproach and shame, Saviour of the world to be; "God with us" by Galilee. 2. Once along that rugged shore he, who all our sorrows bore, Journeyed oft with weary feet, through the storm or burning heat; Healing all who came in faith, calling back to life from death; King of kings from heaven was he, though so poor by Galilee! 3. Wild the night on Galilee; loudly roared the angry sea, When upon the tossing wave Jesus walked, his own to save: Calmed the tumult by his will, only saying, "Peace, be still!" Ruler of the storm was he, on the raging Galilee! 4. Still in loving tenderness doth the Master wait to bless; Still His touch upon the soul bringeth balm and maketh whole; Still He comforts mourning hearts, life and joy and peace imparts; Still the Friend of all is he, as of old by Galilee! Topics: Jesus: Now as Then Used With Tune: BRIGHT GALILEE Text Sources: HCL 56
TextAudio

Adoru kantante (rondkanto)

Author: William John Downes Appears in 2 hymnals First Line: Adoru kantante Lyrics: 1 Adoru kanta—nte, 2 adoru kanta——nte, 3 kanta—nte, kantante. Topics: Rounds, Canons, etc. Used With Tune: ADORU KANTANTE
TextAudio

Gvidu de l' mort' al viv' (Monda Preĝo por Paco)

Author: Satish Kumar; Ros' Haruo Appears in 1 hymnal First Line: Gvidu de l' mort' al viv' Lyrics: Gvidu de l' mort' al viv', de l' trompo al ver', malesper' al esper', de l' tim' al fid'. El la malam' al am', milit' al ŝalom', ŝalom' en la kor', ŝalom' en la mond', ŝalom' en la univers'. Topics: Peace Scripture: Isaiah 2:4 Used With Tune: WORLD PEACE PRAYER (Refrain) Text Sources: Based on a text from the Upanishads (Hindu scriptures)
TextAudio

Dum nokte gardis al ŝafar'

Author: Nahum Tate; Leonard Ivor Gentle Appears in 4 hymnals Lyrics: 1. Dum nokte gardis al ŝafar' Ŝafistoj, laŭ la mor', Alstaris apud paŝtistar' Anĝelo meze glor'. 2. Ĉar teruriĝis tiu ar', Ne timu ! diris li, Sciigon bonan por homar' Venigas mi al vi. 3. Hodiaŭ jen en Bet-Leĥem, El David famili', Naskita estas Kristo mem, Savanto nun por vi. 4. La sanktan bebon trovos vi, Jen signo — en humil' En stala trogo kuŝas ĝi, La vera Dia Fil'. 5. Subite estis kun l' anĝel' Armeo en aer' Laŭdante Dion en ĉiel', Dirante super ter': 6. Al Dio en ĉielo, glor', Kaj paco sur la ter', De nun al homoj Di-favor' — Saviĝo kaj esper'. Topics: Christmas Used With Tune: MARTYRDOM Text Sources: EH 33
Audio

Eliros vi kun ĝoj'

Author: Steffi Geiser Rubin; Ros' Haruo Appears in 1 hymnal First Line: Eliros vi kun ĝoj'; gvidiĝos vi kun pac' Topics: Joy; Final Victory Scripture: Isaiah 55:12 Used With Tune: THE TREES OF THE FIELD
TextAudio

Longe de nun

Author: Thomas Haynes Bayly; F. Pfeil Appears in 1 hymnal First Line: Diru la vorton, kaŝitan en kor' Lyrics: 1. Diru la vorton, kaŝitan en kor’, Longe de nun, longe de nun; Kantu la kanton de ĉarma sonor’, Longe de nun, longe nun! Ofte turmentis min peza ĉagren’, Ĉio heliĝis per via reven’. Estas ja l’ am’ kiel brila ruben’, Longe de nun, longe nun! Iam ni sidis sub verda tili’, Longe de nun, longe de nun; 2. Tie promesis ni amon al ni, Longe de nun, longe nun! Mi nur penadis por via favor’, Vi min amuzis per gaja humor’, Restis de l ’ amo plej dolĉa memor’, Longe de nun, longe nun! Multaj aliaj flatadis ja vin, Longe de nun, longe de nun; Tamen vi amis fidele nur min, Longe de nun, longe nun! 3. Amon timigas nek tent’ nek danĝer’, Estas kun vi paradizo sur ter’, Dolĉe sonoras feliĉa mister’, Longe de nun, longe nun! Topics: Love and Faithfulness Used With Tune: LONG, LONG AGO Text Sources: IK 70 = TK 12
TextAudio

Betleĥemon kuris la paŝtista ar'

Author: Anonima pola kanto; Anonima; Albrecht Kronenberger Appears in 1 hymnal Refrain First Line: Gloro al Di' supere Lyrics: Betleĥemon kuris la paŝtista ar'. Gaje ĉiuj ludis al la Krist-infan'. Gloro al Di' supere, paco al ni surtere. Glor' al Di'. Glor' al Di'. Ĉiu kun omaĝo kaj kun ajna don' venis, Lin saluti sur la pajla tron'. Gloro al Di' supere, paco al ni surtere. Glor' al Di'. Glor' al Di'. Topics: Christmas Used With Tune: PRZYBIEŻELI DO BETLEJEM PASTERZE Text Sources: Ni vivu
TextAudio

Akceptu nian dankon, Di'

Author: Montagu Christie Butler Appears in 1 hymnal Lyrics: Akceptu nian dankon, Di', Pro la manĝaĵo antaŭ ni: Anime ankaŭ via man' Nin nutru per ĉiela pan'. Topics: Table Grace Used With Tune: OLD 100TH

Pages


Export as CSV